Vi estas ĉi tie: Hejmo / Libera Folio

Libera Folio

de admin Laste modifita: 2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
Komitataj elektoj: 16 kandidatoj por 6 lokoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-08 21:52
La nombro de validaj kandidatiĝoj en la elekto de komitatanoj B de UEA ĉi-jare atingis rekordan nivelon. Inter la kandidatoj estas du nunaj estraranoj de UEA, antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, kaj pluraj antaŭaj kaj nunaj aktivuloj de TEJO. El la 16 kandidatoj nur du estas virinoj. Sep el la kandidatoj loĝas ekster Eŭropo.
Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-12 22:01
KOMENTARIO. Nia aŭtoro Maria Sandelin trovas, ke tro multaj esperantistoj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj. Ŝi proponas foje provi aliajn okulvitrojn, por pli bone vidi la ĉirkaŭaĵon.
Televido en Esperanto - sed kion ĝi montros? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-12 21:58
Hieraŭ finiĝis la eŭropa monkolekta turneo de Flavio Rebello, la iniciatinto de la retejo Ĝangalo kaj de nova projekto, celanta al fondo de esperantlingva reta televidstacio kun la nomo ITV, Internacia Televido. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, en vortoj subtenis la projekton, kvankam UEA donas nenian realan subtenon al ĝi. Aliaj forte dubas, ĉu ekzistas sufiĉa kvanto da entuziasmaj televidemuloj esperantistaj kun rapida ret-ligo por ke reklamantoj interesiĝu, kaj ĉu eblos produkti spektindan enhavon kun la necese limigitaj financoj. Nia aŭtoro Jens S. Larsen aŭskultis s-ron Rebello en Kopenhago.
Libera Folio kun nova vizaĝo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2007-04-11 22:52
La 12-an de aprilo 2004, en la unua datreveno de Libera Folio, ni lanĉis nian novan retejon. Kiel novaj retejoj ĉiam, ĝi ankoraŭ ne vere estas preta, sed kondiĉo por ĝia plua evoluo estas, ke ni iam lanĉu ĝin. Ni petas viajn komentojn kaj konsilojn. Nun en la nova retejo troviĝas nur la plej aktualaj artikoloj de Libera Folio, sed iom post iom ni transigos ĉi tien la tutan arkivon. Ni petis la novan teknikan respondeculon, Jan Ulrich Hasecke, rakonti, por kio utilas la nova retejo.
Wu Guojiang volas ke komitatanoj raportu de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:42
Wu Guojiang estas B-komitatano kaj respondeculo pri la ĝemelurba agado de UEA. Li proponas, ke ĉiuj estraranoj de UEA laŭvice deĵoru dum iu periodo en la Centra Oficejo. Por aktivigi la komitatanojn, li opinias, ke ĉiuj komitatanoj ricevu konkretajn taskojn kaj raportu pri siaj sukcesoj en la laboro. Se petita, li konsentus partopreni en la nova estraro de UEA, elektota en Pekino.
”Ni vidas la fruktojn de multjara neglektado” de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-16 22:46
Mark Fettes, antaŭa estrarano, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, komentas la demisiojn en UEA. [1.5.2003]
”UEA ne estas la Centra Oficejo” de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-02-21 22:57
La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, afable konsentis respondi al demandoj de Libera Folio. Jen la intervjuo. [1.5.2003]
Malrekorda malferma tago de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 23:11
Dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA sabate la 26-an de aprilo prelegis Georges Kersaudy pri eŭropaj lingvoj kaj Paul Gubbins pri la esperanta teatro. Laŭ la gastlibro la oficejon vizitis 43 personoj. [30.4.2003]
Krizo kaj Malkrizo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-02-21 22:59
Ni petis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, komenti la situacion en la asocio. "La malkrizo almenaŭ konkurencas kun la krizo kaj kun Giorgio Silfer, kiu kaptis UEA-n. Ne estas klare, ĉu li sukcesos teni ĝin," skribas Corsetti [30.4.2003]
Tonkin: "Malgraŭ ĉio, mi vidas signifan progreson" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 23:13
Ni petis la vicprezidanton de UEA, Humphrey Tonkin, komenti la rezultojn de la estrarkunsido, en kiu tri estraranoj pretis demisii. Jen liaj respondoj. [25.4.2003 ]
Tri estraranoj pretis demisii de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-02-21 23:00
La estraro de UEA kunsidis en la Centra Oficejo de la 11-a ĝis la 14 de aprilo 2003. Unu el la ĉefaj decidoj faritaj en la kunsido estis la malfondo de la Oficeja komisiono, kiu ĝis nun prilaboris la planojn pri la estonteco de la Centra Oficejo. La taskoj de la komisiono estis redonitaj al la estraro, la komitato kaj la Financa komisiono. [24.4.2003]
"La komitato ne montris sufiĉe da respondeco" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-02-21 22:56
Post la demisio de Nikola Rašić, Libera Folio petis lian intervjuon. [11.4.2003]
La demisia letero de Nikola Rašić de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-16 23:11
La 3-an de aprilo Nikola Rašić demisiis de sia posteno kiel Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Ni publikigas lian demisian leteron [11.4.2003]
Osmo Buller komentas la demision de Nikola Rašić de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2011-10-30 12:25
Libera Folio petis la antaŭan ĝeneralan direktoron de UEA komenti la krizan situacion. Jen liaj respondoj. [11.4.2003]
Komentas Trevor Steele kaj Nikola Rašić de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-16 22:47
Ni petis la ĝeneralan direktoron de la Centra Oficejo komenti la demision de Nikola Rašić. Poste ni petis s-ron Rašić komenti la eldiraĵojn de la ĝenerala direktoro. [11.4.2003]
Agoj pri dokumento