Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Televido en Esperanto - sed kion ĝi montros?

Televido en Esperanto - sed kion ĝi montros?

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-12 21:58
Hieraŭ finiĝis la eŭropa monkolekta turneo de Flavio Rebello, la iniciatinto de la retejo Ĝangalo kaj de nova projekto, celanta al fondo de esperantlingva reta televidstacio kun la nomo ITV, Internacia Televido. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, en vortoj subtenis la projekton, kvankam UEA donas nenian realan subtenon al ĝi. Aliaj forte dubas, ĉu ekzistas sufiĉa kvanto da entuziasmaj televidemuloj esperantistaj kun rapida ret-ligo por ke reklamantoj interesiĝu, kaj ĉu eblos produkti spektindan enhavon kun la necese limigitaj financoj. Nia aŭtoro Jens S. Larsen aŭskultis s-ron Rebello en Kopenhago.

Flavio Rebello el la brazila urbo San-Paŭlo estas la homo malantaŭ Ĝangalo, portalo kun ĉio normale ligita al tia fenomeno: mondaj kaj movadaj novaĵoj, diskutforumoj, enketoj ktp. Nun li ekhavis la ideon ligi al ĝi vivantajn bildojn: homoj povu rigardi televidajn dissendaĵojn en Esperanto per la interreto. La projekton li nomas tutsimple Internacia Televido, mallonge ITV.

Sed ĉu la tempo vere jam estas matura por tiel alta flugo en Esperantujo? Ĉu Flavio estas io alia ol tiuj monforĵetantaj fantaziuloj kiuj de tempo al tempo plagas ideajn komunumojn kiel la nian? Anonima azia mecenato (tamen ne Etsuo Miyoshi ĉi-foje!) ebligis al li preleg-turnei tra Eŭropo por trovi monapogon kaj kunlaboron por sia ideo. La turneo laŭplane finiĝis ĵaŭde la 25-an de Marto, en Lisbono. Li raportas pri ĝi per blogo, tio estas reta taglibro, ĉe Ĝangalo.

La rezultoj videble estas sufiĉe variaj en la diversaj lokoj; kelkajn li tute maltrafis. Mi mem vidis lin la 25-an de Februaro en Kopenhago. Li tie disdonis beletan prospekton (dufoje falditan A4-folion), sed reklaman filmeton faritan pri la projekto oni ne sukcesis vidigi. Ĝi ankaŭ mankas en la retejo de Ĝangalo, ĉar oni havis kongru-problemojn kun ne-Vindozaj sistemoj. En Kopenhago li tamen tre favore impresis la aŭskultantojn, kaj certe indas ekzameni lian projekton pli detale.

Eble oni atendus ke ekapliko de tia avangarda teknikaĵo por Esperantaj celoj okazus en iu el la plej riĉaj landoj - okcidenta Eŭropo, norda Ameriko aŭ Japanio. Sed en riĉaj landoj la necesaj studio kaj ĉiutagaj kunlaborantoj simple estus tro multekostaj. Se iu riĉegulo estus sufiĉe freneza por provi, ĉio dependus de la kapricoj de tiu persono; la tuta afero facile havus la sorton de Volapuko.

ITV povos ekesti nur kiel rezulto de kunlaboro inter la riĉa kaj malriĉa parto de la mondo, implikanta laŭeble plej multajn homojn en la financado. Brazilo estas lando nek tro riĉa, nek tro malriĉa, kun sufiĉe malnova, sed juna kaj aktiva Esperanto-movado. Cetere tiu lando, kiel multaj aliaj, havas leĝon laŭ kiu minimume 75% el la sendaĵoj de ordinara televid-stacio devas esti en la loka nacia lingvo - centprocente internacilingva televido ekster la reto do tute ne estus ebla.

Esperanto-Societo Kebekia, La Ondo de Esperanto kaj UEA estas listigitaj kiel subtenantoj de la projekto ITV, kvankam ne estas tute klare, kion tia listigo signifas. ESK siatempe planis interretan radion, kun enhavo simila al tiu de Varsovio aŭ Pekino. Kontraste, Flavio Rebello emfazas ke la enhavo ITV ne estu esperantigita versio de loka vidpunkto, sed televido pri la mondo laŭ esperantista vidpunkto kaj tute en altnivela Esperanto.

La aplikota tekniko nomiĝas angle streaming, kiun Flavio elektis Esperantigi per elsendfluo. Ĉi tiu tekniko ankoraŭ ne permesas sekvi tro subitajn movojn, sed tio komence estas nur avantaĝo, ĉar tiam oni ne bezonas kameraistojn! Oni antaŭvidas dungi kvin homojn, inkluzive unu profesian ĵurnaliston, krom havi dekojn da libervolaj kunlaborantoj kaj redakcioj #265;ie en la mondo. Tio kredeble ankaŭ necesas se oni volas ne nur prezenti la enhavon de Ĝangalo televide, sed havi profesiecan formon kaj la kapablon prezenti ion vere originalan, ne videblan aliloke.

Bone, sed ĉu mia komputilo ne estas jam tro malnova por tia avangardaĵo, demandos la timema verdulo. La komputiloj delonge estas sufiĉe rapidaj, la mallarĝa pasejo estas en la retkonekto. Vi povas kontroli ĉe jam ekzistantaj rettelevidaj servoj ĉu vi trovas vian nunan konekton sufiĉe bona. Se oni ne havas rektan konekton, sed nur modemon, ekzemple la aŭstra webTV kaj la brazila Terra estas kontentigaj, sed la kroata HRTweb estas tro rapida (ŝajnas ke temas pri enretigo de la normalaj elsendoj). Ne ĉiuj ebligas vastigi la bildon al la tuta ekrano, kio nepre necesas se oni atingu la impreson de normala televido. Jam nun nova komputilo kutime havas konektingon por televida ekrano.

Se via privata konekto estas malrapida, provu tiujn en via laborejo, via studejo aŭ la loka interreta kafejo kaj memoru ke la evoluo tre rapidas ĉi-kampe. Iuj eble memoras ke la unuaj hejmaj komputiloj uzis televidilon kiel vidigilon kaj sonkasedojn kiel storejon. Komence oni ja ankaŭ povos kontroli la programplanon per malnova komputilo kaj laŭokaze spekti rettelevidon per iu pli nova. Eble ano de via loka klubo pretus starigi la necesan ekipon en la klubejo unufoje semajne?

ITV dissendos ĉiutage kvarhoran programon, ripetatan sesfoje tra la tuta tagnokto. Tiel la tuta mondo povos sekvi ĝin je konvena horo. Per la tekniko de elsendfluo, oni ne povas surdiskigi la elsendojn kaj spekti ilin eksterlinee. Kompense oni laŭmende malaltpreze vendos surdiskigitajn programojn. Tiel oni elektis por eviti piratadon - kaj la piratadon oni volas eviti por altiri anoncantojn.

Komence Flavio Rebello provis financi ITV per lokaj bankoj. Ne tro surprize, neniu volis riski prunti al li la 35.000 eŭrojn kiuj necesas por lanĉi la vizion; kelkaj eĉ ridis pri li. Tial li decidis turni sin al la televidonta publiko. Interese estas ke daŭre temas pri prunto: riska, jes, ĉar se ITV lanĉiĝos kaj ĝi estos nur modera sukceso, la mono estos perdita - nur se la afero estos granda komerca sukceso, aŭ tute ne realiĝos, la mono estos repagita, kaj plej probable sen interezo.

Oni komencos aĉeti la necesan ekipaĵon atinginte trionon de la establosumo. Se oni ne sukcesos pri tio ĝis julio 2005, oni rezignos pri la tuta afero. La establosumo siavice sufiĉos por vivteni la stacion dum ses monatoj; post tio oni esperas anoncojn, kunlaboron kun kablotelevidaj stacioj, vendadon de programoj 栫aj eble aldoniĝos novaj ideoj. Ideoj entute ŝajnas havi prosperan medion en San-Paŭlo.

Estas avantaĝo troviĝi antaŭe en la evoluo, ĉar tiel oni povas oferti merkaton al anoncontoj dum ne estas tiel multe da konkurenco. Aliflanke, por altiri sufiĉe da fidelaj televidantoj, kaj sekve da anoncantoj, necesas ke la televido dekomence aspektu profesia, kaj prefere ankaŭ estu tia. Tial necesas relative giganta investo, kiu en absolutaj ciferoj tamen estas multe malpli giganta en Brazilo ol en aliaj lokoj kun la necesa substrukturo.

Se oni deziras riski kelkan monon por la ITV-projekto, oni devas klasiĝi en unu el naŭ kategorioj: de kontribuinto de minimume 25 eŭroj) ĝis speciala partnero kontribuinta minimume 1.000 eŭrojn). Ĉiu kontribuinto ricevos konton ĉe Ĝangalo kaj povos detale sekvi la fluon de la mono. Kaj ĉe Ĝangalo estas aparta diskutforumo pri ITV, malferma al ĉiuj.

Flavio Rebello bone komprenis kio necesas por atingi fidon, kaj ke la fido mem estas ankoraŭ pli grava por la projekto ol la mono! Li uzas sian sperton pri Ĝangalo por plani la realigon de ITV. Por financi Ĝangalon, li siatempe vendis sian aŭton. Nun, kvankam ne estas multaj anoncantoj, li ne plu havas deficiton de ĝi. Laŭ li estas multaj vizitantoj en Ĝangalo; 35.000 dum la pasinta januaro. Dum la unuaj tri monatoj li antaŭvidas 30.000 vizitantojn ĉe ITV.

Bedaŭrinde la cetera informado pri ITV suferis de la foresto de Flavio Rebello. En siaj blogaĵoj li raportas la sumojn kolektitajn en la plej sukcesaj lokoj, sed dum li vojaĝis, ne okazis ĝisdatigo de la kontribu-listo, kaj nenie oni povas vidi la totalan sumon kolektitan ĝis nun. Dum lia foresto ankaŭ falis la lingva nivelo de la noticoj en Ĝangalo.

ITV, kiel Ĝangalo, estos unuavice> amaskomunikilo de novaĵoj. Oni havas apartajn atendojn pri dokumentarioj, pli vaste konceptitaj filmoj pri aspektoj de la moderna socio. Iuj ne-profitcelaj organizoj produktas filmojn kiujn oni povas utiligi. La laboro en San-Paŭlo ne laste konsistos el tradukado kaj dublado, kaj nur salajrante la stabon, oni povos selekti la plej bonajn homojn kaj plene utiligi ilin.

Dekomence aperos ankaŭ fikciaj filmoj. Oni planas dubli ekzemple malmultekostajn porinfanajn desegnajn filmojn produktitajn de UN-organizoj. La merkato de sufiĉe malmultekostaj kaj ne tro stultaj filmoj estas limigita, sed sufiĉe granda por plenigi la truon kiam elĉerpiĝos la jam ekzistantaj montreblaj filmoj. Iam, tamen, oni devos ankaŭ pripensi kiuj filmoj estas dublindaj por la esperantista merkato kaj kiuj ne. Krome, kiam nur ekzistos ITV, jam estos pli sekure produkti novajn filmojn originale en Esperanto.

Kaj tie ni venas al iom pretervidita efiko de la projekto ITV: Flavio Rebello prave estas ravita de la impreso kiun ĝi faros al neesperantistoj, sed li apenaŭ faris al si pensojn pri ĝia efiko rekte al la ekzistanta Esperanto-movado. Mi mem siatempe produktis dekon da duonhoraj programoj pri Esperanto por loka televido en Danlando. Ĉefe temis pri intervjuoj kun pli-malpli gravaj kaj aĝaj Esperantistoj. Se oni scias kiel demandi, tia simpla tekniko povas doni treege interesajn rezultojn - sed interesajn unuavice al la esperantistoj mem. Nur imagu kiel aspektus la Komitataj balotoj en UEA, se la kandidatoj povus prezenti sin en tutmonde videbla televido...

Kaj vi mem, ĉu vi eble faras ion en Esperantujo pri kio vi ŝatus iom fanfaroni? Aŭ eble inverse vi ŝatus inspiriĝi el io kion aliaj esperantistoj povas fieri? Ambaŭokaze Flavio Rebello havas interesan oferton al vi!

Jens S. Larsen

arkivita en:
Peter
Peter diras:
2005-04-24 00:54
ni nun estus multe pli malriĉaj.

ITV multe progresigos Esperanton, despli, ĉar la spertoj kun ne-esperantistaj ĵurnalistoj ofte estas negativaj, se kontakto entute okazos. Laŭ mia opinio ekzistas grandega bezono inter la esperantistoj, sed ankaŭ por prezenti Esperanton al ne-esperantistoj. Tiel parto de la programo nepre estu lingvokurso.

Peter