Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Demisioj / La demisia letero de Nikola Rašić

La demisia letero de Nikola Rašić

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-16 23:11
La 3-an de aprilo Nikola Rašić demisiis de sia posteno kiel Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Ni publikigas lian demisian leteron [11.4.2003]

Estimataj,

Mi informas vin ke mi decidis demisii de mia posteno de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA kaj forlasi la Centran Oficejon. Komence de majo mi komencos uzi miajn feriajn tagojn kaj post tio mi petas ĉesigi mian laborrilaton kun la Asocio.

Dum aprilo mi ŝatus transdoni miajn taskojn kaj lasi la kongresajn aferojn en bona ordo. Mi ankau ŝatus informi LKK kiel eble plej frue pri la situacio. Mi daŭre restos por diversaj demandoj je la dispono de LKK-anoj, eĉ se tute private, ĉar mi ne ŝatus ke ili suferu pro mia decido.

Dum dekkvin jaroj mi plenumis tiun ĉi laboron, plej ofte kun granda plezuro mia kaj ŝajne ankaŭ de iuj kongresanoj kaj kunlaborantoj. Mi ankaŭ havis privilegion labori kun kaj sub la gvido de personoj kiaj estis Simo Milojevic, Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli. Same agrable estis labori kun bonegaj kolegoj, nunaj kaj eksaj, ĉiuj sindediĉaj esperantistoj kaj inspirigaj konantoj de siaj respektivaj fakoj. Mi ankaŭ kunlaboris kun amaso da memorindaj estraranoj kaj aktivuloj, kio pliriĉigis min diverssence.

Dum la lastaj du jaroj mi ne plu havas tiun senton, same kiel iuj aliaj kolegoj. Kun la tempo tiu sento konstante kreskis, samkiel la konvinko ke la situacio estas sufiĉe senespera. Tiu situacio, lau mia opinio, estas rezulto de la politiko kaj agadmaniero de la Estraro kaj oficeja gvidantaro dum la lasta periodo. Mi ne aprobas ghin ghis tiu grado ke mi ne povas plu resti parto de la sistemo. Eble mi foje aparte klarigos pli detale miajn starpunktojn pri tio.

Mia decido estas definitiva kaj mi ne volas plu trakti pri ĝi. Mi petas ke oni respektu.tiun deziron.

Mi dankas al vi ĉiuj por via ĝisnuna kunlaboro kaj pacienco.

Nikola  Rašić

Roterdamo, 3-a de aprilo 2003.

arkivita en: