Vi estas ĉi tie: Hejmo / Libera Folio

Libera Folio

de admin Laste modifita: 2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
Lernejo en Afriko instruos Esperanton de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-10-08 19:43
Post plurjara laboro nun realiĝas la revo de Gbeglo Koffi: en septembro malfermos siajn pordojn nova lernejo en Togolando, kie la infanoj lernos ankaŭ Esperanton, kaj ĉiuj instruistoj estos esperantistoj. La unuaj donacintoj al la projekto estis esperantistoj. Gbeglo Koffi, kiu estas estrarano de UEA, rakontas pri la evoluo de la projekto en ampleksa artikolo.
Verkistoj renkontiĝis ĉe Spomenka Štimec de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-20 13:17
En la bieno de Spomenka Štimec en nordkroatia vilaĝo la 16-an de julio okazis renkontiĝo de esperantistaj verkistoj. Ĉefgastoj estis verkistoj Vinko Oŝlak, Gerrit Berveling, Eugeno de Zilah kaj Spomenka Štimec. La verkistoj parolis pri sia laboro kaj legis iom el siaj verkoj.
Redaktoro de Libera Folio en radia intervjuo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-15 22:30
La pola radio en sia esperantlingva programo disaŭdigis intervjuon kun la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä. En la intervjuo li rakontis pri la estiĝo de Libera Folio kaj ĝia strebado sobre kaj kritike raporti pri aktualaj okazaĵoj en la Esperanto-movado.
Seminario kunigis sciencistojn kaj esperantistojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-16 20:29
Renomaj sciencistoj, verkistoj kaj esperantistoj dum la pasinta semajno kolektiĝis en norda Finnlando en seminario por diskuti lingvan politikon, lingvan subpremadon kaj la rolon de malgrandaj lingvoj en la Eŭropa Unio. Laŭ Jukka Pietiläinen, kiu mem prelegis dum la seminario, la konataj esploristoj Robert Phillipson kaj Tove Skutnabb-Kangas rilatis al la perspektivoj de Esperanto eĉ pli serioze ol pluraj esperantistoj: por ili ne estis dubo pri la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj ĝia taŭgeco por uzo en la Eŭropa Unio.
Libera tujmesaĝilo vigle uzata de esperantistoj de Jan Ulrich Hasecke — Laste modifita: 2004-07-18 23:18
Esperantistoj vigle uzas la reton por komuniki kun aliaj esperantistoj kaj kun la cetera mondo. Ili kreas retpaĝarojn, uzas retpoŝton kaj novaĵgrupojn kiel soc.culture.esperanto. Nun pli kaj pli ili ankaŭ ekkonas la eblecojn de tujmesaĝado. Ĵabero (aŭ angle Jabber) estas libera interreta sistemo por tujmesaĝado. Ĝi povas intensigi la komunikadon inter esperantistoj dise en la mondo. Jam okazas viglaj diskutoj en esperantista ĵaber-babilejo.
Osmo Buller en radio Polonia de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-12 11:59
En intervjuo de radio Polonia la 2-an de julio, Osmo Buller rakontis pri seminario pri lingvaj homaj rajtoj, kiun li kunaranĝis en sia antaŭa laborloko, la Päätalo-instituto en norda Finnlando. La seminario okazos la 7-an kaj 8-an de julio kun partopreno de pintaj fakuloj. Ĝin partoprenos ankaŭ Osmo Buller kaj Jukka Pietiläinen, kiu prelegos pri la enketo farita de Esperanto-Asocio de Finnlando al la finnlandaj kandidatoj en la elektoj al la eŭropa parlamento.
István Ertl ricevis la plej multajn voĉojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-02 14:39
Laŭ la nova B-komitatano Jukka Pietiläinen, la rezulto de la elektoj en UEA estis venko por la opozicio. Ne estis elektita Ivo Osibov, la sola estrarano de UEA, kiu kandidatas por la nova estraro kaj samtempe kandidatis en la B-elektoj. "La membroj volis simple diri ke la nuna estraro malbonas kaj necesas draste ŝanĝi ĝin, opinias Jukka Pietiläinen. "Mi ne komprenas precize, kion la membroj volis diri", komentas Renato Corsetti la elekto-rezulton.
Kiam la biero finiĝas de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-30 17:59
KOMENTARIO. En la inform-fluo kiu lastatempe pasis tra la konscio de nia aŭtoro Maria Sandelin, ŝi trovis krom la eŭropa ĉampionado pri futbalo kaj la elektoj en UEA ankaŭ esperantan retpaĝon kiu kaŭzis al ŝi inkub-sonĝon.
Eksmembro ricevis balotilon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-28 20:28
Almenaŭ unu eksmembro de UEA ricevis voĉdonilon kaj tiel teorie povintus voĉdoni en la balotado pri la novaj B-komitatanoj. Kvankam ne troviĝas indikoj, ke okazis pliaj eraroj de la sama tipo, la missendo kaŭzis iom da kritiko pri la rutinoj, kiujn UEA uzas en la poŝta voĉdonado. Pli ol 1400 membroj jam voĉdonis, kaj la balotiloj estos kalkulitaj la unuan de julio.
Małgorzata Handzlik en la pola radio de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-26 23:44
En intervjuo donita al la Esperanto-redakcio de la pola radio, Małgorzata Handzlik rakontas, ke ŝi ricevis amasojn da gratuloj de esperantistoj pro sia elektiĝo al la eŭropa parlamento. Ni publikigas la tutan intervjuon.
Sterki kaj sterki konstante de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-25 13:37
KOMENTARIO. La konata aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson konsentis prilumi siajn ideojn pri la estonteco de la Esperanto-movado. La unua paŝo laŭ li devus esti akcepto de la realaĵoj. Jen liaj piloloj por saniĝo.
Jarlibro 2003 redaktita en Slovakio pro CO-krizo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-25 13:23
En 2003 la Jarlibro de UEA estis redaktata ekster la Centra Oficejo. Ne pro strategia decido, nek por ŝpari monon. Laŭ la ĝenerala direktoro Trevor Steele, la kialo estis akuta krizo en la Centra Oficejo
La Jarlibro estas presata de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-25 13:21
La Jarlibro de UEA nun estas presata en Slovakio, kaj laŭ informoj el la Centra Oficejo ĝi atingos multajn membrojn antaŭ la Universala Kongreso en Pekino.
Nemere en granda hungara gazeto de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-21 22:50
La tre populara hungara taggazeto Népszabadság publikigis ampeksan tekston pri Esperanto, senditan de la konata esperanta verkisto István Nemere. "Mi ploras kaj ridas samtempe, kiam oni mencias Esperanton - aparte ĉe mencio en rilato kun EU", skribas Nemere en sia artikolo.
Svedaj esperantistoj kontaktos EU-parlamentanojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-22 22:35
Sveda Esperanto-Federacio decidis starigi laborgrupon por daŭra informado al la svedaj EU-parlamentanoj. En sia ĵusa kunsido la estraro de SEF ankaŭ decidis modernigi la retpaĝojn ĉe www.esperanto.se, kaj esplori, ĉu oni fermu la Esperanto-Centron en Stokholmo por ŝpari monon.
Agoj pri dokumento