Vi estas ĉi tie: Hejmo / Libera Folio

Libera Folio

de admin Laste modifita: 2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
Honoraj membroj elektitaj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-29 23:12
La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis honori kelkajn esperantistojn per la titolo de honora membro aŭ membro de la honora patrona komitato.
Granda registara atento al la kongreso de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-30 13:07
Corsetti kontentas pri la subteno de la ĉina registaro al Esperanto kaj al la UK. La subkomitato pri informado proponos, ke Universalaj Kongresoj ĉiam turnu sin al la registaro de la kongreslando, kaj petu subtenon al Esperanto.
UEA plu havas finvenkisman prezidanton de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-29 11:25
En la sinprezento de la nova estraro en Pekino, Renato Corsetti deklaris, ke li estas profunde finvenkisma. Samtempe li diris, ke necesas respekti tiujn, kiuj havas aliajn ideojn. "UEA pagis altan prezon pro tio kio okazis post Zagrebo, sed tiuj malfacilaĵoj fariĝis bonaj lecionoj por la koncernaj homoj", diris Osmo Buller.
CO kaj Buller respondis en Gotenburgo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-28 10:24
La salono estis plenplena, kiam oficistoj de UEA respondis al demandoj de kongresanoj en Gotenburgo marde la 29-an de julio 2003. En la publiko ĉeestis ankaŭ la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller. Kiam venis demando pri la falanta membronombro de UEA la nuna direktoro Trevor Steele preferis ne respondi, anstataŭe li donis la vorton al Buller.
TEJO ne nuligas sian oficialan gazeton de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-28 08:55
En intervjuo ĵus aperinta en la oficiala gazeto de UEA, la prezidanto de TEJO Bertrand Hugon diris, ke la oficiala gazeto de TEJO ĉesos aperi kiel aparta eldonaĵo kaj iĝos kvarpaĝa informletero, dissendota kun la revuo Kontakto. Tamen laŭ Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de TEJO, tiu informo estas tre malaktuala kaj ne plu validas. Laŭ li, TEJO tutmonde pluvivos, sed iĝas malpli skandalema.
Malmultaj demandis al la Centra Oficejo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-29 11:17
Malpli ŝtorma kaj kritika ol pasintjare estis la ĉi-jara kunsido "Centra Oficejo respondas" en la Pekina kongreso. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la funkciado de la CO daŭre pliboniĝadas, eĉ se restas kelkaj problemoj. Marde okazis ankaŭ inaŭguro de Esperanto-arbaro en la plej granda parko de Pekino. Merkredo estas ekskursa tago kaj ne estas programeroj en la kongresejo.
Vidu la tutan inaŭguron de la Pekina UK de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-16 15:36
La ĉina retejo Tefloro publikigis bonkvalitan retan filmon, kiu montras la tutan inaŭguron de la Universala Kongreso en Pekino.
Nova estraro de UEA eklaboras de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-27 17:12
En la unua kunsido la estraro disdonis la taskojn. Jukka Pietiläinen jam pli frue estis elektita kiel komisiito pri informado, kaj Yves Bellefeuille prezidas subkomitaton pri financoj. "Ŝajnas ke la estraro strebas disdoni taskojn al kritikantoj kaj proponas ke la opozicio montru siajn kapablojn en la praktiko", opinias Jukka Pietiläinen. Andrej Grigorjevskij opinias, ke sepkapa estraro estos tro kosta por ŝrumpinta asocio, kaj ne esperas vidi grandajn ŝanĝojn.
Ĉina gazetaro vaste atentas la kongreson de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-27 17:14
La organo de la ĉina komunisma partio publikigis la tutan bonvenigan mesaĝon de la alta protektanto Wu Bangguo. Aperis en la gazetaro ankaŭ komentoj de Humphrey Tonkin kaj Yu Tao. Apartan atenton ricevis la Nitobe-simpozio, kiu komenciĝis dimanĉe.
Ĉina televido amplekse raportis pri la UK de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-03-05 18:37
Ĉinaj amaskomunikiloj bone atentis la solenan inaŭguron de la Pekina universala kongreso, kiu okazis dimaĉe matene. Amplekse raportis interalie Ĉina Centra Televido ankaŭ en sia tutmonde spektebla anglalingva elsendo. "Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon", diris reprezentanto de la ĉina parlamento en la solena inaŭguro.
Ĉina radio rete raportas el la UK de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-25 20:12
La ĉina radio sendos retan televidon el la inaŭguro de la Universala Kongreso en Pekino, kiu okazos dimanĉe je la 10-a horo laŭ la Pekina horo, aŭ je la 3-a horo nokte laŭ la mezeŭropa somera tempo.
Corsetti reelektita sen alternativo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-25 20:11
En sia unua kunsido en Pekino sabate matene, la nova komitato de UEA reelektis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, por nova trijara periodo. Kiel vicprezidanto estis elektita Claude Nourmont, komitatano A por Francio, kaj kiel ĝenerala sekretario Ulla Luin, kiu unue estis elektita komitatano C. Por tiuj postenoj ne estis alternativaj kandidatoj.
Gazetara konferenco preparis la grundon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-24 10:03
En gazetara konferendo antaŭ ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, la prezidanto de LKK Guo Xiaoyong kaj la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, rakontis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La informa laboro de la ĉinaj esperantistoj preparas bonan grundon por vasta publikeco dum la kongreso.
Tre rusa IJK en Rusio de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-20 00:35
355 personoj, el tiuj du trionoj el Rusio, partoprenis en la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĵus finiĝis en la urbo Kovrov proksime al Moskvo. Entute venis partoprenantoj el 27 landoj, sed la superrego de la rusianoj estis enorma. Post la 234 rusianoj, la plej grandaj grupoj estis la partoprenantoj el Germanio (13 personoj) kaj Svedio (same 13).
Komitatanoj serĉas alternativon al Corsetti de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-20 13:36
Post kelkaj tagoj en Pekino estos elektita la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis la elekto de la B-komitatanoj ŝajnis, ke por la gvidaj postenoj ne estos alternativaj kandidatoj. Tamen Ivo Osibov post malsukceso en tiu balotado ne plu kandidatas por la vicprezidanta posteno, kaj novaj komitatanoj aktive serĉas alternativajn kandidatojn ankaŭ por la prezidanteco. Amri Wandel ĝis nun ne decidis, ĉu kandidati.
Agoj pri dokumento