Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / UEA plu havas finvenkisman prezidanton

UEA plu havas finvenkisman prezidanton

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-29 11:25
Kontribuintoj: Jukka Pietiläinen, Yves Bellefeuille
En la sinprezento de la nova estraro en Pekino, Renato Corsetti deklaris, ke li estas profunde finvenkisma. Samtempe li diris, ke necesas respekti tiujn, kiuj havas aliajn ideojn. "UEA pagis altan prezon pro tio kio okazis post Zagrebo, sed tiuj malfacilaĵoj fariĝis bonaj lecionoj por la koncernaj homoj", diris Osmo Buller.
La ĵaŭda programo de la Pekina kongreso komenciĝis je la naŭa horo per sinprezento de la nova estraro de UEA. Proksimume cent homoj ĉeestis la programeron spite la fruan horon. La demandoj al estraranoj estis signife malpli akraj ol pasintjare kaj la etoso estis kunlaborema.

La prezenton gvidis Renato Corsetti, la reelektita prezidanto. Krom li, nur unu estrarano restis el la antaŭa estraro, nome Ans Bakker ten-Hagen, kiu respondecas pri financoj. En la nova estraro la plimulto, eble la unuan fojon en la historio de UEA, estas virinoj. Krome tri el sep loĝas ekster Eŭropo, same kiel en la antaŭa estraro.

Renato Corsetti ripetis sian konfeson ke li estas profunde finvenkisma. Laŭ siaj propraj vortoj, li opinias malĝusta la strategion ke se la mondo ne interesiĝas pri ni, ni ne interesiĝu pri la mondo. Li tamen ne precizigis, kiu, se iu, laŭ li praktikas tian strategion.

Esperanto laŭ Corsetti plenumas socian servon, kaj nur tio povas pravigi nian ekziston.

- Ni ĉiuj devas lerni iom da komuna prudento, kiun en la finna oni verŝajne nomas kamparana saĝo, li konstatis.

- Necesas respekti tiujn, kiuj ne havas samajn ideojn, ni devas esti toleremaj, ĉar ĉiu el ni faras ion valoran. Neniu konas la veran sekreton por triumfigi Esperanton, li diris.

Ĉeestantoj petis, ke Osmo Buller diru ion pri la rilatoj inter la estraranoj kaj laborantoj de la Centra Oficejo. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, konstatis, ke la situacio estas multe pli bona ol antaŭ tri jaroj, kiam li sentis devon demisii post la elekto de la estraro.

- Ĉu la CO kaj la estraro kunlaboras aŭ malkunlaboras? Ili kunlaboras. Estis elektita nova estraro antaŭ kelkaj tagoj kaj, kiel oni vidas, mi ankoraŭ estas ĝenerala direktoro...

- UEA pagis altan prezon pro tio kio okazis post Zagrebo, sed tiuj malfacilaĵoj fariĝis bonaj lecionoj por la koncernaj homoj, diris Buller.

La asocio laŭ Buller nun estas sur bona vojo kaj la membroj povas esti trankvilaj.

Ulla Luin, la nova ĝenerala sekretario, prezentis sian programon, por kiu ŝi esperas ricevi subtenon de la tuta estraro. Laŭ ŝi la plej gravaj aferoj en UEA estas mono, la junaj aŭ preskaŭ junaj membroj, organiza stabileco, la aktiveco kaj iniciatoj de la membroj, interna debato kaj kunlaboro.

Claude Nourmont, la nova vicprezidanto kaj respondeculo pri kulturo, volas stimuli kulturan agadon, en kiu ŝi opinias teatron unu el la malfortaj flankoj.

La respondecoj de la novaj estraranoj


  • Renato Corsetti - prezidanto; planado, eksteraj rilatoj, informado
  • Claude Nourmont - vicprezidanto; kulturo, kongresoj
  • Ulla Luin - ĝenerala sekretario
  • Ans Bakker-ten Hagen - financoj, administrado, rilatoj kun TEJO
  • Yu Tao - azia agado, amikoj de Esperanto
  • Maritza Gutiérrez - landa agado
  • Amri Wandel - faka kaj scienca agado



arkivita en:
kallekn
kallekn diras:
2004-07-29 11:48
Verdire la ĝenerala tono de tiu ĉi UK estas tre ĝena. Ĉio estas pri "akiri politikistojn", "certigi lingvan egalecon" (kvazaŭ Esperanto-mondo estus pli justa al azianoj ol anglalingva mondo), "konvinki publikon", ktp. Mi jam aŭdis la vorton "samideano" tie ĉi pli ol ĉe ajna alia kongreso. La tuta rezulto estas ke oni ŝajnas iuspeca sekto kiu volas trudi al la mondo iun artefaritan lingvon dum la mondo ne interesiĝas ĉar jam trovis pli efikajn solvojn.

Nun mi komprenas kial junuloj malofte interesiĝas pri UK, ĉar la amasoj de grizharuloj tro idealismaj predikas pri celoj kiuj estas tute fremdaj al la junuloj (kaj raciaj ne-plu-junuloj), kiuj pli interesiĝas pri la praktikaj advantaĝoj de Esperanto ol absurdaj revoj, flirtado de verda flago, kaj himnoj.

Ĉi tiu ne estos mia lasta UK, ĉar UK utilas por renkonti amikojn. Tamen, mi pli kaj pli prifajfas programerojn, ĉar ĉagrenas ĝia malkonekto al la realeco.

- Christopher Culver