Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Nova estraro de UEA eklaboras

Nova estraro de UEA eklaboras

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-27 17:12
Kontribuintoj: Yves Bellefeuille, Jukka Pietiläinen
En la unua kunsido la estraro disdonis la taskojn. Jukka Pietiläinen jam pli frue estis elektita kiel komisiito pri informado, kaj Yves Bellefeuille prezidas subkomitaton pri financoj. "Ŝajnas ke la estraro strebas disdoni taskojn al kritikantoj kaj proponas ke la opozicio montru siajn kapablojn en la praktiko", opinias Jukka Pietiläinen. Andrej Grigorjevskij opinias, ke sepkapa estraro estos tro kosta por ŝrumpinta asocio, kaj ne esperas vidi grandajn ŝanĝojn.
La nova estraro de UEA jam renkontiĝis en unua kunsido, en kiu oni interalie disdonis la respondecojn al la novaj estraranoj. Pri kongresoj kaj kulturo okupiĝos la nova vic-prezidanto Claude Nourmont, kaj pri landa agado fakos Maritza Gutiérrez. S-ino Gutiérrez rakontis al Libera Folio, ke ŝia ĉefa celo  nun estos kontakti la landajn asociojn kaj zorgi, ke ili pli bone konsciu pri UEA kaj pri ĉio, kion UEA faras. Ŝi ankoraŭ ne povis diri, pri kiu kontinento ŝi plej forte devos okupiĝi, sed la noveco de la estrara teamo tamen laŭ ŝi ne estos problemo.

El la antaŭa estraro restas krom la prezidanto, Renato Corsetti, nur Ans Bakker-ten Hagen. La antaŭa ĝenerala sekretario, Ivo Osibov, forfalis, ĉar la individuaj  membroj ne subtenis lin en la elektoj de B-komitatanoj. Kandidatis al la estraro ankaŭ la antaŭa estrarano pri informado, Andrej Grigorjevskij, sed li forfalis, ĉar li en la sabata komitata kunsido en Pekino ricevis nur 18 voĉojn.

- Eble oni opiniis miajn oftajn provojn paroli pri la problemoj de UEA malstabiliga faktoro. Krome, se mi ne eraras, mi estis la sola el la kandidatoj, kiu persone ne ĉeestis. Tio ja estas ege grava en tiaj kazoj, komentas Grigorjevskij.

En la nova estraro ne estos
iu fakulo pri informado. Pro tio la nova  B-komitatano Jukka Pietiläinen estis elektita komisiito pri informado. Li ankaŭ prezidas la subkomitaton pri informado.

 - Pluraj membroj de la nova estraro kontaktis min post la komitatkunsido kaj proponis al mi kunlabori, ili diris ankau ke ili volonte estus vidintaj min en la estraro, komentas Jukka Pietiläinen.

- Nu, mi ne bezonas formalan rolon por labori kaj esti aktiva, li konstatas.

Gravan postenon ricevis cetere ankaŭ Yves Bellefeuille, komitatano A por Kanado. Li antaŭe forte kritikis la funkciadon de la asocio, kaj nun li prezidas la subkomitaton pri administrado kaj financoj.

- Ŝajnas ke la estraro strebas disdoni taskojn al kritikantoj kaj proponas ke la opozicio montru siajn kapablojn en la praktiko, opinias Jukka Pietiläinen.

La antaŭa estrarano Andrej Grigorjevskij bedaŭras, ke oni elektis sep estraranojn, kaj ne kvin, kio laŭ li estus multe pli ekonomia.

- Ĉiuj novaj estraranoj sendube estas indaj reprezentantoj de la movado. Kredeble, la buĝet-projektoj kaj similaj aferoj estos pridiskutataj bonorde kaj akurate, kaj tio ja estas la ĉefa statuta tasko de la estraro. Tamen por tiuj celoj sufiĉus kvin - estus grava financa ŝparo, krome, tio pli konformus al la ŝrumpinta UEA-membraro kaj malkreskintaj asociaj enspezoj, komentas Grigorjevskij.

Li tamen ne havas grandajn atendojn rilate la laboron de la nova estraro.

- Iujn ajn provojn evoluigi kaj reformi la organizon mi de tiu ĉi estraro ne atendus. Amri Wandel eble provos ion, sed kadre de la faka agado oni kutime ne faras ion strategian. Oni ja daŭre povus fari ion strategian kadre de la retaj servoj, sed reta fakulo en la nova konsisto mankas Kaj, ĉefe, ŝajnas ke la Komitato kaj la granda parto de la asocio volas neniujn ŝanĝojn, nur pacon kaj trankvilon...

Grigorjevskij mem esperas povi daŭrigi sian laboron pri la retejo de UEA kiel volontulo.

- Mi komencis draste refari UEA.ORG. Aŭtune oni trovos tie ion tute novan.
arkivita en: