Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Tre rusa IJK en Rusio

Tre rusa IJK en Rusio

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-20 00:35
355 personoj, el tiuj du trionoj el Rusio, partoprenis en la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĵus finiĝis en la urbo Kovrov proksime al Moskvo. Entute venis partoprenantoj el 27 landoj, sed la superrego de la rusianoj estis enorma. Post la 234 rusianoj, la plej grandaj grupoj estis la partoprenantoj el Germanio (13 personoj) kaj Svedio (same 13).

La ĉi-jara kongreso estis proksimume same granda, kiel la pasintjara en Lesjöfors, Svedio, kun 330 aliĝintoj. La plej granda IJK dum la lasta jardeko estis tiu en Veszprém, Hungario en 1999, kun 500 aliĝintoj. La pasinta rusia IJK apud Sankt-Peterburgo en 1995 allogis 303 aliĝojn.

Laŭ Andrej Grigorjevskij, nuna estrarano de UEA, kiu siattempe kunorganizis la IJK-n de 1995, la ĉi-jara kongreso plene sukcesis.

- La programo estis riĉa kaj abunda, la nutraj kaj loĝaj kondiĉoj kontentigaj kaj akcepteblaj por ĉiuj, sendepende de la financa bonstato. Bonege laboris la organiza teamo, kunordigita de Vitalik Malenko, rakontas Andrej Grigorjevskij.

Dum la kongreso koncertis interalie Ĵomart kaj Nataŝa, kaj ĉiunokte oni prezentis rusiajn filmojn kun esperantlingvaj subtitoloj. Estis eldonita 18-paĝa kongresa revuo kun la nomo Betula Folio, kaj funkciis eĉ kongresa televido. Estis ankaŭ tempo por trejnado de instruistoj kaj klubaj organizantoj. Pri la kongreso raportis tutlanda televida novaĵelsendo.

Ĉirkaŭ la kongreso okazis kaj okazas multaj alia aranĝoj: antaŭkongresoj en Peterburgo kaj Moskvo, la tradicia somera Esperanto-tendaro OkSEJT, kaj post la kongreso ankoraŭ du postkongresoj, siberia karavano de biciklistoj kaj ankaŭ naturista Esperanto-tendaro apud Niĵnij Novgorod.

brajano
brajano diras:
2004-07-30 19:20
La IJK estis "Tre Rusa" cxar kelkaj homoj ne eblis ricevi vizojn. La Viza procezo por eksterlandanoj eniri Rusio estas tre komplika kaj la LKK ofte ne sciis la prava procezo por homoj atengi vizojn. En la estonco tio estus bona por LKKojn konsili prospektivaj kongresanoj kontakti la ambasidejo de La IJK lando en siaj cxefurboj antaux ili ecx konsiderus la ebleco partopreni en La IJK. Mi planis partopreni en la IJK cxi-jare sed ne ricevis la prava informo en suficxa tempo atengi vizon. Bonsxance la unua flughalto estis en Frankfurto Germanio. Mi ne bezonis vizon eniri Germanio do, mi feriis tie. Kutime kiam homoj ne ricevis vizojn ili devas malsxpari centoj aux ecx miloj de Euxroj. Sed mi bonsxance havis la opertuno havi bonegan ferion en Germanio kun kelkaj Esperantistoj!:) Mi mem partoprenis en tri da kongresojn. La IJK 2002, Pato Branco, PR Brazilo. La IJK 2003 Lesjofors, Svedio, kaj La UK 2003 Gotenburgo,Svedio. La IJK 2002 subtenis de Atlas Elektronikoj, do, gxi bone organazis kun spertegan LKKon sed la UK 2003 kaj la IJK 2003 ambaux konsistis de homoj kiuj ne ecx logxis en la urboj kie la kongreso okazis . Ili ofte sciis aferoj pri kongresejoj ktp. Ofte mi lernis cxion dum la tagoj ke mi alvenis. Mi uzas rulsegxon do, tio estas grava por mi havi bonajn respondojn al miaj demandaoj.
Mi ne deziras kolerigxi homoj sed tio estus plej bona sperto por kongresano se la LKK konsilus Esperantistoj fari siaj vojagx-arangxoj sole.
Kore Via,
Brian Hardwick (Brajano) Simpsonville,SC Usono