Libera Folio http://www.liberafolio.org La artikoloj de Libera Folio laŭdate ordigitaj. daily 1 2006-11-10T09:04:47Z La retejo Ipernity fermiĝos en januaro http://www.liberafolio.org/2016/la-retejo-ipernity-fermigos-en-januaro La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Ĉiuj enhaveroj riskas malaperi, se ili ne estos transmetitaj aliloken antaŭ tio. Ipernity estas multlingva retejo, kie eblas afiŝi kaj komenti interalie fotojn kaj blogaĵojn. Eblas ankaŭ krei grupojn de uzantoj por diskuti diversajn temojn.

Kiam Ipernity estis fondita antaŭ dek jaroj la reta pejzaĝo aspektis tute alia ol nun. La nun popularaj retservoj Facebook kaj Twitter iĝis alireblaj por la ĝenerala publiko en la sama jaro kiel Ipernity, 2006, kaj ankoraŭ ne klaris, kiaspecaj retejoj gajnos la favoron de la uzantaro.

En 2007 multaj uzantoj proteste forlasis la popularegan fotoservon Flickr, ĉar ĝia posedanto Yahoo donadis al la ĉinaj aŭtoritatoj personajn informojn pri kritikantoj de la reĝimo, kiuj havis retpoŝtan konton ĉe Yahoo. Inter la forlasintoj estis ankaŭ Paul Peeraerts, la kreinto kaj administranto de unu el la esperantlingvaj foto-grupoj ĉe Flickr.

- Mi ne volas, ke mia mono servu por enkarcerigi senkulpajn personojn, li klarigis tiam.

Li transiris al la franca servo Ipernity, kiu tiam estis nur dulingva - franca kaj angla. Poste li verkis pri ĝi artikolon por Monato, kaj baldaŭ iĝis la kunordiganto de volontula grupo, kiu laŭ propono de la gvidantoj de Ipernity tradukis la fasadon de la retejo al Esperanto.

La versio en Esperanto ekfunkciis en oktobro 2007, kaj tiel Esperanto estis inter la unuaj lingvoj de Ipernity. La servo allogis multajn esperantistajn uzantojn pro sia lingva politiko, sed ankaŭ pro tio, ke elektinte Esperanton kiel sian lingvon la uzantoj facile povis trovi fotojn kaj aliajn enhavojn afiŝitajn ĝuste de esperantistoj.

En 2008 Ipernity estis premiita en konkurso de Mashable.com kiel "la plej bona filmkunhaviga retejo", kaj dum la postaj jaroj ĝi ricevis investojn kiuj ebligis evoluigi la retejon. Tamen post kelkaj jaroj ekaperis problemoj.

Laŭ la komerca modelo de Ipernity eblas aliĝi al la retejo senpage kaj afiŝi limigitan kvanton da enhavo, sed por liberiĝi de la limigoj necesas pagi jaran abonpagon. Tamen montriĝis ke la retuzantoj unuavice elektas senpagajn servojn, kaj ne sufiĉe multaj pretas pagi. Tial jam en 2014 la firmao devis fari drastajn reduktojn.

En januaro 2016 la teamo de Ipernity avertis pri la risko, ke la servo povos esti fermita, se la ekonomia situacio ne pliboniĝos. La 1-an de decembro la teamo anoncis ke la strebadoj trovi partneron kiu pretus investi en la servon ne sukcesis, kaj ke la servo tial plej verŝajne estos malŝaltita en la fino de januaro 2017.

"Kiel vi povas imagi, tio tre malĝojigas nin, precipe ĉar ni scias, ke multaj el vi sentas tre proksiman ligon al Ipernity. Ni sentas nin tre senhelpaj pensante, ke ĉi tiu spaco, kiun ni ĉiuj helpis konstrui dum dek jaroj, baldaŭ malaperos. Kiel ni promesis, ni strebos helpi vin konservi ĉiujn viajn publikaĵojn", la teamo skribas en sia afiŝo.

Multaj esperantistoj havas centojn da fotoj, blogaĵoj kaj aliaj enhaveroj en Ipernity. Ankoraŭ ne klaras, en kia maniero oni povos facile elŝuti kaj konservi la enhavojn.
]]>
No publisher Redakcio aktuale 2016-12-03T10:05:00Z Novaĵo
TEJO kolektas donacojn por afrika IJK http://www.liberafolio.org/2016/tejo-kolektas-donacojn-por-afrika-ijk TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero. Łukasz Żebrowski estis prezidanto de TEJO de 2011 ĝis 2015, kiam lin postsekvis Michael Boris Mandirola. En septembro 2016 Łukasz Żebrowski kaj pluraj aliaj personoj estis urĝe dungitaj de TEJO, kiam montriĝis ke administra subvencio pagata de EU estis kontraŭregule elspezita por salajri oficistojn ekster EU. Por ne devi repagi la tutan sumon TEJO decidis rapide elspezi ĝin por salajroj de urĝe dungitaj oficistoj loĝantaj en Eŭropa Unio.

Inter tiuj oficistoj estas Łukasz Żebrowski, nun salajrata per EU-subvencio por havigi al TEJO la monon por la "propra kontribuo" kiun postulas la reguloj de alia EU-subvencio. Laŭ li la mono estos tamen uzata ne nur por la "propra kontribuo", sed ankaŭ por partoprenigi pliajn afrikanojn – kondiĉe ke oni sukcesos kolekti sufiĉan sumon.

Libera Folio: Kial la monkolekta kampanjo estis lanĉita nur post la ĉi-jara IJK, sed ne dum ĝi?

Łukasz Żebrowski: – La estraro de TEJO engaĝis min al ĉi tiu tasko ekde septembro 2016, do mi ne povas respondi pri tio kio okazis pli frue. Laŭ la aktuala strategia plano la kampanjo devus komenciĝi en decembro 2015. En tiom vasta skalo tio okazas nur nun, sed tamen oni kolektis monon kun tiu celo en la ĉi-jara Universala Kongreso, do ne estas tiel, ke ĝis nun okazis nenio.

Komence la celo ŝajne estis financi la kontribuon de TEJO al la EU-projekto. Kiam oni aldonis la celon partoprenigi afrikanojn?

– Tute male. La celo pri partoprenigo de afrikanoj estis multege pli frua ol la projekto mem. Jam en 2009, kiam TEJO decidis, ke IJK en Afriko estu ĝia strategia celo, oni skribis en koncerna dokumento, ke necesos “grandskala subvenciado de en-afrikaj vojaĝoj kaj partoprenoj”. En la aktuala Strategia Plano estas eksplicite skribite: “En decembro 2015 lanĉo de la kampanjo por financi venigon de Afrikanoj al Afrika IJK kaj por sukcese okazigi la kongreson.” Tio estas evidenta, ke por ke la afrika IJK estu vere afrika, devas partopreni ĝin junaj aktivuloj de ĉi tiu kontinento. La nuna kampanjo estas do realigo de ĉi tiu delonge havata ideo kaj sekvas la gvidliniojn de la komitato.

Kion oni nun esperas atingi per la kampanjo?

– La ĉefaj celoj estas du. Necesas kolekti monon por venigi junajn afrikajn aktivulojn el landoj, kiuj ne partoprenas la projekton, ĉar ja, por ke ili povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tio praktike eblos por ili nur en IJK en Afriko. Por tiu celo, laŭ nia pritakso, ni bezonos pli ol 11.000 eŭrojn. La dua celo estas kolekti monon por propra kontribuo al la projekto AEJK – "Afrika-Eŭropa junulara kapabligo". Propra kontribuo estas deviga afero en tiaspecaj eŭrop-uniaj projektoj kaj ĉar la projekto estas tre granda, propra financado estas ankaŭ nebagatela. Temas pri pli ol 13.000 eŭroj. Sume, ni celas kolekti 25.000 eŭrojn.

Kiom da mono oni ĝis nun sukcesis kolekti?

– En la momento, kiam mi estas respondanta ĉi tiun demandon ni havas kolektitaj preskaŭ 5.500 eŭrojn. La plej aktualaj informoj pri tio kiom ni sukcesis kolekti per ĉiuj kanaloj troveblas en la retejo de TEJO.

De kiuj venis la ĝisnunaj donacoj? Ĉu de individuoj aŭ organizaĵoj?

– Ĝis nun la donacoj venis nur de individuoj, sed klare ankaŭ organizaĵoj estas bonvenaj iĝi sponsoroj de la kampanjo.

Kiel okazas la donackampanjo, kaj kiel longe ĝi daŭros?

– La kampanjo estis oficiale inaŭgurita dum la ĵus okazinta Malferma Tago en la Centra Oficejo, tamen, kiel mi menciis, por tiu ĉi celo oni jam komencis kolekti monon pli frue. Nuntempe la kampanjo okazas ĉefe rete, per la retejo generosity.com kaj per la retpaĝo de TEJO, ni estas aktivaj en sociaj retoj, ni kontaktos esperantistojn ankaŭ persone. Kompreneble, ni certe uzos okazojn por kampanji ne nur rete, sed ankaŭ ĉeeste en Zamenhoftagaj renkontiĝoj aŭ dum novjaraj festoj. Ni planas fini la monkolektadon en la unuaj tagoj de januaro.

Kial ĝi finiĝos tiel rapide?

– Dum ĉi tiu iom pli ol monato ni celas atingi la publikon prezentante nian projekton kaj petante kontribuojn. Post la fino de la kampanjo venos tempo por finkalkuli ĝin kaj ekrealigi sekvajn paŝojn, do ekzemple konkurson por afrikaj aktivuloj kiuj povus ricevi subvencion. Klare, se iu ne povos kontribui dum la daŭro de la kampanjo kaj povos fari tion nur post ĝi, tio ankaŭ estos tre bonvena kaj certe helpos al la kongreso. Tamen por povi taŭgatempe realigi sekvajn paŝojn plej oportunas ĝuste tiu tempo de la kampanjo.

Kiel oni donacu?

– Manieroj tre multas. La retejo generosity.com akceptas pagojn per kartoj. En la retpaĝo de TEJO tiuj ebloj pli multas – krom kartoj eblas pagi ankaŭ per PayPal. Troveblas tie informoj pri ebloj fari bankajn ĝirojn, kiuj tamen iom pli komplikas ol pagoj per kartoj aŭ PayPal. Fine, kompreneble eblas ankaŭ per internaj ĝiroj de UEA. Kaze de problemoj oni ĉiam povas demandi ĉe la Oficejo de TEJO.

Kial oni donacu?

– Ni donacu por helpi al junaj aktivuloj, kiuj laboras por Esperanto en siaj lokaj medioj en Afriko kaj normale ne havas ŝancon por partopreni ajnan internacian renkontiĝon. Por ili tiu ŝanco estas vere unika. Ili povos renkontiĝi kun aktivuloj de la tuta mondo – trejniĝi, inspiriĝi, interŝanĝi spertojn, senti vere internacian etoson kaj fine reveni al siaj lokoj kun novaj ideoj, novaj kompetentoj, nova motiviĝo. Tio estas vere nemaltrafebla oportuno por la junulara Esperanto-movado en Afriko.

Ĉu donacantoj ricevas ian rekonon aŭ avantaĝon?

– Jes. Ni publikigos liston de ĉiuj subtenantoj kaj sponsoroj, kiuj ne petis esti anonimaj. Ni preparis ankaŭ diversajn donacojn kaj premiojn, kiuj dependas de la kontribuo. Subteni nin povas ĉiu laŭ sia povo. La donacoj komenciĝas de specialaj retaj raportoj, sendataj ekskluzive al la subtenantoj. Ne mankas donacoj, kiujn ni liveros per tradicia poŝto. Temas interalie pri poŝtkartoj de IJK, etaj donacoj de Togolando aŭ fotoj de la kongreso. Al oficialaj sponsoroj ni donas eblecon transdoni sian mesaĝon – al la kongreso, ekzemple laŭtlegante iliajn vortojn dum la malfermo, aŭ pli vaste al Esperantujo, ekzemple disponigante tutan paĝon en la revuo Kontakto. Mi esperas, ke ĉiu trovos por si interesan manieron kontribui kaj ankaŭ tiel sperti la kongreson – aŭ per ricevotaj donacoj aŭ eĉ pli bone, mem ĉeestante ĉi tiun eventon.

]]>
No publisher Redakcio movado 2016-12-01T12:35:00Z Novaĵo
Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK http://www.liberafolio.org/2016/novaj-malklarajoj-cirkau-la-afrika-ijk TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la "partnereco" kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj. De tempo al tempo en TEJO leviĝis la demando pri Internacia Junulara Kongreso en Afriko. Longe oni konsideris la kondiĉojn ne maturaj por tia entrepreno, sed kiam TEJO sukcesis gajni grandan EU-subvencion por sia afrika projekto, la tuja organizado de IJK en Afriko iĝis nepra prioritato por ne perdi la monon.

Cetere, por ricevi subvencion, TEJO devas mem investi en la projekton pli ol 13.000 eŭrojn. Dum la ĉi-jara IJK la estraro de TEJO ne informis sian propran komitaton pri tiu deviga elspezo, sed jam unu semajnon poste ĝi lanĉis monkolekton dum la UK por havigi la necesan monon.

Kadre de la projekto Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK), TEJO laŭ la oficiala projektopriskribo intencas kunlabori kun tri aliaj junularaj organizaĵoj en Eŭropo (Pollando, Italio, Slovakio) kaj kvar junularaj organizaĵoj en Afriko (DR Kongo, Togolando, Benino kaj Burundo). La oficiala celo de la programo estas trejnado de junularaj aktivuloj, kaj ĝi inkluzivas kvar renkontiĝojn de eŭropaj kaj afrikaj junuloj, inter kiuj unu okazu dum IJK en Afriko en 2017.

Neniu el la "afrikaj junularaj organizaĵoj" indikitaj en la projektaj dokumentoj efektive estas junulara – temas simple pri la landaj asocioj de UEA en la koncernaj landoj. Sed eĉ pli mirinde estas, ke la gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), la landa asocio de UEA en la lando kie devus okazi la venontjara IJK, neniam estis informitaj, ke UTE estas "partnera organizaĵo" en projekto kiun EU subvencias per 130.000 eŭroj.

Gbeglo Koffi, komitatano de UTE kaj unu el la korifeoj de la togolanda Esperanto-movado, ekscias pri la asertata rolo de UTE en la EU-financata projekto de TEJO nur kiam Libera Folio demandas al li pri ĝiaj detaloj.

– UTE tute ne estas tia partnero de la projekto. Se io tia estus, mi scius, kaj tion dirus ĉiuj aliaj komitatanoj.

En la projektaj dokumentoj kiujn TEJO sendis al la EU-instanco kiu administras la projekt-subvencion, oni oficiale indikis ke UTE estas partnera organizaĵo. Tamen, anstataŭ kontaktinformoj de UTE en la dokumentoj estas ligo al la retejo de tute alia organizaĵo, Agado por progresigo de Esperanto en Togolando (APETO).

Pro la diversaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afero UTE intertempe faris ŝajne definitivan decidon ne partopreni en la organizado de la planata venontjara IJK en Togolando. Krome la komitato de UTE laŭ Gbeglo Koffi nun diskutos, ĉu necesas oficiale informi la koncernajn EU-instancojn, ke UTE neniam konsentis esti partnero en la koncerna projekto.

Laŭ Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, la retiriĝo de UTE ne malhelpos la projekton:

– La IJK okazos en Aného kiel planite kaj la AEJK (la EU-Afrika projekto) bone disvolviĝos, ĉu kun UTE, ĉu kun alia togolanda partnero se ĝi preferas rezigni je ĉi tiu ŝanco.

Libera Folio: Sed kiel povas esti, ke UTE en la projektaj dokumentoj estas indikita kiel partnero, dum la gvidorganoj de UTE tute ne estis informitaj pri tio?

Michael Boris Mandirola: – La eŭropa agentejo EACEA postulis diversajn dokumentojn pri UTE kaj ni ilin ĉiam ricevis tute enorde de Adjévi kun lia subskribo kiel laŭleĝa reprezentanto. Mi do apenaŭ komprenus kiel eblas ke UTE ĵus eksciintus pri la afero; cetere /temas pri/ projekto pri kiu TEJO abunde komunikas ekde la aprobo antaŭ 6 monatoj.

Adjévi Adjé, kun kiu TEJO komunikis pri la partnereco de UTE, ĉesis esti la prezidanto de la organizaĵo jam antaŭ du jaroj. Kiam Libera Folio demandas lin pri lia rolo, li tamen ŝajnas plu opinii sin prezidanto:

– Nun mi ne scias kial Gbeglo decidis manipuli la situacion favore al lia dekomenca starpunkto kontraŭstari kaj ĉiujn agadojn de UEA/TEJO kaj tiujn, kiuj proksimas al tiuj agadoj en la kontinento. Se vere finiĝis mia prezidanta ofico ĉe UTE kial oni do ne informis la landan instancon kiu rekonas UTE kaj ĝisdatigis la retejon de UTE?

Gbeglo Koffi estas antaŭa estrarano de UEA, sed konfliktas kun la asocio ekde 2005, kiam la estraro de UEA ne volis daŭrigi la Afrikan Oficejon de UEA sub lia gvido, sed movis ĝin el Togolando al Benino.

Gbeglo Koffi nun diras, ke Adjévi Adjé, dum kies prezidperiodo UTE estis oficiale registrita kiel asocio, senrajte konservas ĉe si la registriĝan dokumenton de UTE, kaj tial ne eblas ĝisdatigi la informojn ĉe la oficialaj instancoj.

– La komitato de UTE/JOTE decidis pacienci ĝis la 19-a de decembro 2016, kaj se ĝis tiam li ne estos redoninta la kvitancon, la afero iros al la justico, diras Gbeglo Koffi.

En nefermita letero al la prezidanto de UEA la estraro de UTE nun krome minacas, ke la tuta asocio eliros el UEA, se ne ĉesos "surtretadoj" kontraŭ UTE fare de UEA. Kiel ekzemplon de la problemoj la letero mencias, ke la ĝenerala direktoro de UEA ĵus vizitis Togolandon, sed ne kontaktis la prezidanton de UTE. Tiu vizito krome okazis kadre de la EU-subvencio, kiel parto de la preparoj por la IJK.

Sendepende de tio, kio rezultos el la diversaj enmovadaj konfliktoj, la perspektivoj de TEJO ĉe la eŭropaj subvenciaj instancoj apenaŭ pliboniĝos, se UTE oficiale protestos kontraŭ la fakto, ke persono, kiu jam de du jaroj ne prezidas la organizaĵon, tamen agas ĝianome en finance signifa rolo.

]]>
No publisher Redakcio movado 2016-12-01T12:33:55Z Novaĵo
Lingva Festivalo en la Ruslanda ĉefurbo http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/lingva-festivalo-en-la-ruslanda-cefurbo Ĉirkaŭ cent lingvoprezentantoj kaj prelegantoj kontribuis al la sukceso de la 11a Moskva Lingva Festivalo, en kiu estis prezentitaj 64 lingvoj (Esperanto trifoje). Legu prian artikolon de Irina Gonĉarova en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/11/masi-20/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-11-29T16:10:43Z Novaĵo
Duolingo: La dua Esperanto-kurso http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/duolingo-la-dua-esperanto-kurso Antaŭ nelonge la populara lingvoinstrua retejo Duolingo publikigis sian duan kurson de Esperanto. Ĝi instruas la internacian lingvon al hispanlingvanoj. Lucas Cerante, unu el la kunkreintoj de la kurso, rakontis pri ĝi en la ĵus presita jarfina kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉi tiu artikolo de la argentina aktivulo nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/11/duolingo-2/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-11-23T20:35:42Z Novaĵo
Sukcesa monkolekto por Amikumu http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/sukcesa-monkolekto-por-amikumu 429 homoj subtenis la kampanjon por “Amikumu” per 26 mil 671 eŭroj, kolektitaj dum 30 tagoj. Legu pli detale en artikolo de Chuck Smith, aperinta en la lasta ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto kaj ĵus publikigita ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2016/11/amikumu-2/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-11-23T11:31:51Z Novaĵo
UEA ekmalfermas voĉdonilojn http://www.liberafolio.org/2016/uea-ekmalfermas-vocdonilojn La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ. La nun okazanta ĝenerala voĉdono estas la unua post 1979, kiam la statuto de UEA pasintfoje estis ŝanĝita. Unu el la proponataj ŝanĝoj rilatas al la statuso de TEJO, sed temas ankaŭ ekzemple pri la ebligo de reta voĉdonado. Por ke la ŝanĝoj estu aprobitaj, ĉiu unuopa ŝanĝo devas esti aprobita de minimume du trionoj el ĉiuj donitaj voĉoj, kaj krome ricevi minimume duonon de ĉiuj eblaj voĉoj.

La striktaj postuloj siatempe estis starigitaj, por ke ne eblu facilanime kaj rapide ŝanĝi la bazan dokumenton de la asocio. Ĝis nun la Centra Oficejo nenion konkretan raportis pri la progreso de la voĉdonado. La 15-an de novembro, unu monaton antaŭ ĝia fino, prezidanto Mark Fettes en reta mesaĝo sendita al ĉiuj membroj de la asocio ankoraŭfoje admonis ĉiujn voĉdoni por ke la proponitaj ŝanĝoj en la statuto povu esti aprobitaj.

Mirinde, en la freŝa letero Mark Fettes subite asertas, ke la proponataj ŝanĝoj "ne esence tuŝas la rilatojn inter UEA kaj TEJO, nia junulara sekcio". La aserto estas misgvida, ĉar unu el la esencaj celoj de la voĉdonado estas ĝuste ŝanĝi la oficialan rilaton inter UEA kaj TEJO, igante la junularan sekcion jure sendependa de UEA. La demando eĉ staras en la unua loko sur la voĉdonilo, kaj sen la proponata ŝanĝo de la statuto la tiucelaj decidoj de la komitatoj de UEA kaj TEJO ne povas ekvalidi.

Ĝuste tion Mark Fettes mem akcentis en pli frua respondo al demandoj de Libera Folio pri la ĝenerala voĉdonado. Laŭ li unu "signifa evoluo" kiu okazis en UEA de post la aprobo de la nuna statuto en 1979 estis "la plifortiĝo de TEJO", kiu nun devas jure memstariĝi.

Libera Folio: Kio laŭ vi indikas plifortiĝon de TEJO? La evoluo de la membronombro ja ŝajnus indiki la malon.

Mark Fettes: – TEJO havas pli da oficistoj, pli da volontuloj, kaj pli da agadoj ekster Eŭropo ol iam antaŭe. Ĝi ankaŭ ludas vere signifan rolon en internaciaj organizoj por la junularo. Kompreneble ne ĉio iras en la sama direkto, mi konsentas.

Mark Fettes en la komitata kunsido en KopenhagoKiom da membroj havas UEA kaj TEJO en la nuna momento Mark Fettes ne volis rakonti. Male ol en antaŭaj jaroj, ĉi-jare entute aperis neniu informo pri la membronombro de la asocio. Tamen laŭ gazetara komuniko pri la ĝenerala voĉdonado estis dissenditaj "pli ol 4.000 voĉdoniloj". Ĉar pasintjare UEA havis 5.501 individuajn membrojn, tio ŝajnas indiki perdon de pli ol mil membroj ĉi-jare.

Dum la nunaj gvidantoj de TEJO kaj UEA, inkluzive de la nova ĝenerala direktoro, insiste argumentas por la sendependiĝo de TEJO, la eksa ĝenerala direktoro, Osmo Buller, publike argumentis kontraŭ ĝi en Facebook:

– La sperto montras, ke TEJO estas tro fragila organizo por vere ĉiam esti kapabla zorgi pri siaj devoj kiel sendependa organizo, eĉ se en la nuna momento tiel ŝajnus esti. Mi estas konvinkita, ke sendependiĝo estus erara paŝo por TEJO. Estas kurioze, ke ju pli forta TEJO fariĝis en la pasinteco, des pli firme ligita al UEA ĝi volis esti, sed nun, kiam ĝi estas ege pli malforta, ĝiaj gvidantoj volas sendependigi ĝin.

Buller do ŝajnas havi malan opinion ol Mark Fettes ankaŭ pri la asertata "fortiĝo" de TEJO. Li tamen ne pretis respondi al kompletigaj demandoj de Libera Folio pri la temo.

Iom da miro kaŭzis la publika raporto de la TEJO-volontulo Jérémie Bert, laŭ kiu oni en la Centra Oficejo jam en oktobro komencis malfermadi kovertojn kun voĉdoniloj. Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes klarigis, ke temas nur pri kovertoj, sur kiuj ne estas indikite, ke ili enhavas voĉdonilojn.

– Estas tiel, ke en la poŝto al la Oficejo alvenadas kovertoj kun indiko “Ĝenerala Voĉdono”. Tiujn oni ne malfermas, sed simple aldonas al la granda kolekto por malfermo kaj kontrolo post la limdato. Samtempe kompreneble alvenadas multaj aliaj poŝtaĵoj sen tia ekstera indiko, kiuj tamen povas enhavi ankaŭ voĉdonilojn. Tiujn kovertojn oni malfermas triope, por eviti ajnan eblecon de eraroj aŭ netravidebleco. Kiam enestas voĉdoniloj, oni aldonas ilin al la kolekto.

Jérémie Bert aliflanke responde al demando de Libera Folio skribis, ke en lia ĉeesto estis malfermitaj ankaŭ kovertoj sur kiuj ja estis indikite, ke ili enhavas voĉdonilojn. Laŭ Veronika Poór, la nuna ĝenerala direktoro de UEA, tio tamen okazis erare:

– Estas tiel, ke se estas sur la koverto ie legebla "ĝenerala voĉdono", oni principe ne malfermas ĝin, krom kaze de eraroj. Mi ne kalkulis kiom da eraroj ĝis nun estis, sed certe malpli ol deko. Cetere, la malfermitajn kovertojn (kiuj ofte estas nur iom malfermitaj, ĉar jam eta truo estis sufiĉa por kontroli ke temas nur pri la voĉdonilo) oni kolektas aparte, la voĉdonilojn kune kun la kovertoj, do se la kontrolantoj emas, ili povas kontroli, kiom da eraroj entute estis.

Malfermante voĉdonilojn dum la voĉdonado la oficistoj en la Centra Oficejo ŝajnas riski malvalidiĝon de la voĉdonado. Laŭ la statuto de UEA la ĝustecon de la voĉdonado devas kontroli speciala komisiono, kiu ĝis nun eĉ ne estas elektita.

Meze de decembro ĉiuj kovertoj devos esti malfermitaj en la ĉeesto de tiu komisiono el tri individuaj membroj por kalkulo de la voĉoj. La komisionanoj laŭ la statuto de UEA poste devos skribe certigi la korektecon de la tuta procedo.

Sed sendepende de la nuna rezulto ene de du jaroj okazos nova ĝenerala voĉdonado pri aldonaj ŝanĝoj en la statuto de la asocio, rakontis Mark Fettes al Libera Folio:

– Ni lanĉos diskuton pri pliaj ŝanĝoj en la januara numero de la revuo. Mi antaŭvidas ke tiu fazo daŭros ĝis la UK en Lisbono.

Libera Folio: Kial ne ne eblis findiskuti kaj poste aranĝi unu voĉdonadon pri ĉiuj necesaj ŝanĝoj? Ja temas pri granda, laboriga kaj kosta procedo.

– Mi unue imagis povi fari ĉiujn ŝanĝojn en unu bato, sed ili montriĝis simple tro multaj kaj komplikaj. Per ĉi tiu vojo ni povas espereble fintrakti amason da aferoj kiuj vere ne postulas grandan debaton. Alie ni devos atendi verŝajne du pliajn jarojn kaj estus malfacile teni klaran fokuson en la diskutoj. Jes, ĉiu voĉdono kostas iom, sed la posta espereble povos okazi rete, kio ŝparos multe da tempo kaj mono.
]]>
No publisher Redakcio movado 2016-11-16T12:40:00Z Novaĵo
Azia Kongreso de Esperanto http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/azia-kongreso-de-esperanto Preskaŭ 300 esperantistoj el 20 landoj partoprenis la 8-an Azian Kongreson de Esperanto, kiu okazis komence de novembro en la pitoreska ĉina urbo Quanzhou kun la ĉeftemo “Esperanto por la azia kunlaboro en internacia epoko”.
Pli detale pri ĉi tiu kongreso oni povas legi en artikolo de Trezoro Huang Yinbao, aperinta en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/11/azio/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-11-15T19:35:00Z Novaĵo
Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo http://www.liberafolio.org/2016/ponto-el-vortoj-donas-novan-bildon-de-esperantujo Sian libron "A Bridge of Words" Esther Schor origine konceptis kiel biografion de la juda intelektulo Ludoviko Zamenhof, sed post kvinjara laboro la rezulto estis multo plia aldone al tio. Steven Brewer recenzis la libron por Libera Folio. La libron Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language ("Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo pri universala lingvo") fare de Esther Schor, oni priskribas kiel "historion de Esperanto" kaj "biografion de ideo". Sed ĝi estas pli ol tio: ankaŭ vojaĝo de unu certa homo tra aparta aro de la nunaj Esperantaj kulturoj kaj tra okazoj por pritrakti la historion kiu fundamentas la Esperanto-komunumon.

Unuflanke, la libro donas tre konatan senton al mi. La libro ŝajnas al mi nenio alia ol kolekto da hajbunoj. Hajbuno estas japana stilo kiu proponas miksaĵon de prozo kaj poezio. Ofte temas pri poezia vojaĝlibro, kie la aŭtoro uzas la vojaĝon kiel kuntekston por esplori lokon, historion kaj kulturon – kaj ankaŭ por sin reflekti. La plej konata hajbuno estas Oku no Hosomichi, en kiu la titolo estas vortludo legebla kiel aŭ vojaĝo en Japanion aŭ vojaĝo en sin mem. Estas formo de verkaĵo tre kara al mi.

Aliflanke, la libro enkorpigas unu el miaj kernaj kredoj pri Esperanto. Antaŭ kelkaj jaroj, mi verkis la eseon Esperanto Estas por pritrakti la temon ke Esperanto ne estas historia fenomeno el fora pasinteco. Tro ofte, mi kredas, esperantistoj rigardas kaj eĉ vivas nur en la pasinteco. Tro ofte, niaj artikoloj kaj publikaj rilatoj montras Esperanton kiel arkaikaĵon. Ni malofte parolas pri la nuna komunumo kaj la realo de niaj disvolviĝantaj atingoj. Tio estas unu el la eksplicite diritaj celoj de la libro:

Mi verkis ĉi tiun libron ne por elegii pri forpasinta espero, por portreti strangan kulton, aŭ esplori forgesitan vojon de l' moderneco. Mi verkis ĝin por eltrovi kial Esperanto, nekredeble, superis ĉiun hazardon: konkurencon de aliaj lingvo-projektoj, du mondmilitojn, aŭtoritatajn reĝimojn, genocidajn mort-fabrikojn, la nuklean vetarmadon, kaj la aperon de sekta fundamentismo – ne menciante la minacegon de tutmonda anglalingviĝo. La lingva movado de Esperanto ekzistas ĉar ĝi celas aparte modernan problemon: la bezonon peri inter la konkurantaj postuloj de liberaj homoj unuflanke kaj, aliflanke inter komunumoj ligitaj per valoroj kaj tradicioj. Esperantistoj kunigas liberalismon kaj komunumismon per libera elekto de tradicio de idealoj.

En aliaj manieroj, tamen, la libro montras al mi ion tute nekonatan. Estas preskaŭ kiel rigardi la mondon tra cirka spegulo: aferoj estas streĉitaj kaj torditaj. Schor kaj mi ambaŭ estas fakultatanoj, sed ŝi estas profesoro en humanisma kampo dum mi estas docento en scienc-teknika kampo. Ŝi estas ĉe privata dum mi estas ĉe publika universitato. Ŝi estas ina dum mi estas vira. Sed estas du diferencoj kiuj eble plej gravas. Unue, ŝi estas judo kaj vidas la mondon tra juda lenso.

Schor aliras la mondon de juda/juddevena starpunkto. Mi naskiĝis en ne-religia hejmo kaj eĉ ne renkontis judon ĝis mi ekstudis universitate. Ŝi respondas al demandoj kiuj neniam aperus ĉe mi kaj emfazas epizodojn kiuj estis antaŭe tute misteraj al mi, kaj pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Mi do lernas multe.

Mi unue renkontis Esther Schor ĉirkaŭ la tempo kiam ŝi ekverkis la libron kaj mi spektis kelkajn prelegojn kiujn ŝi faris pri sia projekto. Ĝi komenciĝis kiel biografio de Zamenhof kiel judo kaj liaj disvolviĝantaj celoj por Esperanto en la mondo. Mi atendis ŝian libron kun nur fakula intereso, do mi tute surpriziĝis kiam mi eltrovis ke la libro estis tute alia ol mi supozis. La libro fakte estas plenvoĉa laŭdo de Esperanto. Tiel ĝi aliĝas al la lastatempaj libroj de Robert Phillipson kaj Arika Okrent, kiuj alportis surprizajn subtenojn al Esperanto.

En ĉiuj kazoj, la aŭtoroj ŝajne komencis simple per priskribo de Esperanto, kaj nur post kiam ili ekkonis ĝin, malgraŭ ke temis pri nur unu ĉapitro en la kazoj de Phillipson kaj Okrent, ili sentis la bezonon agnoski la unike pozitivajn ecojn kiujn ili eltrovis. Simile oni povus eble diri pri Sam Green, kiu pritraktis Esperanton kiel forpasintaĵo en Utopio en Kvar Movimentoj, sed poste decidis produkti duan filmon por aldoni pluajn nuancojn pri Esperanto.

Ponto el vortoj donas novan bildon de EsperantujoSed por mi la plej stranga afero pri la libro de Schor estas kiel nekonata Esperanto mem aspektas tra ŝia spegulo: ŝi partoprenis Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK) por lerni Esperanton – mi lernis per libro kaj neniam partoprenis NASKon. La spertoj kiujn ŝi priskribas pri Esperanto (precipe en Vjetnamio kaj Turkio) estas preskaŭ tute internaciaj. Mi malofte havis aŭ tempon aŭ monon por partopreni internaciajn okazojn kaj la plejmulto de mia sperto estis ĉe loka, regiona kaj nacia niveloj. Mi tamen renkontis ŝin en Vaŝingtono kaj ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo, sed tiujn spertojn ŝi ne pritraktas en la libro.

Eble la plej grava distingo inter ni estas ke ŝia sperto temas la esploron de la jam ekzistantaj padoj de Esperanto (kiel lingvo kaj popolo) dum mi, multajn jarojn laboris en la Esperanto-movado por konstrui novan padon antaŭen por Esperanto. Ŝi neniam organizis lokan grupon nek instruis en Esperanto-kurso nek partoprenis la estraron de Esperanto-organizaĵo. Ŝi ĉeestis kongresojn, sed neniam provis influi aŭ regi la disvolviĝon de Esperanto mem. Por diri klare, tute ne temas pri kritiko – simple estas agnosko de niaj malsamaj starpunktoj.

Sume, ŝi proponas tri aŭ kvar historiojn tra la libro: sian propran historion kiel lernanto, la historion de Esperanto, la historion de Zamenhof, kaj la historion de la Esperanto-movado. Ĉiuj estas interplektitaj en komplikaj aranĝoj kaj faskoj – kaj foje la historio ŝajne saltas antaŭen aŭ malantaŭen. Tio verŝajne estas neevitebla, ĉar la fadenoj estas tiel forte interligitaj.

La unua parto donas resumon de la juda/kristana kultura fono kaj de la okcidenta pensado pri lingvo-diverseco. Komence per la rakonto de Babelo, Schor sekve resumas filozofan pensadon pri la supozitaj aliroj inter lingvo kaj realeco aŭ lingvo kaj la homa menso.

Poste, ŝi priskribas NASKon dum ĝi ankoraŭ okazadis en San-Diego. Mi neniam partoprenis NASKon, tamen mi estis invitita al kunsido pri la estonteco de NASK tuj poste en San-Diego kaj mi de multaj jaroj konas ĉiujn el la organizantoj. Ial, ŝi decidis uzi pseŭdonimojn en tiu ĉi parto de la libro (kaj eble aliloke). Ŝi uzas verajn nomojn alie en la libro (ŝi mencias min pernome en la indekso kaj ŝi citas min sur p. 277), sed estis tre strange ke ŝi priskribis homojn tuj rekoneble al mi, sed kvazaŭ ili estas konfidencaj informantoj. Kutime aŭtoroj klarigas kiam ili ŝanĝas la nomojn de homoj kaj kial.

Ŝi faris grandegan laboron por kuntiri la grandan historion de la Esperanto-movado. Multe da ĉio ĉi estas konata, sed la plejmulto antaŭe estis havebla nur en Esperanto – aŭ en diversaj disaj fontoj. La Esperanto-movado, precipe en la jaroj post la dua mondmilito – kiam la movado ŝrumpis kaj estis apartigita pro la malvarma milito – allogis malmultan intereson de historiistoj ĝis nun. Grandan parton mi jam sciis, sed multaj detaloj estis novaj eĉ por mi.

Ŝi ankaŭ aldonis dimensiojn al mia kompreno de Zamenhof kaj liaj motivoj. Zamenhof, en siaj plej fruaj jaroj, bazis sian celaron je la juda popolo. Li verkis eble la plej fruan gramatikon de la jida lingvo. Li estis frua cionisto kaj, almenaŭ iam, kredis ke Esperanto povus servi kiel lingvo por nova juda popolo. Tio ne estas parto de la kutima historio de Esperanto kiun la esperantistaro rakontas al si. En posta fazo de sia vivo, Zamenhof konstatis la ĝisfunde dividitan karateron de tio ke unu popolo vidu sin kiel speciale elektitan de Dio. Ekde tiam li rifuzis altigi servon al la juda popolo super servon al la tuta homaro.

La interna ideo de Esperanto ricevas similan esploron en la libro. La originala alvoko de Zamenhof eble estis rebato kontraŭ tiuj, kiuj malpermesis lin legi la Preĝon sub Verda Standardo ĉe la unua kongreso. Poste malsamaj homoj alprenis ĝin kaj ekuzis ĝin por malsamaj aferoj dum la historio de Esperanto: de Lapenna, kiu uzis ĝin kun la signifo de kontraŭfaŝismo, al Corsetti, kiu difinis ĝin kiel egalecon de la popoloj, kaj al Silfer, kiu traktis ĝin kiel propraĵon de la individuo. La interna ideo estas eĉ plia cirka spegulo, kiu reflektas malsaman movadon depende de kiu ĝin enrigardas.

La lasta parto de la libro pritraktas la dumvivan laboron de gesinjoroj Grattapaglia ĉe Bona Espero en Brazilo, sed denove tra la vivokazaĵoj de Schor. En tiu ĉi kazo, tuj antaŭe, ŝi apartiĝis de sia edzo, kaj la okazaĵojn oni denove vidas tra plia cirka spegulo, kiu streĉas kaj distordas ĉion. Ŝia vivo malplektiĝas samtempe kiam ŝi provas malligi la komplikan nodon de Esperanto.

Fine de la libro, ŝi refoje vizitas diversajn mitojn pri Esperanto – kaj tiujn de eksteruloj kaj tiujn de la esperantistaro mem: la mitojn ke Esperanto malsukcesis, ke ĝi subfosas diversecon, ke ĝi ne sukcesos ĝis la fina venko, kaj ke ĝi funde estas politike neŭtrala. Ŝi montras kiel la vivanta Esperanto-komunumo jam kaj daŭre sukcesas kaj donas al la parolantoj la politikajn ilojn, por ne nur preterparoli diferencojn, sed por rekte paroli pri ili. Kaj tio estas eble la plej grava heredaĵo de Esperanto.

Finfine, mi restas kun unu demando. Mi scivolas kiom el ĉio, kio reflektiĝas de Esperanto tra la cirka spegulo de Ponto el Vortoj temas pri Esperanto, pri Esther – aŭ pri mi, kaj mia propra cirka spegulo. Alia libro, kiu rivelus malpli pri la aŭtoro kaj ŝajnigus plian objektivecon, finfine ne estus malpli partia.

Steven D. Brewer
]]>
No publisher Redakcio kulturo 2016-11-14T07:10:00Z Novaĵo
Esperanto en Kaliningrado: ne nur gazeto, libroj kaj novajretejo http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/esperanto-en-kaliningrado-ne-nur-gazeto-libroj-kaj-novajretejo-1 Danke al la agado de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, Kaliningrado estas konata en Esperantujo precipe pro la gazeto “La Ondo de Esperanto”, libroj de la eldonejo “Sezonoj” kaj informado en la novaĵretejo “La Balta Ondo”. Tamen Halina kaj Korĵenkov, kiuj baldaŭ festos la 30-jariĝon de sia geedzeco, okupiĝas ankaŭ pri aliaj Esperanto-agadoj. En la tri plej freŝaj artikoloj, aperintaj ĉi-semajne en la “La Balta Ondo”, oni povas legi pri la ampleksiĝo de la kolekto “Originala beletro” en la biblioteko BibLO (jam 360 beletraj libroj verkitaj en Esperanto), pri ĉi-jara literatura konkurso “Liro-2016”, kaj pri la ĵusa disponebligo de ĉiuj programoj (entute 39) de “Radio Esperanto”.

Legu pli detale en La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-11-12T13:45:00Z Novaĵo
Ministro dankis esperantiston http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/ministro-dankis-esperantiston Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas pro sia esperantista agado ricevis specialan Dankfolion de la ministro pri eksterlandaj aferoj de Litovia Respubliko Linas Linkevičius.

Legu pli en La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/11/litovio-18/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-11-03T17:58:10Z Novaĵo
Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn http://www.liberafolio.org/2016/amikumi-helpos-trovi-proksimajn-esperantistojn Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon. Antonio Codazzi: Saluton, Chuck kaj Richard. Ambaŭ estas tre konataj en Esperantujo, precipe kiel vulkanaj elpensantoj... do, pro tio ke ambaŭ vi estas ĉi tie por la intervjuo, la sekva demando tute nature naskiĝas: ĉu io nova aperos baldaŭ en Esperantujo?

Richard Delamore: – Saluton! Ni ja havas freŝan novaĵon! Antaŭ kvar monatoj, Chuck Smith (la nuna Esperantisto de la jaro) kaj mi komencis entrepreni nian plej ambician projekton ĝis nun. Ni programas telefon-aplikaĵon (apon) por iOS kaj Android, kiu nomiĝas Amikumu. Ĉi tiu aplikaĵo celas helpi trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Esence, la aplikaĵo montras ĉiujn proksimajn esperantistojn ordigitajn laŭ distanco. Do, se vi estus en la superbazaro kaj havus iom da libera tempo, vi povus elpreni vian poŝtelefonon kaj tuj kontroli ĉu estas esperantistoj proksime. Se estas alia esperantisto, tiam vi povas sendi al tiu mesaĝon kaj organizi kunvenon.

Chuck Smith: – Dum IJK ĉi-jare, mi vidis, ke Robin van der Vliet ludas Pokémon GO kaj pensis, ke anstataŭ kapti poŝmonstrojn, oni povas “kapti” esperantistojn! Do, tiel Richard kaj mi vidis la furoraĵon kaj havis la saman ideon samtempe. Post kiam ni havis la saman ideon, estis nur logike, ke ni kunlaboru. Mi simple ne povas atendi ĝis la apo ekfunkcios!

Ambaŭ vi havas malsamajn spertojn, trajtojn kaj esperantan personecon... do kiel vi partoprenas la projekton? Kaj kiel aliaj povas, siavice, helpi?

Richard: Tio estas du apartaj demandoj, do mi dividas ilin. Rilate nian kunlaborecon, Chuck Smith kaj mi havas multajn komunajn spertojn kaj kredojn pri la plej bona vojo antaŭen por Esperantujo. Ni ofte filozofiumas pri manieroj plibonigi nian ujon. Do, ni havas tre similajn pensojn kaj opiniojn kaj baraktas pri malmultaj aferoj.

– Due, mi volas aparte atentigi, ke estas preskaŭ neeble trovi kunfondantojn, kiuj vere pretas tutkore dediĉi sin al komunaj projektoj. Do, liaj diligenteco kaj spertoj en Vikipedio kaj Duolingo estas beno por mi. Mi povas dormi bone sciante, ke ĉion, kion ni povas fari, ni jam faris por sukcesigi la aferon. Tamen, la sukceso de Amikumu dependas ne nur de ni, sed de ĉiuj esperantistoj. Por sukcesigi tiom ampleksan kaj grandskalan projekton, ni devas akiri financan subtenon. Ni decidis starigi monkolekton per la retejo Kickstarter. Ni faris tion pro tri ĉefaj kialoj:

– Unue, se projekto sukcesas en Kickstarter, tio signifas, ke pli ol la kreantoj mem volas realigi ĝin. Do, se vi kredas samkiel ni, ke Esperantujo bezonas poŝtelefonan aplikaĵon por trovi aliajn proksimajn esperantistojn, tiam kompreneble montru vian sintenon per eta donaco ĉe nia Kickstarter-paĝo.

– Due, la uzo de Kickstarter garantias, ke ni plutenas la regon de nia projekto. Mi persone ne havas 8.500 liberajn eŭrojn en mia banka konto, tial ni devas elserĉi kapitalon. Se ni decidus ne uzi monkolekton, tio signifas, ke ni devus konvinki homojn investi kontraŭ iom da posedo. Tio povas riskigi la aferon, precipe se la investantoj ne bone komprenas la internajn celojn de la projekto. Ili povas devojigi nin se ili posedas grandan porcion de la firmao.

– Laste, se nia projekto sukcesegas en Kickstarter, tio signifas, ke aliaj novaĵservoj pli emas atenti nin ĉar ni aspektas pli seriozaj. Kaj tio bonegus por kaj ni kaj Esperantujo. Krome, multaj homoj demandas ĉu ni havos sufiĉe da uzantoj, kaj ĝuste per tia kampanjo ni povos certigi, ke la plejparto de Esperantujo scios pri ni kaj pretos aliĝi. La monkolekto jam malfermiĝis ĉe Kickstarter, do iru tien kaj subtenu nin!

Chuck: – Fakte en antaŭaj projektoj mi rimarkis, ke mi ne havas sufiĉe da komerca sperto por endanĝerigi min, do mi ĝojegas, ke Richard plenigas tiun truon. Mi plej spertas pri teknikaĵoj kaj krome multe esploris pri la industrio de “socia malkovrado”. Tial mi ĉiam miras kiam esperantistoj proponas apojn alternativajn al Amikumu, ĉar ili neniam eĉ parte plenumas miajn postulojn. Do, mi ĝojas, ke kun Richard mi povas pli koncentriĝi pri la teknikaj flankoj de la projekto dum li okupiĝas pri la komercaj.

Jes, la retejo. Mi rimarkis, tamen, ke ĝi estas preskaŭ tute en la angla, kvankam mi rimarkas sciigon en Esperanto por mondoni. Ĉu tio ne ŝajnas iomete kontraŭefika en nia medio? Ĉu vi kalkulas ankaŭ kun mon-helpo kiu povus veni el ekster Esperantujo?

Chuck: – Fakte, ni kredas, ke nia apo estas plej interesa por tri celgrupoj: esperantistoj, poliglotoj kaj surduloj. Vi jam bone scias pri esperantistoj, do mi klarigu la aliajn. Poliglotoj: estas reta komunumo de poliglotoj, kaj ili ofte lernas lingvojn simple ĉar tio estas amuza hobio kaj ne ĉefe por praktika uzo. En nia Polyglot Gathering, kiun ni okazigas ĉiujare en Berlino, niaj partoprenantoj parolas averaĝe 6 lingvojn. Tio havas kroman efikon, ke kiam poliglotoj aliĝos al la servo, ili interesiĝos pri pluraj lingvoj, kaj tio pli rapide pliutiligos nian reton. Surduloj: same kiel esperantistoj, surduloj loĝas dise tra la mondo. Povas esti alia surdulo en via strato, sed vi simple ne konas tiun. Se ili indikas, ke ili parolas la lokan signolingvon, ekzemple la usonan signolingvon en Usono, ili povas trovi aliajn surdulojn, kiuj parolas la saman signolingvon kaj poste povas renkontiĝi. Ambaŭ tiuj grupoj kutimas vidi informojn ĉefe en la angla. Esperantistoj pretas premi por trovi la esperantan tekston kaj tial la informoj devas bedaŭrinde tiel esti organizitaj.

Richard: – La retejo, fakte, nun jam estas dulingva, kvankam unue aperis la anglalingva versio. La Esperanta versio troviĝas ĉe amikumu.com/eo/ kaj la angla versio ĉe amikumu.com/en/.

Kion pri bezonata tempo kaj tempolimoj?

Chuck: – Ni ekhavis la ideon meze de julio kaj preparis la monkolektan kampanjon ekde tiam. Ni kolektos monon ĝis la 16-a de novembro. Mi vere esperas, ke poste ni havos plej komencan version jam preta por JES, sed oni neniam scias kiom da teknikaj malfacilaĵoj aŭ problemoj oni povas trovi. Ni kredas, ke ni havos version por la Kickstarter-subtenantoj ekde februaro kaj poste por la ĝenerala esperantista publiko en marto. Poste ni volos certigi, ke ĉio funkcias antaŭ ol aldoni novajn lingvojn al la sistemo. Vi povas vidi nian planon pli grafike en la apuda bildo.

Esperanto forte reviglas danke al Interreto kaj danke al elpensuloj kiel vi... tamen ĉu tiu "informadika" maniero ne estas tro "likva" (malsolida) laŭ la difino de Zygmunt Bauman? Ĉu eble Esperanto riskas iĝi ludo anstataŭ persona engaĝo?

Richard: Mi kredas, ke la malo okazos se ni ne pretas teknologie evoluigi. Kvankam nia kara lingvo estas malnova, la interna ideo ankoraŭ estas tre progresema. Do, se ni volas, ke la cetero de la mondo traktu Esperanton pli serioze ol ian ŝatokupon por frenezuloj, ni devas ĉiam adopti kaj utiligi la plej novajn teknologiojn kaj pli rapide ol la ĝenerala publiko. Amikumu celas esti pli ol aplikaĵo por trovi Esperantistojn. Ni volas krei la unuan veran firmaon en Esperanto. Tamen, ni ne estas revemuloj, ni scias, ke Esperantujo ne sufiĉe grandas por memstare subteni firmaon. Jen kial ni celas aliajn lingvajn komunumojn, ni volas uzi la grandan uzantaron de ne-Esperantujo por finance subteni nian firmaon kaj reciproke Esperantujon.

Intervjuis Antonio Codazzi
]]>
No publisher Redakcio interreto 2016-10-18T07:50:00Z Novaĵo
Nova programo de Radio Esperanto http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/nova-programo-de-radio-esperanto-4 La 9-an de oktobro 2016 estis registrita la 39-a podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduke
  2. Nova guberniestro: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2016, №10
  5. Versenigmo
  6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: «Neĝo falis»


La programo daŭras 20 minutojn.

La 39-a sonprogramo de “Radio Esperanto” estas aŭskultebla kaj elŝutebla ĉe:
http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/39/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-10-09T16:50:00Z Novaĵo
Intervjuo kun Mark Fettes http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/intervjuo-kun-mark-fettes Sub la titolo “Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion” en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto aperis ampleksa intervjuo kun profesoro Mark Fettes, ĉi-somere elektita por la dua trijara prezidenta mandato en UEA. Li respondas al demandoj de Aleksander Korĵenkov pri senalternativaj elektoj en UEA, pri plenumitaj kaj neplenumitaj celoj kaj projektoj dum la antaŭa prezidanteco, pri la “Strategia plano” kaj “Daŭripova evoluo” (du aferoj, pri kiuj multaj el niaj aktivuloj apenaŭ interesiĝas), pri la novaj direktoro kaj redaktoro, pri la modifo de la Statuto de UEA kaj restrukturigo de la rilatoj kun TEJO kaj pri aliaj gravaj temoj.

La teksto de la intervjuo hodiaŭ aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie estas bonvenaj komentoj:
http://sezonoj.ru/2016/10/fettes-7/

]]>
No publisher Aleksander Korĵenkov 2016-10-03T21:06:40Z Novaĵo
Esperanto ekvideblas en granda usona retejo http://www.liberafolio.org/2016/esperanto-ekvideblas-en-granda-usona-retejo La populara retejo Stack Exchange, kie eblas starigi demandojn pri plej diversaj temoj kaj ricevi respondojn de spertuloj, nun ekhavis sekcion pri Esperanto. Lernantoj volas ricevi informojn interalie pri la diferenco inter la vortoj "per", "por", "pri" kaj "pro", sed ankaŭ pri pli fiodoraj temoj. Se oni estas scivolema pri io, serĉi en la reto ĉiam estas solvo. Sed oni ne ĉiam facile trovas la plej ĝustan respondon. Ĉiu povas skribi ion ajn kaj oni ne scias ĉu fakte estas spertulo aŭ novulo kiu respondas.

Por solvi tiujn problemojn, Stack Exchange estis kreita. Ĝi estas tre populara retejo por fari demandojn kaj ricevi respondojn de la komunumo, kiu per voĉdono montras kiuj respondoj estas la plej taŭgaj. Ĝi komenciĝis por programistoj sub la nomo Stack Overflow sed ĝi kreskis por inkluzivi aliajn komunumojn. Nun finfine ankaŭ Esperanton.

Ne temas pri simpla klako de butono por malfermi paĝon ĉe la retejo. Stack Exchange havas longan procedon por akcepti novajn komunumojn. Unue oni devas proponi la grupon, kaj poste oni devas kolekti almenaŭ 200 homojn kiuj promesas uzi la retejon, kaj 100 el ili devas jam havi sufiĉe bonan reputacion en alia komunumo de Stack Exchange

La originala propono por Esperanto komenciĝis antaŭ 7 monatoj, kaj lastatempe estis multe da laboro kunordigita ĉe Telegram por trovi la bezonatajn homojn. Oni sukcese atingis tion kaj poste estis 20 tagoj da privata beta-versio en kiu nur la promesintaj homoj povis partopreni por kolekti bazon demandaron.

Finfine antaŭ du semajnoj la publika beta-versio komenciĝis kaj nun ĉiu ajn povas legi la demandojn kaj respondojn sen registriĝo.

Kompreneble jam estas pluraj aliaj retejoj kie oni povas starigi demandojn pri Esperanto; ekzemple la Lingva Konsultejo de Facebook aŭ la forumoj de Lernu kaj Duolingo. Tamen la demandoj tie ofte devojiĝas en diskuto kaj la utila informo de la konkludo estas perdita en la profundo.

Kun Stack Exchange la diskuto kaj la rezulto estas apartigitaj kaj la plej utila informo estas ĉiam ĉe la supro en publika paĝo kiu estas facile trovebla por la serĉantaj robotoj de Google.

Ĝis nun estas jam 301 demandoj ĉe la beta-versio pri ĉia ajn temo, de demando pri la origino de la Bambo ĝis duboj pri la plej detalaj punktoj de la gramatiko. La nivelo estas larĝa - komencantoj povas demandi en la angla kion signifas la n-finaĵo aŭ spertuloj konkuras pri la plej ĝusta traduko de “sunburn”.

Ankaŭ demandoj pri teknikaj aferoj, ekzemple kiu klavaro estas la plej taŭga por skribi la ĉapelajn literojn, estas bonvenaj. La nivelo de la respondoj ĝis nun estas tre kontentiga kaj eĉ estas kelkaj akademianoj kiuj donas informplenajn respondojn al lingvaj demandoj.

Stack Exchange estas kreita de usona entrepreno kaj tial la ĉefa lingvo de la retejo estas la angla. Tamen en la esperanta komunumo oni ankaŭ bonvenigas demandojn kaj respondojn en Esperanto. Tiel la retejo estas utila kaj por anglalingvaj komencantaj kaj por progresintoj kiuj sentas sin pli komfortaj demandante en Esperanto mem.

La retejo ankoraŭ estas en sia infana fazo kaj ĝia estonta direkto estos gvidata de la uzantoj mem. Se vi volas esti parto de ĉi tiu nova kreskanta esperantaĵo la retejo troviĝas ĉi tie.

Charlotte Scherping, Neil Roberts

]]>
No publisher Redakcio interreto 2016-10-03T19:25:00Z Novaĵo