Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Komitatanoj serĉas alternativon al Corsetti

Komitatanoj serĉas alternativon al Corsetti

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-20 13:36
Post kelkaj tagoj en Pekino estos elektita la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis la elekto de la B-komitatanoj ŝajnis, ke por la gvidaj postenoj ne estos alternativaj kandidatoj. Tamen Ivo Osibov post malsukceso en tiu balotado ne plu kandidatas por la vicprezidanta posteno, kaj novaj komitatanoj aktive serĉas alternativajn kandidatojn ankaŭ por la prezidanteco. Amri Wandel ĝis nun ne decidis, ĉu kandidati.
Post sia elektiĝo, du novaj B-komitatanoj de UEA, Jukka Pietiläinen kaj István Ertl, aktive engaĝiĝis por ebligi alternativon en la elekto de nova estraro de UEA, kiu okazos post kelkaj tagoj en la Universala Kongreso en Pekino. Ambaŭ publike deklaris sian pretecon mem eniri novan estraron, István Ertl tamen nur, se la nuna prezidanto Renato Corsetti ne membros en la nova estraro.

- Komitatano rekte elektita havas la maloftan privilegion esti certa pri la subteno de tiuj centoj da esperantistoj kiuj voĉdonis por li, komentas István Ertl, kiu ricevis la plej multajn voĉojn en la ĵusaj elektoj de B-komitatanoj.

- Tia subteno estas ne nur kortuŝa, sed ankaŭ donas senton de respondeco. Konscia pri tiu subteno, mi decidis ke, se estas bezono, mi ankaŭ povas kandidatiĝi kiel estrarano. Tamen, se mi de tri jaroj daŭre diras en diversaj forumoj ke mi ne opinias Renato-n Corsetti taŭga por gvidi nian asocion, tiam estus nekonsekvence se mi subite akceptus esti en estraro kun lia ĉefeco.

István Ertl kaj Jukka Pietiläinen
kontaktis kun pluraj eblaj estraraj kandidatoj, sed ili ne volas malkaŝi la nomojn, krom tiu de Yves Bellefeuille, kiu ja jam pli frue publike anoncis sian pretecon kandidati, prefere por la posteno de ĝenerala sekretario.

Pro missendo de privata mesaĝo al retlisto tamen iĝis konate, ke B-komitatano Amri Wandel estis kontaktita, kaj serioze konsideras, ĉu kandidati por la posteno de prezidanto, kiel alternativo al la sola ĝisnuna kandidato, Renato Corsetti.

En reta diskutejo de la membroj de UEA tuj poste aperis reta enketo pri tio, ĉu Amri Wandel kandidatu por la posteno de prezidanto. El la 235 anoj de la retpoŝta listo voĉdonis entute 24. El la voĉdonintoj 13 opiniis, ke Wandel jes kandidatu, 4 opiniis, ke li eble kandidatu, kaj 7 opiniis ke li prefere ne kandidatu. Wandel mem tamen ankoraŭ ne faris finan decidon pri tio, ĉu kandidati aŭ ne. La finan decidon li ŝajne faros nur en Pekino.

- Mi volas fari tion, kio plej utilos al UEA, kaj pro la diversaj voĉoj, multaj poraj sed foje kontraŭaj, tio ankorau ne estas tute klara, kaj tial malfacilas decidi, diras Amri Wandel al Libera Folio.

En la diskutejo de la komitato Amri Wandel anoncis, ke li pretas kandidati por prezidanta posteno, sed post kelkaj horoj li precizigis, ke li celis la vic-prezidantan postenon. Laŭ la propono de la elekto-komisiono, la kandidato por la posteno de vic-prezidanto devis esti la nuna ĝenerala sekretario de UEA, Ivo Osibov. Tamen Osibov malsukcesis en la elekto de B-komitatanoj, kaj post tio li konfirmis, ke li ne plu kandidatas por la estraro.

- Mi estas kandidato nek por prezidanteco
nek por estraraneco. Tial la Elekta Komisiono devas modifi sian elektan proponon por la Estraro koncerne vicprezidanton, skribis Ivo Osibov en la komitata diskutejo.

Precipe Edvige Tantin-Ackermann, la ĉefa aktivulo de la elekta komisiono, tre malfavore sintenis al la informo, ke okazas diskutoj pri alternativa kandidato por la posteno de prezidanto.

- Tiu mesaĝo suspektigas strangajn manovrojn malantaŭ la kurtenoj kaj ŝultroj de la Komitato mem, de la individuaj membroj, de la Landaj Asocioj, ŝi komentis.

Tamen Jukka Pietiläinen opinias, ke estas tute nature serĉi alternativojn en la grava elekto de nova estraro por la asocio, precipe ĉar la elekta komisiono en sia propono mem ne sukcesis trovi tiajn.

- Ni funkciis laŭ la paragrafo 7.4. de la elekta regularo: "ĉiu voĉdonrajta komitatano rajtas prezenti elektan proponon al la Komitato" kaj la propono validas "se minimume unu vochdonrajta komitatano krom la proponanto deklaras por ĝi subtenon". Estas nenio stranga en tio ke komitatanoj private diskutas inter si pri la elektoj. Ĉar subteno de alia komitatano estas bezonata, la diskutado estas eĉ bonvena kaj necesa.

La nova komitato de UEA,
kie membros interalie ankaŭ la ĵus elektitaj ses B-komitatanoj, ekoficos en sia unua kunsido en la Universala Kongreso en Pekino. La elekto de nova estraro por la asocio estos inter la unuaj taskoj de la nova komitato.
arkivita en: