Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Ĉina televido amplekse raportis pri la UK

Ĉina televido amplekse raportis pri la UK

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-03-05 18:37
Kontribuintoj: Yves Bellefeuille, Kalle Kniivilä
Ĉinaj amaskomunikiloj bone atentis la solenan inaŭguron de la Pekina universala kongreso, kiu okazis dimaĉe matene. Amplekse raportis interalie Ĉina Centra Televido ankaŭ en sia tutmonde spektebla anglalingva elsendo. "Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon", diris reprezentanto de la ĉina parlamento en la solena inaŭguro.
La plej amuza momento de la solena inaŭguro verŝajne okazis, kiam la reelektita prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ŝerce aludis pri preskaŭ okazinta diplomatia konflikto inter UEA kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO. Laŭ Corsetti, la rilatoj inter UEA kaj TEJO tre streĉiĝis, ĉar UEA insistis ke la prezidanto de, Bertrand Hugon, havu kravaton dum li sidis sur la podio dum la inaŭguro.

Cetere la ĉi-jara inaŭguro estis almenaŭ same solena kaj longa kiel kutime, sed ĝi ja sukcesis altiri la atenton de la amaskomunikiloj. La parolado de Renato Corsetti estis filmita el diversaj anguloj, kaj jam dimanĉe matene aperis ampleksaj raportoj pri la inaŭguro en Ĉina Interreta Informa Centro, kiu estas la ĉefa plurlingva informa retejo de la ĉina registaro. Tiu retejo havas ankaŭ esperantlingvan version, kun la nomo El Popola Ĉinio.

Ankaŭ Ĉina Centra Televido raportis pri la inaŭguro de la Universala Kongreso en siaj novaĵelsendoj. En tutmonde spektebla anglalingva kanalo de la ĉina televido CCTV9 la novaĵlegisto salutis la spektantojn dirante "Bonan tagon".  Krom kelkaj bildoj el la inaŭguro, la kanalo elsendis ankaŭ plurminutan intervjuon kun la antaŭa vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin. CCTV9 estas dissendata per ses satelitoj kaj ĝiaj programoj estas spekteblaj sur 98% el la monda surfaco.

En la anglalingva intervjuo al CCTV9 Tonkin konsentis, ke Ĉinio en la nuna mondo ja bezonas la anglan lingvon por siaj internaciaj rilatoj, sed li opiniis, ke en la ĉinaj lernejoj oni povus krom la angla instrui ankaŭ Esperanton. Kiam la intervjuanto miris, ke oni ĉiujare aranĝas kongreson de esperantistoj, kvankam malmultaj homoj parolas la lingvon, Tonkin respondis, ke la esperantistoj ja ne estas tiom malmultaj, kaj ke ĉiun tagon ie en la mondo okazas ia esperantista renkontiĝo.

La malfermo de la Universala Kongreso jam dimanĉe matene estis la ĉefa novaĵo en la ĉina, angla, araba, franca, germana, hispana, japana kaj rusa versioj de Ĉina Interreta Informa Centro, sed ne en la esperantlingva versio. Supozeble la plej multaj pekinaj profesiaj esperantistoj havas taskojn en la organizado de la kongreso, kaj ne havas tempon tuj ĝisdatigi la retejon.

Aparte grandan atenton en la ĉina registara retejo ricevis la salutaj vortoj de Wu Bangguo, la prezidanto de la ĉina popola kongreso (parlamento) kaj la alta protektanto de la Universala Kongreso. Wu Bangguo mem ne ĉeestis la inaŭguron, sed en sia saluta mesaĝo li akcentis, ke speciale dum la lastaj 20 jaroj la Esperanto-movado en Ĉinio prosperas pro la politikaj reformoj en la lando kaj la malfermiĝo de Ĉinio al la ekstera mondo. Li esperis, ke la nuna kongreso fortigos la amikecon inter popoloj.

Kiel reprezentanto de la ĉinaj aŭtoritatoj
ĉeestis la inaŭguron Xu Jialu, vicprezidanto de la ĉina popola kongreso kaj konata lingvisto. En sia ĉinlingva parolado, kiu estis sinsekve interpretata, Xu Jialu tuŝis la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. Laŭ li la temo estas grava, kaj la kontribuo de la Esperanto-movado por paco kaj lingva egaleco aparte laŭdinda.

- Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon en la nova jarcento, diris Xu Jialu, kaj aldonis, ke la ĉina registaro ĉiam subtenas la Esperanto-movadon.

Xu Jialu ankaŭ memorigis pri la Pekina Universala Kongreso en 1986.

- En la pasintaj 18 jaroj la ĉina socio, ekonomio kaj kulturo rapide evoluis. Ankaŭ la ĉina Esperanto-movado senĉese progresis. Ĉion ĉi vi povas sperti dum la kongresaj tagoj.  Nun estas plej varme en Pekino, vi certe spertis tion. Konsideru tion kiel la varmecon de la ĉina popolo al la eksterlandaj gastoj, diris Xu Jialu.

Laŭ ĉina partoprenanto, la parolado de Xu Jialu kelkloke estis tiom emociiga ke iuj ĉeestantoj ekploris. Ankaŭ parolado de Zhang Qicheng, 91-jara ĉina esperantisto, ricevis longan aplaŭdon.  Parolis ankaŭ Humprhrey Tonkin, laŭ kiu la denaskaj angleparolantoj kaj anglalingvaj landoj diris ricevos des pli grandajn avantaĝojn, ju pli da ĉinaj infanoj lernos la anglan lingvon.

Humphrey Tonkin sidis sur la podio, ankoraŭ en la rolo de vic-prezidanto. Sur la podio krom la ĉinaj honoraj gastoj sidis ankaŭ Michela Lipari, Ivo Osibov kaj Osmo Buller, sed ne la nov-elektitaj estraranoj.

Ĉi-jare ĉeestas kongresanoj el 51 landoj, kaj kiel kutime, reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj salutis la kongreson kelkvorte. Malofta gasto estis la kongresanino el Afganio, kiu same salutis la kongreson nome de la afganiaj esperantistoj.

La inaŭguron ĉeestis ankaŭ diplomatiaj reprezentantoj el dek landoj, inter tiuj tri reprezentantoj de Irano. Siajn ambasadorojn sendis al la inaŭguro Irano, Kroatio, Nepalo kaj Pollando, aliaj landoj estis reprezentitaj sur malpli alta nivelo.

La tutan inaŭguron eblas aŭskulti rete tra la retejo Tefloro.
arkivita en: ,