Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Granda registara atento al la kongreso

Granda registara atento al la kongreso

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-30 13:07
Corsetti kontentas pri la subteno de la ĉina registaro al Esperanto kaj al la UK. La subkomitato pri informado proponos, ke Universalaj Kongresoj ĉiam turnu sin al la registaro de la kongreslando, kaj petu subtenon al Esperanto.
La universala kongreso en Pekino daŭre ricevas grandan atenton de la oficialaj instancoj en Ĉinio. Dimanĉe okazis solena akcepto ĉe la registaro de Pekino. Dum tiu akcepto Renato Corsetti laŭ la oficialaj raportoj laŭdis la ĉarmon de la ĉina ĉefurbo.

En mardo Renato Corsetti
kaj la sekretario de la Loka Kongresa Komitato, Guo Xiaoyong, partoprenis unuhoran retan babiladon, dum kiu ili respondis al multaj demandoj pri la kongreso kaj pri Esperanto.

Renato Corsetti konstatis, ke kelkaj registaroj subtenas Esperanton. Aparte li menciis la ĉinan registaran ret-informejon, kiu aperas ankaŭ en Esperanto, kaj la elsendojn de Ĉina Radio Internacia. Li ankaŭ esprimis kontenton pro la forta subteno, kiun la ĉina registaro donis al la ĉi-jara kongreso. Laŭ li tio aparte videblis en la kvanto de kongresaj helpantoj.

La reta babilado okazis en la ĉina kaj en Esperanto, kaj ĝi estas daŭre spektebla en la retejo vipchat.china.com.cn. La teksto de la babilado tamen aperas nur en la ĉina.

La subkomitato pri informado, kiu kunsidis dum la semajno, proponos al la komitato, ke UEA dum kongresoj faru en la nomo de la kongresanoj proponon al la loka registaro pri subteno al Esperanto. La proponantoj atentigis ke la registaroj en pluraj landoj konsideras la internacian opinion pli ol la proprajn civitanojn.


arkivita en: