Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Lernejo en Afriko instruos Esperanton

Lernejo en Afriko instruos Esperanton

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-10-08 19:43
Kontribuintoj: GBEGLO Koffi
Post plurjara laboro nun realiĝas la revo de Gbeglo Koffi: en septembro malfermos siajn pordojn nova lernejo en Togolando, kie la infanoj lernos ankaŭ Esperanton, kaj ĉiuj instruistoj estos esperantistoj. La unuaj donacintoj al la projekto estis esperantistoj. Gbeglo Koffi, kiu estas estrarano de UEA, rakontas pri la evoluo de la projekto en ampleksa artikolo.

Mi estas instruisto pri matematiko en mezgrada lernejo jam pli ol dudek jarojn. En 1997 mi ekdeĵoris en nove kreita lernejo kun la nomo CEG Anfame (CEG estas kolegio de ĝenerala instruado kaj Anfame, nomo de kvartalo de la urbo Lome). Finlerninte dum ses jaroj en elementa lernejo, geknaboj kun aĝoj inter 9 kaj 16 jaroj lernas dum kvar jaroj en CEG antaŭ ol iri al liceo, kie ili pasigos tri jarojn por atingi altlernejon aŭ universitaton).En septembro 2007 la ŝtato Togolanda decidis la starigon de la lernejo. Direktoro estis nomumita, kaj ankaŭ la kvartalo de la lernejo elektita. La sola nekonata afero tiam estis la loko, kie estu la lernejo. Al la direktoro oni diris : "Iru kaj serĉu mem la lokon". La direktoro trovis la kvartalon, sed neniu scias pri la loko, ĉar tute ne ekzistis la lernejo, eĉ ne tereno, kie ĝi estu. Ĉar gelernantoj jam estis de la inspektoro enskribitaj sur la listo de la lernejo, oni devis ekinstrui ilin. Kiel tio eblis ? Io tamen komenciĝis.

La kompatinda direktoro travagis la kvartalon, sed trovis nenion. Finfine lernejo en apuda kvartalo ofertis unu klasĉambron, kaj la kurso devis okazi en la posttagmezo. Estis tiam nur tri horoj da kurso ĉiutage kontraŭ almenaŭ 5 laŭ la instruprogramoj. Kio pli ĝenadis tiam, tio estas, ke en la tagoj de ekzamenoj aŭ taskoj de la gastiganta lernejo, la sola klaso ofertita al CEG Anfame estas retirita. Jen pliaj kurshoroj devis fali. Tio daŭris dum la tuta lerneja jaro 1987-1998. Ĉiuj esperis ke la nova lerneja jaro alportos pli bonan situacion.

En septembro 1998 plu ne estis trovebla la loko de la nova lernejo, kvankam ĝi jam havis pli ol 200 gelernantojn. Ĝuste tiam la direktoro aŭdis pri konstruo de novaj klasĉambroj en elementa lernejo de apuda kvartalo. La direktorino de tiu ĉi lernejo estis malkonstruonta la pajlan kaj hurdan konstruaĵon, kiun anstataŭis la nova. La direktoro de la kolegio tuj kuris al ŝi, ke la hurdaĵojn uzu la gelernantoj de la senloka CEG Anfame. Tiel la nove kreita kolegio povis havi siajn unuajn klasĉambrojn kaj funkcii plentempe. Estis tiam tri klasĉambroj, kaj en ĉiu estis pli ol 80 gelernantoj.

La naturo estas kompatema, kio ebligis al la gelernantoj kaj geinstruistoj ne sufokiĝi pro la varmego, kiun generas la tegmento ferlada preskaŭ tuŝanta iliajn kapojn. Kiam pluvis, la klasĉambroj fariĝis rezervujo da akvo. La gelernantoj tute ne malprave skribis sur tabulo "nia klasĉambro transformiĝis en riveron, la benkoj en pirogojn, la geinstruistoj en remistojn, kaj la gelernantoj en fiŝojn". Ĉu lernado en tia situacio povas esti efika ?

Mi multe pensadis:
"Ĉu la infanoj elektis mem veni en la mondon ? Kial ili havu tiun ĉi sorton ? Necesas helpi ilin". Tiuj pensoj kirliĝis en mia kapo, sed mi tute ne povis ion fari, ĉar mia salajro, jam liliputa kaj ege nesufiĉa por prizorgi mian familion, tute ne povis ebligi al mi ion fari por la kompatindaj infanoj. Mi staris senforta antaŭ la situacio, kiu fariĝis pli grava por multaj gelernantoj, kiuj, krome, tute ne trovas ion por manĝi en la lernejo, ĉar la gepatroj ne havas monon. Plie, ili devas ankaŭ pagi lernokotizon ĉiujaran, 3 000 F por la knabinoj kaj 4 000 F por la knaboj (ĉirkaŭ 6 eŭroj), kiun multaj gepatroj tute ne povas doni. Ĉu tamen ne paginte, la gelernantoj vizitis la lernejon ?

La direktoro estas ege kompatema kaj eĉ ne devigis la gelernantojn pagi. Sed kiam li estis anstataŭita de direktorino, tiu ĉi ne estis pardonema. Kiu lernanto ne pagis, al tiu la direktorino malpermesas la eniron en la klasĉambron por sekvi kurson aŭ ekzameniĝi. Pli kortuŝe estas, ke la kotizojn, kiujn ŝi kolektis, ŝi pli uzis por propraj aferoj lasante preskaŭ neniom por la lernejo. Multaj gelernantoj ne povis daŭrigi la lernadon en la kolegio, kvankam ili ja havas la emon. Vere necesas ion fari por la kompatinduloj. Mi devis plupensi : "Ĉu Esperanto ne povos ion fari por ili ? "

Mia infanaĝo okazis en vilaĝo, kie mi vizitis katolikan lernejon. Tiaj lernejoj abundas tra la lando. Ekzistas aliaj lernejoj, kiujn starigis la religiuloj por helpi al la infanoj instruiĝi, kaj samtempe doni vivtenon al la homoj tie laborantaj. Plia afero en tio estas, ke la gelernantoj kaj instruistoj estas devigataj praktiki la religion. Mi tiel fariĝis katoliko, kaj nun mi povas nenion bedaŭri pri tio. Mi multe lernis de la katolikoj tiamaj, kaj tiuj lecionoj poste igis min esplori pri pliaj religioj, kaj ankaŭ Esperanto donis pliajn lecionojn al mi. Alia grava afero, kiun mi memoru estas la analfabeteco de la vilaĝanoj kaj de la plejparto de Togolandanoj. Tiaj tute ne komprenas la utilecon de lernejoj. Jen do iuj rifuzas, ke iliaj gefiloj iru al lernejoj, dum aliaj, kiuj tion permesis, senkonscie malhelpas al siaj gefiloj progresi.

Kiam venas la pluvsezono
aŭ periodo de abundo de fiŝoj en la lago, la gepatroj devigis la gelernantojn forlasi la lernejon por labori sur kampo aŭ lago dum pluraj monatoj. Nur post tio ili revenas al la lernejo. Tiam multaj lecionoj estis faritaj kaj jen ili povis nenion kompreni. Mi mem spertis tiajn aferojn. Mi devis lerni malsata dum longaj jaroj, ĉar mi elektis iri al lernejo, anstataŭ forlasi ĝin profite al kampo aŭ lago. Mi nun vidas samgeneracianojn, kiuj ne povis spiti tiam la gepatrojn. Multaj estas analfabetoj kaj vivas en nescio pri multaj aferoj.

Tiu ĉi eta instruiteco, kiun mi posedas ebligis al mi ankaŭ malkovri Esperanton, kaj mi nun spertas la utilon de la internacia lingvo. La personeco de Zamenhof ĉiam mirigas min. Mi estas Esperantisto kaj trovas, ke Esperantisteco gravas por ĉiuj. Ĉar religioj transformas homojn, ankaŭ Esperanto tion faru kaj faras. Esperanton ja uzas afrikanoj, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj Esperantistoj havas malfacilan aliron al vivteno kaj tio tute malhelpas la glatan disvastigon de la lingvo sur la kontinento. Sonis en mi io : "Se Esperantistoj imitus la religiulojn, ĉu la infanoj ne facile instruiĝus, junuloj ne trovus vivtenon, kaj aliajn homojn atingus Esperanto, ktp ?".

Mi decidis paroli pri tio al Hans Bakker, la tiama komisiito de UEA pri la afrika agado. Hans estas vere tre bonkora kaj sentema. Li trovis la ideon bona kaj tuj reagis, ke ni iam revenu al ĝi: "Ni havu lernejon por la infanoj. La lernejo uzu la oficialajn instruprogramojn Togolandajn, kaj krome ankaŭ Esperanto estu instruata kiel lingvo kaj vivokoncepto laŭ la ideoj de Zamenhof. En la lernejo instruu nur Esperantistoj, kiuj tiel havante vivtenon, povos dediĉi sin al Esperanto". Tiel komenciĝis la tuta projekto "Esperanto-lernejo".

Kun la paso de la tempo la afero maturiĝis. Krom Hans, ankaŭ aliaj homoj enplektiĝis en la aferon. Hans organizis monkolektan kampanjon, kaj la unuaj donacintoj estis Esperantistoj. En 2001 ni aĉetis grundon. Hans plulaboris, ankaŭ aliaj. Ne mankis helpo de Renato Corsetti kaj Nelly Holevitch. Tiu ĉi lasta havas apartan mencion en la afero, ĉar ŝiaj multflankaj kuraĝigoj, konsiloj, proponoj, klopodoj, ktp. ege efikis.

Hans ne estis sola, sed kun la edzino Ans, kiu suferis la ĉiaman okupatecon de la edzo, kaj kiu ofte laboras kun la edzo por la projekto. Fondaĵo estas starigita en Nederlando. Prezidate de Hans, la fondaĵo Een school in Togo turniĝis al bonvolemaj homoj kaj asocioj. La situacio de la infanoj tiom vekis simpation en multaj homoj, ke tiuj ĉi montris sian malavarecon: mono estas kolektita. Rezultas io konkreta el tiuj klopodoj: la lernejo estas preskaŭ konstruita, kaj en septembro 2004 ĝi malfermos siajn pordojn al la Togolandaj infanoj. Ĉu estos fino de la sufero de la infanoj ?

Nun bela konstruaĵo estas disponigata
al kompatindaj infanoj, sed ĉu tio sufiĉas ? Certe trovado de benkoj kaj ankaŭ libroj ne estus granda problemo ĉar temas pri unufoja investo. Aliflanke, la funkciado de la lernejo estas tre grava. Necesas do konstantaj rimedoj. La lernejo ne estas ŝtata, do la ŝtato ne povas ĝin subvenicii. Nun eĉ la ŝtataj preskaŭ ne plu ricevas subvenciojn de la ŝtato kaj tial lernejestroj komplice/kunlabore kun gepatroj de la gelernantoj starigas plian kotizon por subteni lernejojn.

La aldona kotizo varias inter 5 000 kaj 12 000 F. Normale tio devus solvi multajn problemojn, sed ne okazas tiel, ĉar tiuj kotizoj estas malbone uzataj de la lernejestroj aŭ/kaj gvidantoj de la komitato de la gepatroj de la gelernantoj. Tial la ĉiama problemo de la gelernantoj kaj lernejoj restas: manko de taŭgaj ejoj/iloj kaj ankaŭ de instruistoj. Unuopuloj aŭ asocioj nun klopodas solvi la problemon starigante privatajn lernejojn. Multaj gepatroj, kvankam malriĉaj, preferas meti siajn infanojn en privatajn lernejojn ol en ŝtatajn, kiuj fariĝas propraĵo de la lernejestroj.

En privataj lernejoj la instruado iras pli glate, sed tamen problemo ne mankas en multaj: pro la monavido de multaj fondintoj, kiuj petas altan lernokotizon sed ne pagas salajrojn al la geinstruistoj, la instruado kolapsas. Vere necesas speciala lernejo por la kompatindaj infanoj. Jen do la projekto "Esperanto-lernejo" akuŝas ion tian: la Instituto Zamenhof (IZo).

La instituto Zamenhof estos tute alia kategorio de lernejo. Okazos la instruado laŭ la oficialaj programoj en Togolando. Aldone, estos kromaj objektoj: Esperanto, pacedukado, regado de konfliktoj, informadiko, lecionoj pri muziko kaj kuirado kaj tiel plu. La instruado en ĝi okazu en tute serena etoso laŭ kriterioj de amo, justeco ktp. Jen kelkaj:

  • instrui en spirito de toleremo kaj frateco
  • instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
  • instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo
  • nstrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraĝigado
  • instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
  • instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
  • ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
  • krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
  • serĉi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesiĝu pri la lerneja vivo kaj helpu ĝin disponigi lecionojn ne por la diplomo sed por la vivo


Kvankam privata, la lernejo tamen ne estos komerc-cela, sed sociala. Per la kontribuo de la gelernantoj (maksimume 25 000 F ( 38 eŭroj) por ĉiu lernanto en la jaro) oni funkciigos la lernejon, pagos salajrojn al la instruistoj, kaj se eblas, doni manĝaĵon bonkvalitan kaj ankaŭ medikamentojn al la gelernantoj. Krome, la instituto klopodos alimaniere enspezi por kovri parton de siaj bezonoj.

Funkcias en la lernejo retkafejo, kia tute ne ekzistas en la kvartalo. Ankaŭ ties anoj bezonas rilati perrete kun aliaj homoj tra la mondo. Estos ankaŭ telefonbudoj, kie telefonos la kvartalanoj. Tekstprilaboroj per komputiloj, havado de trinkebla akvo, dispono de unuaj kurachelpoj, ktp estas kelkaj el aliaj aferoj, kiujn la instituto ofertos al la kvartalo por kovri parton de siaj elspezoj.

La instituto tute ne forgesas la gepatrojn de la gelernanto, kaj ĉefe la virinojn, kiujn pri instruiteco la Togolanda socio diskriminacias. Ĉar multaj el ili estas analfabetaj kaj tial ĉi tute neglektas la utilon de lernejo, la instituto Zamenhof disponigos al ili vesperajn kursojn, diskutrondojn pri aferoj konindaj, ktp. La instituto zorgos kaj pri la gelernantoj kaj pri ties gepatroj.

La plejparto de tiuj ĉi estas malriĉaj, kaj tial ĉi tute ne povas ebligi al siaj gefiloj viziti lernejon kaj al si mem (plu)lerni; la instituto Zamenhof do ŝatus helpi tiujn per kontribuo de malavaraj eksterafrikanoj Esperantistoj aŭ ne-Esperantistoj. Ĉiuj povas helpi siamaniere: helpi mem aŭ helpigi. Sistemo "adopta" estas ebla: eksterafrikano povas pagi la lernokotizon de unu aŭ pluraj lernantoj aŭ donaci monon al la instituto. Oni povas organizi ĉirkaŭ si grupon de subtenantoj de la instituto: la precipa celo estas klopodi, ke la lernado okazu glate kaj ke ankaŭ gefiloj de senhavaj gepatroj edukiĝu; ili havu lernilojn, trovu manĝon, lernu en vere funkcianta lernejo, kies gelernantoj povos tute libere kaj senprobleme rilati kun siaj kolegoj tra la tuta mondo.

Tiaj grupoj jam formiĝas en Francio kaj Belgio sub la instigo de Esperantistoj, kiuj tiel invitis ankaŭ ne-Esperantistojn. La francino Evelyne de "sunkompanio" jam varbis pli ol dudek kvin subtenantojn kies unuaj donacoj estas 2600 eŭroj, kaj la belgino Agnes Geelen kolektas monon, lernilojn kaj vestaĵojn por la lernejanoj. Tio ĉi estas farebla de ĉiuj Esperantistoj de aliaj landoj. Alikategoria helpo estas ebla: profesiaj instruistoj povos instrui senpage en la lernejo dum unu aŭ pluraj jaroj; tiel la mono uzota por dungi instruiston estos rezervita por aliaj aferoj. Kontribuado en la sukcesa funkciado de la lernejo havas multajn branĉojn. Ĉiu povas elpensi ion por helpi la kompatindajn infanojn, ankaŭ de kiuj dependas la estonta farto de la homaro.

La instituto Zamenhof ja havas grandan ambicion. Finlerninte en la instituto, ĉiu junulo devos mastri ĉion konindan en la Togolanda instruprogramo, vivi kun aliaj homoj ne en sia geografia lando sed en la tuta mondkomunumo, kiu estas la unusola mondo de la homaro; krome la finlerninto estos pacema, evitos multajn konfliktojn, uzos komputilojn, umos en la interreto, ktp. La gepatroj analfabetaj instruiĝos en la instituto kaj tiel scios legi kaj skribi. Ili kulturos sin pere de la diversaj diskutrondoj, kiujn proponos la instituto. Homoj tiel transformiĝos en alian : jen la ideala homo, kiun alstrebas la instituto Zamenhof en Togolando.

Kiuj ŝatus iel kontribui aŭ havi pli da informoj, jen por ili gravaj adresoj:

  • Een school in Togo Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam Nederlando Rete : eenschoolintogo@raketnet.nl
  • Institut Zamenhof B.P. 13169 Lome-TOGO Rete : esp.togo@cafe.tg
  • ttt-paĝo, kiu nederlandlingve sciigas amplekse pri la projekto
arkivita en: