Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La Jarlibro estas presata

La Jarlibro estas presata

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-25 13:21
La Jarlibro de UEA nun estas presata en Slovakio, kaj laŭ informoj el la Centra Oficejo ĝi atingos multajn membrojn antaŭ la Universala Kongreso en Pekino.
Ankaŭ ĉi-jare la Jarlibro estos presita en Slovakio kaj ekspedita de tie, konfirmas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.

- Pri kiom rapide la tuto iĝos presita mi ne scias, sed mi imagas ke ĝi estos liverita al multaj, se ne al ĉiuj, antaŭ la UK, rakontas Roy McCoy, kiu ĉi-jare redaktis la Jarlibron.

En 2002 la Jarlibro pro la tiamaj problemoj en la Centra Oficejo alvenis nur en oktobro, kaj estis multaj plendoj pri eraroj. Ankaŭ pasintjare estis diversaj problemoj pri la Jarlibro, kaj nur per granda fortostreĉo UEA sukcesis pretigi ĝin antaŭ la Universala Kongreso en Gotenburgo.
arkivita en: