Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Svedaj esperantistoj kontaktos EU-parlamentanojn

Svedaj esperantistoj kontaktos EU-parlamentanojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-22 22:35
Sveda Esperanto-Federacio decidis starigi laborgrupon por daŭra informado al la svedaj EU-parlamentanoj. En sia ĵusa kunsido la estraro de SEF ankaŭ decidis modernigi la retpaĝojn ĉe www.esperanto.se, kaj esplori, ĉu oni fermu la Esperanto-Centron en Stokholmo por ŝpari monon.
La estraro de SEF decidis  starigi laborgrupon, kiu esploru la taskojn kaj estontecon de Esperanto-Centro Stockholm. Surbaze de tiu esploro la estraro decidos, fine de aŭgusto 2004, ĉu mallui la ejon, aŭ plilongigi la lukontrakton. En tiu laborgrupo membros ankaŭ Ulla Luin, kiu nun kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario de UEA.

La estraro de Sveda Esperanto-Federacio decidis ankaŭ, ke la venontjara jarkongreso okazos en Haninge (sude de Stokholmo), la 15-an kaj 16-an de majo, dum la pentekosto. En 2006, kiam SEF kaj la Esperanto-klubo de Malmö ambaŭ iĝos 100-jaraj, la jubilea kongreso de SEF okazos en Malmö, kunlabore kun danaj esperantistoj.