Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Seminario kunigis sciencistojn kaj esperantistojn

Seminario kunigis sciencistojn kaj esperantistojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-16 20:29
Kontribuintoj: Jukka Pietiläinen
Renomaj sciencistoj, verkistoj kaj esperantistoj dum la pasinta semajno kolektiĝis en norda Finnlando en seminario por diskuti lingvan politikon, lingvan subpremadon kaj la rolon de malgrandaj lingvoj en la Eŭropa Unio. Laŭ Jukka Pietiläinen, kiu mem prelegis dum la seminario, la konataj esploristoj Robert Phillipson kaj Tove Skutnabb-Kangas rilatis al la perspektivoj de Esperanto eĉ pli serioze ol pluraj esperantistoj: por ili ne estis dubo pri la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj ĝia taŭgeco por uzo en la Eŭropa Unio.
Seminario pri lingvaj homaj rajtoj en Taivalkoski, norda Finnlando, ebligis al esperantistoj kaj fakuloj pri lingva politiko renkontiĝi kaj interŝanĝi opiniojn. La seminario okazis la 7-an kaj la 8-an de julio, kaj ĝin prezidis Osmo Buller, eksa direkto de Päätalo-instituto kaj nuna ĝenerala direktoro de UEA. La ĉefprelegantoj estis Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson, kies libron lastatempe eldonis UEA en Esperanto en traduko de István Ertl.

La seminario estis parto de projekto kun la nomo Baltic Ring, subvenciata de la programo Kulturo 2000 de la Eŭropa Unio, kaj ĝin partoprenis dudeko da homoj el Finnlando, Svedio, Danio, Estonio, Latvio kaj Litovio. Inter la partoprenantoj estis sciencistoj, verkistoj, kulturaj agantoj kaj esperantistoj. En la seminaria programo estis ankaŭ ekskurso al la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalo.
 
Tove Skutnabb-Kangas prelegis pri la koncepto lingvaj homaj rajtoj kaj diversaj uzoj de ĝi. Ŝi emfazis ke se la lernado de nova lingvo okazos koste de la gepatra lingvo, temas pri lingva genocido. Laŭ ŝi, tamen ne estas problemo lerni fremdan lingvon eĉ en frua aĝo, se la socio samtempe subtenas la gepatran lingvon de la lernanto. Ajna lingvo povas esti lingvo-mortiganto, ne temas pri malbonaj ecoj de unu aŭ alia lingvo en si mem, sed pri la hierarkio kaj potencrilatoj inter la lingvoj.

Robert Phillipson prelegis pri Eŭropa Unio kaj ĝia influo al lingvoj. Laŭ li EU estis komence germana-franca projekto, sed nun la germana kaj franca lingvoj estas pli kaj pli marĝenigataj. Lingvo-politiko estas eksplodiga temo en EU. En siaj rekomendoj kaj konkludoj EU kiel tutaĵo laŭ li estas fakte pli progresema rilate plurlingvecon kaj lingvajn homajn rajtojn ol pluraj membroj-ŝtatoj. Tamen la politiko de EU temas nur pri rekomendoj, interalie por favori ankaŭ la lernadon de minoritataj kaj malgrandaj lingvoj. En realo la devizo pri plurlingveco nur kondukas al plifortigo de la angla lingvo.

Outi Paloposki el Finnlanda Esplorcentro pri Enlandaj lingvoj rakontis pri tradukado de libroj surbaze de statistikoj de Unesko. Laŭ ŝi, la statistikoj enhavas amason da problemoj, sed estas klare ke granda parto el tradukita literaturo estas tradukita el malgranda nombro de grandaj lingvoj: 49% estas tradukitaj el la angla, 11% el la franca, 9.1% el la germana kaj 8.9% el la rusa. En Finnlando la angla fariĝis la ĉefa fontolingvo de tradukoj jam en la 1920-aj jaroj. En la 1990-aj jaroj 79% el la tradukita literaturo en Finnlando estis tradukita el la angla, 5.8% el diversaj skandinaviaj lingvoj (plejparte el la sveda), 3.3% el la franca kaj 3% el la germana.

Mi mem rakontis pri la enketo inter la finnlandaj kandidatoj por la Eŭropa parlamento, pri kiu jam rakontis Libera Folio. Mi emfazis, ke ŝajnas ke la defendo de la finna lingvo iom kuniĝas kun la opozicio al la Eŭropa Unio, dum la subteno de la Eŭropa Unio iagrade kombiniĝas kun la preteco forlasi la finnan kaj akcepti alian lingvon, ekzemple la angla, por uzo en la Unio. Tio apenaŭ lasas por la finna lingvo ajnan pozitivan rolon en la Unio.

La seminario enhavis ankaŭ prelegojn pri lingva situacio kaj minoritataj lingvoj en Latvio (fare de Ina Druviete, profesoro kaj membro de la latvia parlamento), samea lingvo, suda Estonio (voro-lingvo) kaj signolingvo en Litovio. Tove Skutnabb-Kangas emfazis aparte la rolon de signolingvoj kaj pledis por tio ke la lingvistoj pli serioze rilatu al ili kaj akceptu signolingvojn kiel verajn lingvojn. Lingvo laŭ ŝi povas esti ne nur parolata, sed ankaŭ gestata.

Ŝajnas ke Phillipson kaj Skutnabb-Kangas rilatis al eblecoj de Esperanto eĉ pli serioze ol pluraj esperantistoj: por ili ne estis dubo pri la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj ĝia taŭgeco por uzo en la Eŭropa Unio. Phillipson atentigis, ke ofte kiam oni mencias Esperanton en rilato al lingvaj rajtoj kaj lingvoproblemo, la sinteno de politikistoj kaj eĉ sciencistoj fariĝas tute alia, malpli akceptema, ol se oni parolas pri la temo sen mencii Esperanton.

La materialoj de la seminario aperos en la retpaĝo de Balta ringo en la angla lingvo.

Jukka Pietiläinen
arkivita en: