Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Mandrak plu prezidos PEA

Mandrak plu prezidos PEA

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-12 22:14
En Lodzo la 27-an kaj 28-an de marto okazis la landa Kunveno de Delegitoj de Pola Esperanto-Asocio. Al Lodzo alvenis 22 delegitoj de PEA. Krom delegitoj partoprenis ankaŭ 28 gastoj. Delegitoj krom la pritakso de la pasinta 3-jara funkciado de PEA kaj ĝia estraro proponis novajn taskojn kiujn la novelektita Ĉefa Estraro devus solvi en sia laboro. Polan Esperanto-Asocion daŭre prezidos Stanislaw Mandrak.