Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizaĵojn

Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizaĵojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-13 22:35
La tria en nia serio de intervjuoj estas Lee Chong-Yeong, antaŭa prezidanto de UEA. Li esperas, ke estontaj estraranoj kaj komitatanoj dediĉos almenaŭ unu horon tage al movada laboro kaj ne kverelos pri la pasinteco. Virinoj laŭ li jam havas sufiĉan rolon en la gvidaj organoj de UEA: "Inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo." Por grandigi la membraron, Lee Chong-Yeong volas enkonduki senpagan retan membrecon.

Lee Chong-Yeong estas 71-jara emerita profesoro de la ŝtata universitato Kyungpook en Koreio, antaŭa ĉefo de la merkatada grupo en NAO (FAO, Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN). Li estas ankaŭ profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino kaj verkis kelkajn librojn pri Esperanto en la korea, kaj ankaŭ la dokumenton "Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj", eldonitan de UEA en 2003.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton en la jaro 1949, kiam li estis 17-jara.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Kvankam la angla estas efektive internacia lingvo, neniuj regnoj oficiale povas aŭ pretas agnoski ĝin en interŝtataj organizaĵoj, precipe ne en EU. La nura solvo estas en neŭtrala internacia komuna lingvo. Jen estas la okazo por esperanto kaj la defio al ĝi.

- La celo de la movado devas esti atentigi internaciajn organizaĵojn pri tio ke ili havas lingvan problemon kiu ĝenas demokratian internacian komunikadon, kaj instigi, ke ili diskutu la lingvajn problemojn.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998), kaj nun, ekde 2001, estas vicprezidanto de UEA.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Mi estis elektita komitatano B en 1998, kaj reelektita en 2001.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi volas instigi reprezentantojn de interŝataj organizaĵoj partopreni Universalan Kongreson por vidi kiel Esperanto reale funkcias kaj sendi petleterojn al interŝtataj organizaĵoj por diskuti iliajn lingvajn problemojn kaj lingvajn politikojn.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne faros apartan kampanjon, krom la anonco en la revuo Esperanto de UEA.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Nun, inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo. Tio ne estas problemo. Se eblas, ni bezonas unu estraranon el Suk-Ameriko.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- La stagnado de la membronombro de UEA kaj la maljuniĝo de la membraro estas la problemo. Ni bezonas faciligi la pagadon de la kotizo - malaltigi la kotizon kaj konvene pagebligi ĝin. Ni ankaŭ bezonas novan membrokategorion: interreta membro senpaga. Tio grandigus la bazon por nia agado.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Oni klopodis atentigi pri Esperanto: proponis UEA-n kiel kandidaton de Unesko-pacpremio, proponis William Auld por la Nobelpremio por literaturo. Oni estas preparanta proponi la Universalan Kongreson kiel "Kulturan Heredaĵon de la homaro" al Unesko. Por solidigi la sukcesojn oni bezonas daŭrigi la kampanjon

Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi estis komitatano A kaj nun estas komitatano B. Oni devus plivigligi la funkciadon de la subkomitatoj. Ĉiu komitatano apartenu al iu subkomitato kaj daŭre interŝanĝu opiniojn.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiujreprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Ĝi estas en ordo.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La estraranoj devas havi diplomatian karakteron, dediĉi almenaŭ unu horon ĉiutage al nia movado kaj havi organizan kapablon, por prezenti konkretan rezulton.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Devas esti tiuj, kiuj povas dediĉi almenaŭ unu horon ĉiutage al la movadaj aferoj, ne kverelas pri la pasinteco, sed pensas plibonigi la estontecon, kaj ne parolas nur pri konceptoj, sed prezentas konkretajn, plenumeblajn solvojn.

arkivita en: