Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Yves Bellefeuille volas efike kaj akurate administri

Yves Bellefeuille volas efike kaj akurate administri

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-13 22:38
La sepa en nia serio de intervjuoj estas Yves Bellefeuille, advokato el Kanado. Li esperas kuraĝigi la Komitaton dialogi kun la estraro kaj uzi siajn rajtojn rilate al la gvidado de la asocio, kaj ne nur pasive observi tion, kion faras la estraro kaj la Centra Oficejo. Yves Bellefeuille kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por la posteno de ĝenerala sekretario en la nova estraro de UEA.

Yves Bellefeuille estas 41-jara advokato, loĝas en Otavo (Ottawa), Kanado, kaj nun laboras kiel revizianto de tradukoj por la Kanada Imposta Kortumo.

- Kvankam temas pri impostoj, ni estas bonuloj: la tasko de la Kortumo estas decidi, ĉu la registaro eraris kaj postulis tro da impostoj.

- Mi eklernis Esperanton kiam, 16-jaraĝa, mi estis en libro-vendejo kun du amikoj. Tie estis pluraj libroj pri lingvoj, inter kiuj Teach Yourself Esperanto. "Jen libro pri Esperanto; tio estas interesa afero", diris unu. "Ĝi neniam sukcesos", diris alia. "Ĝi neniam sukcesos se neniu pretas mem lerni ĝin; iu devas komenci", diris la tria. Sen scii tion, ni resumis per tiuj tri frazoj la staton de la movado. Ni ĉiuj aĉetis la libron, sed nur mi restis en la movado.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- La celoj de la organizita movado estas la samaj nun kiel komence: popularigi Esperanton ĉe neesperantistoj, kaj igi Esperanton utila ĉe esperantistoj. Alivorte, la movado celu finvenkismon kaj raŭmismon samtempe. Ambaŭ celoj gravas; estas vane disputi pri ili.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi havis plurajn postenojn en TEJO, inter kiuj vic-prezidanto, ĝenerala sekretario, kasisto, estrarano pri kongresoj kaj estrarano pri landa agado. Mi estis sekretario de Kanada Esperanto-Asocio, membro de la LKK de la IJK en Montrealo, Kanado, en 1992, kaj volontulis en la Centra Oficejo de UEA.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Mi neniam antaŭe kandidatis por esti komitatano B, sed mi ja antaŭe estis komitatano A - por Kanado, kaj por TEJO.

Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- La Komitato principe havas "ĉiujn kompetentecojn en la Asocio", kvankam tion foje forgesas ne nur la Estraro, sed ankaŭ la komitatanoj mem. Mi esperas kuraĝigi la Komitaton dialogi kun la Estraro kaj uzi siajn rajtojn rilate al la gvidado de la Asocio anstataŭ pasive observi tion, kion faras la Estraro kaj la Centra Oficejo.

- Iuj nun provas funkciigi la Komitaton rete. La reto certe estas utilega afero por tutmonda asocio kiel UEA, sed ni ne forgesu ke ne ĉiuj povas uzi ĝin. Ankaŭ ne-retuloj povu partopreni en nia agado kaj senti ke oni atentas pri iliaj opinioj.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi kandidatas ĉar mi malkontentas pri la administra misfunkciado de UEA dum la lastaj jaroj. Oni tiom zorgis pri La Fina Venko ke oni ne plu atentis pri ĉiutagaĵoj kiel la apero de la Jarlibro, dissendo de kont-eltiroj, aŭ fakturado de kongresaj mendoj. Estus bele se la tuta mondo parolus Esperanton, sed dum tio ne okazas, ni atentu ke nia propra asocio almenaŭ funkciu.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- Nura komitatano ne povas fari multon, do se mi estos elektita al la Komitato, mi deziras poste kandidatiĝi por la posteno de Ĝenerala Sekretario. Mi pensas ke mi povos bone plenumi tiujn taskojn, ĉar:

  1. Mi estis Ĝenerala Sekretario de TEJO, kaj ankaŭ estis sekretario de aliaj organizoj, kiel Kanada Esperanto-Asocio.
  2. Mi estas advokato, kaj pro tio kutimas atenti al detaloj kaj formalaĵoj.
  3. La posteno de Ĝenerala Sekretario taŭgas por homo kiu pli interesiĝas pri ĉiutagaĵoj kiel la apero de la Jarlibro ol pri La Fina Venko.
  4. Tiu posteno taŭgas por precizemaj homoj, kia mi nepre estas. ;-) Mi atentos ke okazu neniu maltrafo de limdatoj pri anoncoj pri kandidatiĝojraportoj de komisionoj.
  5. Mi jam du fojojn laboris ĉe la CO (en 1980 kaj denove en 1993), pro kio mi bone konas la laboron de la Asocio kaj mi ankaŭ bone scias kiuj estas la taskoj de estrarano de UEA kaj kiel plenumi ilin.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi esperas subtenon de la membroj kiuj deziras efikan kaj akuratan administradon de la asocio. Se mi poste estos elektita kiel Ĝenerala Sekretario, tiam mi des pli kontentos, ju malpli la membroj aŭdos pri mi, ĉar tio signifos ke la Asocio funkcias kiel ĝi devus.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Estas okulfrape, ke en la junulara movado estas multe pli granda ekvilibro inter la seksoj ol en la "plenkreska" movado. Mi ne scias, kial tiu seksa ekvilibro poste perdiĝas. Ĉu la nuna "plenkreska" movado ne logas virinojn, aŭ ĉu virinoj rezignas pri la movado pro ankoraŭ ekzistantaj sociaj premoj? Indas esplori tion.

- La movado estas pli forta en Eŭropo ol en iu ajn alia regiono de la mondo, kaj la konsisto de la gvidaj organoj de UEA simple spegulas tion. Certe ne ekzistas antaŭjuĝoj kontraŭ la partopreno de ekstereŭropanoj. Estus vane esperi ke amerikanoj aŭ afrikanoj estu same nombraj en la Estraro de UEA kiel eŭropanoj.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Mi devas diri kun bedaŭro ke mi pensas ke apenaŭ estis novaj sukcesoj kaj meritoj ĉe UEA dum la lastaj kelkaj jaroj. Iuj jam ekzistantaj agadoj ja plu glate funkciis, sed aliaj spertis gravajn problemojn.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Apenaŭ eblas pledi ke estu pli da komitatanoj B se la individuaj membroj ne montras intereson pri ilia elekto. Mi tute aliĝas al la pledo de Osmo Buller, la tiama Ĝenerala Direktoro, antaŭ tri jaroj, ke "ni kreu elektan etoson", sed nur la individuaj membroj mem povas krei tian etoson.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vi mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Ĉiuj kandidatoj pri kiuj oni jam raportis en Libera Folio donis al mi vere bonan impreson, kaj mi gratulas al vi ke vi ebligis tiun prezentadon.

- Inter la kandidatoj menciitaj en Libera Folio - mi ne scias ĉu estas aliaj -- mi voĉdonus por István Ertl, Slavik Ivanov kaj Lee Chong-Yeong. Ankaŭ Jukka Pietiläinen donis al mi tre bonan impreson.

arkivita en: