Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Reta seminario unuafoje ekstereŭrope

Reta seminario unuafoje ekstereŭrope

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-13 23:04
Laborgrupoj, laborgrupoj, manĝpromenadoj kaj denove laborgrupoj... Tiel, en malmultaj vortoj, aspektis la seminario, kvina en vico de Esperanto@Interreto (E@I) seminarioj, ĉi-foje kun la temo ”Rete Lerni”, okazinta en Bostono, Usono, inter la 19a kaj 26a de aprilo 2003.
El pluraj vidpunktoj ĝi estis netipa E@I-seminario. Ĝi estis la unua okazinta ekster Eŭropo (kio espereble baldaŭ okazos denove!), kaj ĝin partoprenis nur 12 junuloj, ĉiuj jam aktivaj en la movado kaj plejparte partoprenintaj la antaŭajn seminariojn – sufiĉe malsame kompare kun kutima 30-homa mikso de novuloj, foje eĉ neesperantistoj, kaj spertaj aktivuloj.

La sekvo estis ke pluraj tradiciaj E@I-programeroj kiel prelegoj de ”famuloj”, konatigaj vesperaj programeroj, prezentoj de TEJO kaj la movado iĝis nebezonataj. Anstataŭ ili, oni simple koncentriĝis al konkreta laboro kaj planado de jam fluantaj/planataj projektoj. Rezultoj kaj novnaskitaj ideoj tamen abundis kiel ĉiam.

Plia nekutimaĵo estis la ejo kaj financado de la seminario. E@I-5 okazis ĉe la mondfama universitato MIT kunlabore kun loka Esperanto-klubo, danke al kiu ni povis uzi bonege ekipitajn ejojn senpage. Aliflanke, parte pro manko de tiukampa sperto ĉe lokaj organizantoj, parte pro malfrua ekserĉo de subvencioj, ĉi-foje venis nenia subteno de ekstermovadaj fondaĵoj. Vojaĝ- kaj restadkostoj de la partoprenantoj en fino estis plejparte kovritaj de Fondaĵo E@I kaj buĝetoj de pritraktitaj projektoj. Tiu fondaĵo kreiĝis dank’ al donacoj kaj enspezoj de antaŭaj E@I-seminarioj, subvenciitaj de fondaĵoj kiel Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF) de Konsilio de Eŭropo, Programo Junularo (YOUTH) de Eŭropa Komisiono, ĉirkaŭbaltmaraj fondaĵoj ktp.

Resume, la sperto estis interesa kaj pozitiva, kaj la rezultoj inspiraj. Teamoj de projektoj lernu! (www.lernu.net), Lingva Prismo (www.lingvo.info), Interkulturo (www.interkulturo.net), Reta Informad-Centro (www.ikso.net/ric) ekhavis novajn fortojn kaj ideojn por plua agado (iuj el la teamanoj nun renkontiĝis unuafoje ekster la reto), planoj pri retejoj por retkunsidoj kaj Esperant-lingva diskutgruparo iomete pli konkretiĝis, pridiskutiĝis uzo de la ttt-servilo mastrumata fare de E@I-aktivuloj kaj finpretiĝis regularo de E@I. Ĉi tiu regularo estas bazo por organiziĝo de la laborgrupo E@I kaj formaliĝo de ĝia kunlaboro kun TEJO. Ĉi-IJK-e la komitato de TEJO decidos ĉu akcepti kandidatiĝon de E@I por iĝi faka sekcio.

”Tutmonde komuniki facile kaj rapide!” – tio estas la frapfrazo de la laborgrupo Esperanto@Interreto, mallonge E@I, elparole ”E ĉe I”. (Ja estas relative facile lerni Esperanton kompare al aliaj lingvoj kaj estas rapide uzi Interreton por komuniki kun persono en ajna lando en la mondo.) Tiu ĉi artikolo prezentas la agadon de E@I, la nunajn projektojn kaj planojn, revojn pri la estonta evoluo kaj iom pri la historio.

La ideo pri E@I naskiĝis en 1999 kiam tri aktivuloj el Litovio, Rusio kaj Svedio renkontiĝis dum aranĝo por junularaj organizoj. Ili havis la taskon pripensi kunlaborojn inter organizoj de diversaj ĉe-baltmaraj landoj. Evidentiĝis ke ili ĉiuj tri volis fari ion rilate al Esperanto kaj Interreto. De kie venis la nomo "Esperanto@Interreto" ili ne memoras, sed ili tuj ŝatis la nomon kaj komencis plani por la unua E@I-seminario.

Tiu seminario okazis en Svedio kelkajn monatojn poste, kaj estis tute malprofesia el multaj vidpunktoj. Tamen, la bona etoso kaj kunlaboremo inspiris la organizantojn daŭrigi la laboron. Kiel rezulto sekvis pli kaj pli bonkvalitaj seminarioj en diversaj landoj, la lasta en Usono. Temoj de la seminarioj ĝis nun estis “Rete Kunlabori”, “Rete Lingvumi”, “Rete Informadi” kaj “Rete Lerni” kaj dum ili naskiĝis multaj ideoj, kreiĝis teamoj por diversaj projektoj kaj komenciĝis aferoj kiuj poste pluevoluis per la reto. Do, la seminarioj estas tre gravaj kaj estas unu el tri kernaj agadoj de E@I.

La aliaj du estas krei ttt-paĝarojn kaj informi pri kiom bona paro Interreto kaj Esperanto estas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!. La paĝaroj de E@I kovras tutan spektron ekde ĝenerala prilingva paĝaro ĝis paĝaro por subteni Esperanto-instruantojn: Lingva Prismo (www.lingvo.info) - por interesigi homojn pri lingvoj ĝenerale kaj Esperanto aparte, lernu! (www.lernu.net) – por homoj kiuj volas informiĝi kaj lerni Esperanton, Interkulturo (www.interkulturo.net) – por lerni pri aliaj kulturoj kaj utiligi Esperanton, tejo.org (www.tejo.org) – la reta vizaĝo de TEJO, Reta Informado-Centro (www.ikso.net/ric) – por subteni Esperanto-informantojn kaj Edukado.net (www.edukado.net) – por subteni Esperanto-instruantojn.

E@I provas ĉiam evolui antaŭen kaj fariĝi pli kaj pli profesia. Unu paŝo en tiu procezo estis fondi organizon Esperanto@Interreto kiu provos fariĝi faka sekcio de TEJO dum la somera komitatkunsido. Tamen, E@I daŭrigas nomi sin ”laborgrupo” por substreki ke ĝi koncentriĝas je konkretaj projektoj kaj aranĝoj. Krom oficialigi sian kunlaboron kun TEJO, E@I volas profundigi sian kunlaboron kun ILEI kiu espereble rezultigos pli da junaj Esperanto-instuantoj kaj pli reteman ILEI. Unu jam ekzistanta kunlaboro inter ILEI kaj E@I estas la dua fazo de la projekto Interkulturo (IK).

La fortoj malantaŭ E@I estas bona kombino de talentaj kunlaborantoj, financa subteno de Esperantic Studies Foundation kaj ”eksteraj fondaĵoj”, dura laboro kaj konstanta revado pri novaj ideoj kaj projektoj. Nunaj revecaj longdaŭraj planoj temas i.a. pri starigo de oficejo, fondo de ne-profitcela firmao kaj okazigi somerajn E@I-universitatojn.

Se vi volas iel envolviĝi en la laboro de E@I vi estas tre bonvena. Ĉiam bezonatas ekzemple tradukantoj, programistoj, aspektigistoj, seminarikunorganizantoj, monpetverkantoj, informantoj kaj subtenantoj. Ne hezitu skribi al ecxei@ikso.net se vi volas envolviĝi aŭ havas demandon, proponon aŭ simile!

Hokan Lundberg


Ekscii pli pri E@I, starigi kunlaboron aŭ sendi demandoj/komentoj, eblas ĉe www.ikso.net/echei kaj per la retadreso ecxei@ikso.net.

La E@I-estraro: Chuck Smith (Nederlando/Usono), Hokan Lundberg (Serbio kaj Montenegro/Svedio), Nastja Koĵevnikova (Rusio), Ralf Frölich (Germanio), Sonja Petrović (Serbio kaj Montenegro)

arkivita en: