Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Centra Oficejo / Plena domo en malferma tago

Plena domo en malferma tago

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-27 22:41
Pli ol cento da gastoj ĉeestis la malferman tagon en la Centra Oficejo de UEA. Laŭ ĉeestintoj, la etoso estis varma, spite iom da kunpuŝiĝo pro manko de spaco kaj malagrabla vetero ekstere. La vendoj en la Libroservo estis preskaŭ rekordaj. Estis venditaj ankaŭ kelkaj ekzempleroj de la kongresa numero de Libera Folio.
La jam tradicia aŭtuna malferma tago okazis sabate la 29-an de novembro de la 10-a ĝis la 17-a horo. Prelegis Philippe Chavignon pri siaj spertoj en Esperantujo, kaj Tomasz Chmielik pri Edmond Privat kaj Hector Hodler.

Laŭ la prizorganto de la Libroservo, Ionel Onet, la Libroservo de UEA dum la tago vendis varojn por entute 3.856 eŭroj, kio laŭ la statistiko estas la tria plej granda en la historio de la Malfermaj Tagoj. Estis almenaŭ 120 gastoj en la oficejo, eble eĉ pli - ne ĉiuj skribis sian nomon en la gastlibro.
- Tro da sukceso povas esti, foje, ĝena, diras Ionel Onet.
- Mi estis algluita al mia komputilo dum pli ol ok horoj kaj nur danke al la apero de Simo mi sukcesis viziti la necesejon kaj fumi cigaredon.

La Malferman Tagon ĉeestis ankaŭ la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. Laŭ ĉeestintoj li renkontiĝis kun la nuna direktoro, Trevor Steele, kaj la estrarano pri financoj kaj administrado de UEA, Ans Bakker. Tamen ĝis nun ne estas konate, ĉu li aŭ iu alia anoncis sian interesiĝon pri la posteno de ĝenerala direktoro. La limdato por kandidatiĝo pasis la 30-an de novembro.

arkivita en: