Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Nuligis mil movadajn mankojn

Nuligis mil movadajn mankojn

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-16 22:42
Okaze de la morto de Adolf Burkhardt (1929-2004), Reinhard Haupenthal rakontas pri homo kun kiu li dividis komunajn idealojn kaj aspirojn.
Mia esperantista vivo apenaŭ imageblas sen la konstanta akompano de Adolf Burkhardt. Neniam unu el ni sin trudis al la alia, nek ni sieĝis niajn sojlojn, sed tamen ni kunamblis, sciis, ke la alia ekzistas, ke nia kunlaboro situas sur solida bazo kaj ke nin spronas komunaj idealoj kaj aspiroj .

Mi ne memoras, kiam precize okazis nia unua kontakto. Sed kiam Burkhardt sin engaĝis por ataki la herkulan taskon ne nur reorganizi la ubliete forgesitajn libro-stokojn de Germana Esperanto-Biblioteko, sed por kreskigi kaj ampleksigi ilin ĝis la kategorio de unu el la plej signifaj fakaj bibliotekoj pri interlingvistiko, li tuj akceptis mian kunlaboran helpon. Tio okazis en somero 1968, kiam mi vojaĝis al lia tiama paroko Gechingen por pasigi kelkajn tagojn en la biblioteka polvo, por apliki al la ordigota libraro la Klasifon de Butler (kiun mi jam praktikis en mia propra biblioteko) kaj la Decimalan Klasifikon. Tiam mi havis eĉ okazon sperti lin kiel pater familias en la rondo de edzino kaj tri etaj infanoj.

Nia kunlaboro en la sfero biblioteka daŭris ĝis 2003, kiam maligna malsano metis finon al lia aktiveco. Ĝis tiam ni interŝanĝis librojn kaj revuojn, provis kompletigi reciproke niajn kolektojn, nin informis pri nov-akiroj, nin konsultis kaj konsilis. Miloj da slipoj cirkulis inter ni kun notoj, demandoj kaj respondoj...

Dum 15 jaroj mi aktivis en la loka movado, redaktis la revuon Dialogo kaj aranĝis Kulturajn Semajnfinojn. Al Dialogo Burkhardt kontribuis recenzojn ĉiam pripensindajn. En la Kulturaj Semajnfinoj li kunlaboris jen kiel kurs-gvidanto, jen kiel preleganto aŭ per di-servoj.

Strange! Kvankam la teologio estis nia laboro pan-akira, ni neniam diskutis pri tiaj aferoj. Mi ne scias, kial. Eble simple pro tio, ke ni vidis nul neceson fakumi. Eble eĉ tial, ke li sentis, ke la ekumenaj demandoj lasis min indiferenta kaj ke KELI, kies mult-jara prezidanto li estis, montriĝis por mi mondo fremda. Jen la kaŭzo, kial mi neniam kunlaboris en la entrepreno de Adoru. Li ne insistis, sed kun lumaj okuloj li ĉiam rakontis pri progresoj en ĉi projekto tiel kara al lia koro.

Burkhardt estis bona konsilanto lingva: se mia vera mentoro en la kampo traduk-arta estis Fernando de Diego, mi havis ankaŭ la feliĉon, ke mi povis profiti de la sagacaj konsiloj de amikaj lingvo-talentoj kiel Karolo Piĉ, Henri Vatré kaj Adolf Burkhardt. Ve! Ili ĉiuj nun forpasis, iliaj voĉoj silentiĝis.

Kiam, en 1999, Adolf Burkhardt iĝis 70-jara, ial mi preterdormis la eventon. Ĉar oni emas kulpigi: tiu-tempe mi translokiĝis de Sarlando al Provenco kaj perdiĝis en la kaoso de 20-tuna paket-salato en kiun dumtempe transformiĝis mia biblioteko.

Konsciante pri mia forgeso, mi havis ideon: por la 75a li ricevos fest-libron. Homo projektas, Dio direktas. Fest-libroj havas la mavan kutimon aperi pli-malpli longe postfeste. La menciita malsano vekis dubojn, ĉu Burkhardt ĝisvivos la 75-jariĝon. Tial necesis akceli la laborojn kaj komenci vet-kuradon kun la morto. Feliĉe, la Vivo venkis la Morton. La 17an de januaro 2004 cento da honor-gastoj ĉeestis la lastan publikan aperon de Burkhardt. En ĉies memoro engravuriĝis la ĝojo de tiu tago, certe la lasta granda lum-momento en vivo jam signita de baldaŭa fino.

Burkhardt postlasis du monumentojn: la Bibliotekon (kiu espereble baldaŭ portos lian nomon) kaj la di-servan libron Adoru. Ili estas la fizika substrato de liaj penoj kaj klopodoj. Li estis unu el tiuj oraj homoj pri kiuj Esperantujo povas fieri kaj kiuj nuligas mil movadajn mankojn.

Reinhard Haupenthal