Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Jam mil voĉdonintoj en la elektoj de UEA

Jam mil voĉdonintoj en la elektoj de UEA

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-27 00:34
Unu monaton post la dissendo, pli ol mil voĉdoniloj pri Komitatanoj B de UEA revenis al la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ĝis la 15-a de junio alvenis 940 kovertoj, sed la nombro da balotiloj estas konsiderinde pli granda, ĉar multaj kovertoj enhavas pli ol unu balotilon. Oni taksas en la Centra Oficejo, ke almenaŭ 20 procentoj el la membroj jam voĉdonis.
La voĉdonado plu daŭras. Validaj estos la balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon plej laste la 30-an de junio.  La fina nombro de la voĉdonintoj laŭ la takso de la Centra Oficejo verŝajne estos 1500-1600. Tio signifus, ke la balotaktiveco estus pli-malpli kiel en 2001, kiam voĉdonis 1887 membroj. Tio egalis al 31 procentoj el la membraro.  La ĝisnuna rekordo, atingita en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj (34%), verŝajne plu eltenos.  Por superi ĝin necesus partopreno de almenaŭ 1750 membroj. (fonto: GK UEA)

arkivita en: