Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Hamburgo el orienta perspektivo

Hamburgo el orienta perspektivo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-08 09:05 Detlev Blanke
Jam dum tridek jaroj daŭras la diskutoj pri la Hamburga Universala Kongreso, kie Ivo Lapenna perdis sian postenon kiel la prezidanto de UEA. En sia nova libro Detlev Blanke traktas la temon el orient-eŭropa vidpunkto. Kun la permeso de la eldonejo ni aperigas koncizigitan version de la koncerna ĉapitro.

Pri la "komunista puĉo" kontraŭ  Ivo Lapenna


UEA  kun  sia  junulara  asocio  TEJO  estis  la  ĉefaj  internaciaj  Esperanto-organizaĵoj,  kun  kiuj  kunlaboris la soclandaj asocioj.

Tiu kunlaboro sub la  gvidado de Ivo Lapenna  (ĉu kiel ĝenerala sekretario Ivo Lapenna ĉu  poste  kiel  prezidanto)  dum  certa  tempo  estis  senproblema, aparte por la jam frue aliĝintaj asocioj  kiel la bulgara, hungara kaj pola, kiujn Lapenna  subtenis.

La  statute  postulita  neŭtraleco  de  ĉiu  aliĝinta landa asocio (do ne nur de UEA) baris la  vojon al la novaj asocioj en Ĉeĥoslovakio kaj GDR,  ne parolante pri la sovetia movado. Krom tio ne eblis  diskuti gravajn sociajn problemojn pro la koncepto  de  neŭtraleco,  kiu  estis  komprenata  tro  sterile.

Sendube  kaj  prave  Lapenna  estis  akceptita  kaj  estimata kiel unu el la ĉefaj motoroj de UEA post la  Dua Mondmilito. Lia situacio tamen estis komplika.  Li forlasis Jugoslavion jam fine de la 40-aj, komence  de la 50-aj jaroj, kiam en Usono regis McCarthyismo. Dekstraj usonaj esperantistoj lin akuzis esti  agento de Moskvo. Aliflanke li kritike okupiĝis pri  la sovetia punjustico, tikla temo por la soclandoj.

Sendepende de tio: Bedaŭrinde li ne komprenis la  historiajn ŝanĝojn fine de la 60aj, komence de la 70aj  jaroj kaj la deziron de la asocioj el la soclandoj ludi  en UEA rolon konvenan al ilia intertempe atingita  kvalito kaj kvanto. Ankaŭ la persona kulto pri li, al  kiu li ne kontraŭstaris, ne ŝajnis vere utili al li.

Intertempe la konfrontiĝo inter la blokoj finiĝis. Kaj  estas tute en ordo, ke lia foto nun pendas en prestiĝa  loko de la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam. Bedaŭrinde lastatempe fojfoje reaperas la absurdaj  asertoj pri “komunisma puĉo” kaj diversaj presaĵoj,  kiuj personkulteme troglorigas Ivo Lapenna kaj ne vere servas al konvena memoro pri li.

Ni do restu ĉe la historiaj faktoj: Tiom longe, kiam ne  ekzistis vera alternativo al la prezidanto Lapenna, estis  ĝuste la reprezentantoj de la soclandaj asocioj, kiuj  pledis por lia reelekto, tiel Nikola Aleksiev dum la 56-a UK 1971 en Londono, kiam la kontraŭkandidato estis  E.L.M. Wensing, kiu sendube gajnintus la elektojn,  se  la  soclandaj  komitatanoj  estus  voĉdonintaj  por  li. (Wensing akiris 21 voĉojn, Lapenna 26, kun tri sindetenoj, kp. Perspektivo 2002, p. 36). Eĉ se la  komitatanoj de la soclandoj volintus “faligi Lapenna”,  ili ne sukcesintus.

Dum la komitataj kunsidoj de la  59-a UK 1974 en Hamburgo aperis 49 komitatanoj kaj  estis elektitaj 13 C-komitatanoj, do entute partoprenis  62 voĉdonrajtaj komitatanoj. De tiuj nur 18 venis el  la landoj de la konsultiĝoj. Post kiam fariĝis klare, ke  kandidatos Humphrey Tonkin, ili voĉdonis por Tonkin. Tio estis unu opozicia grupeto. La du aliaj estis opoziciantoj de TEJO kaj homoj nekontentaj pri la gvidstilo  de Lapenna.

Sub la prezidanteco de Tonkin la statuto de UEA estis adaptita al realaj bezonoj. Tio signifas, ke la  landa  asocio,  kiu  intencis  aliĝi  al  UEA,  ja  devis  respekti la neŭtralecon de UEA, sed ne mem devus  esti neŭtrala. Siajn internajn bezonaĵojn la landaj  asocioj mem reguligu. Tio – sub la tiamaj politikaj  kondiĉoj – ebligis la aliĝon al UEA de la asocioj de  GDR, Ĉeĥio, Slovakio, poste ankaŭ de Kubo (kaj verŝajne ankaŭ de Ĉinio).

Se jam temas pri meritoj por UEA, estus tempo,  elstarigi la gravan rolon de Humphrey Tonkin, ne  nur kiel prezidanto de TEJO dum la gvidperiodo de  Lapenna, sed aparte dum la periodo post Lapenna.  Li ne nur kapablis gvi di UEA el la malfacila situacio,  sed ankaŭ sciis harmonie kunlabori kun la diverstendencaj  landaj  asocioj,  en  reciproka  respekto.

Sub lia saĝa kaj energia prezidanteco UEA kapablis  valortaksi kaj uzi la konsiderindan potencialon de la soclandaj Esperanto-asocioj por la bono de UEA. Kaj  la asocioj en UEA mem havis la eblecon kunlabori  en normala atmosfero. Estis reciproka utilo.

Detlev Blanke

arkivita en: