Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / EU-kandidatoj en Finnlando favoras Esperanton

EU-kandidatoj en Finnlando favoras Esperanton

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-28 12:24
Kontribuintoj: Jukka Pietiläinen
Finnlandaj kandidatoj en la eŭropaj elektoj estas modere favoraj al Esperanto, kaj opinias la egalecon de naciaj lingvoj grava. Tion montras enketo, sendita al kandidatoj. En Francio esperantistoj havas propran liston de kandidatoj. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio esperantistoj aktivis lige kun la baldaŭaj elektoj al la eŭropa parlamento

Finnlandaj kandidatoj al la eŭropa parlamento rilatas al Esperanto modere favore kaj granda plimulto el ili opinias la egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj tre grava. Tiel eblas konkludi surbaze lingvopolitika enketo al finnlandaj kandidatoj fare de Esperanto-Asocio de Finnlando.

 

La enketo estis sendita retpoŝte (troviĝis ankaŭ reta enketillo) al ĉirkaŭ 180 kandidatoj, el kiuj ĝis la 1-a de junio respondis 81. Respondis, do, entute pli ol triono el ĉiuj 227 kandidatoj. Inter la plej aktivaj respondintoj estis social-demokratoj kaj anoj de la maldekstra ligo. Inter la malaktivaj estis anoj de la centra partio kaj kristan-demokratoj. Al kvar marĝenaj partioj ne eblis sendi la enketon, ĉar la partioj ne donis adresojn, kaj la adresoj ne troviĝis en partiaj retpaĝoj. La respondoj kaj la komentoj de kandidatoj troviĝas finne, svede, kaj baldaŭ esperable ankaŭ en Esperanto en la retpaĝoj de EAF.

 

EAF faris enketon ankaŭ en 1996, kiam estis elektitaj la unuaj finnlandaj EU-parlamentanoj. Tiam respondis 69 kandidatoj. Kompare kun tiama rezulto la subteno por egaleco de ĉiuj naciaj lingvoj malkreskis signife. En 1996 la egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj opiniis tre grava 86% el respondintoj, dum nun ĝin opiniis tre grava nur 67%. La meza valoro en skalo 1-5 (1 = tre malgrava, 5 = tre grava) estis ĉi-jare 4.5, dum en 1996 ĝi estis 4.8. La subteno por egaleco de naciaj lingvoj estis en 1996 tiom granda, ke ĝi fakte povis nur fali. Tamen necesas memori, ke granda plimulto el kandidatoj daŭre opinias egalecon tre grava. Preskaŭ simila kvanto opiniis la defendon de la finna kaj sveda lingvoj tre grava afero.

 

- La sinteno de kandidatoj al EU fariĝis pli praktika, dum tuj post la aliĝo de Finnlando al EU la kandidatoj enhavis ankaŭ iom da idealismo kaj utopiemo, komentas Jukka Pietiläinen, eksa prezidanto de EAF, kiu realigis la enketon. La nuna prezidanto de EAF Anna Ritamäki konstatas, ke la scionivelo pri la lingvopolitiko en EU kreskis inter la kandidatoj.

 

La kandidatoj rilatis al Esperanto tre varie. Pluraj konfesis, ke ili malbone konas la aferon kaj ne volis preni iun firman strapunkton, dum aliaj reagis pozitive. Klare malfavoraj kaj antaŭjuĝaj respondoj estis malmultaj. Kelkaj kandidatoj kun spertoj pri EU rimarkigis ke grandaj ŝtatoj prizorgas lingvopolitikon tiel, ke ĝi favoras ilin.

 

La realaj eblecoj de Esperanto kiel pontolingvo estas laŭ la finnlandaj kandidatoj ne grandaj. Unu kandidato rimarkigis, ke unue necesus fortigi la rolon de Esperanto en nacia nivelo. La averaĝa rezulto al la demando pri eksperimenta uzo de esperanto kiel ponto-lingvo en interpretado estis 3.2 en la skalo 1-5. Kelkaj kandidatoj opiniis, ke lingvo kiun homoj ne parolas kiel sian gepatran lingvon malbone taŭgus kiel tradukilo. Ĝenerale la maldekstraj kandidatoj estis iomete pli favoraj al Esperanto, sed variaj opinioj aperis en ĉiuj partioj.

 

Pluraj kandidatoj menciis iujn kontaktojn kun Esperanto. Matti Wuori kaj Jehki Härkönen el verduloj, Alpo Rusi el la centra partio kaj Marianne Marenk el la konservativa partio eĉ iam studis Esperanton. Kelkaj aliaj planis iam studi ĝin, sed ne sukcesis.

 

Ankaŭ la retpaĝoj de du nunaj finnlandaj parlamentanoj havas menciojn pri Esperanto. Uma Aaltonen de la verdula partio havas tekston de sia kolorig-libro ankaŭ en Esperanto, kaj Eija-Riitta Korhola de la konservativa partio havas esperantlingvajn palindromojn sur siaj paĝoj. Kelkaj menciis nomojn de najbaroj aŭ konatuloj, kiuj estas esperantistoj.

 

Multaj, tamen, menciis ke ili ĝis nun ne havis iajn ajn kontaktojn, sed ja interesiĝas pri la afero. Unu kandidato rakontis, ke lia frato kiu estas lingvisto, atentigis pri uij problemoj en Esperanto kiujn ido korektas, dum alia kandidato kritikis kelkajn detalojn en Esperanto kaj preferis lojbanon!

 

Ĝojinda fenomeno en la respondoj estas ankaŭ konfeso de nescio pri esperanto, kaj pro tio malcerteco preni iun difinitan starpunkton. Iuj laŭdis ke ankaŭ la lingva politiko aperas nun inter la temoj de la kampanjo. Klare malfavoraj komentoj estis maloftaj.

 

En aliaj enketoj faritaj al la kandidatoj en Finnlando kaj  troveblaj en interreto tre malmultaj havas demandoj kiuj temas pri lingvoj. En demandaro de Almamedia (i.a. gazeto Aamulehti kaj komerca televida kanalo) estas la jena demando: ”La persono kiu elektiĝas al la Eŭropa parlamento devus scipovi paroli flue apud la finna, sveda kaj angla ankoraŭ unu alian eŭropan lingvon?”

 

La demando ne temas rekte pri lingvopolitiko sed pri lingvoscio de parlamentanoj. Estas ankaŭ notinde ke la demandanto opiniis la scipovon de la angla (kaj la sveda aŭ la finna) natura. Ankaŭ unu alia eŭropa lingvo evidente ne celas ekzemple la estonan aŭ la pola, sed la francan aŭ la germanan.

 

Krome du partioj mem prezentas siajn kandidatojn helpe de demandoj, kiuj enhavas ankaŭ lingvopolitikan komponenton: la koalicia partio (konservativuloj) enhavas la jenan konstaton, kiun la kandidatoj komentu: ”La pozicio de la finna lingvo devas esti sekurigita apud la grandaj lingvoj. En ĉefaj organoj kaj oficialaj kunvenoj devas esti ebleco uzi la finnan ankaŭ estontece”. El la kandidatoj de la partio (18 respondintoj) nur kvin havis plene saman opinion (5 en la skalo 1-5) kaj tri havis parte alian opinion (2 en la skalo 1-5).

 

Tiuj, kiuj havis alian opinion, diris ke la angla lingvo sufiĉas, la deputitoj kiuj elektiĝos devas scipovi unu grandan lingvon kaj la kostoj de tradukado estas tro grandaj. La Sveda popola partio (partio de la svedlingva minoritato, en EP inter la liberaluloj) uzas la jenan demandon: ”Ĉiuj lingvogrupoj devus povi paroli sian propran lingvon en EU-parlamento. Nur 13 el 20 kandidatoj de la partio havis plene saman opinion (5 en skalo 1-5) dum du el ili havis parte alian opinion (2 en skalo 1-5).

 

Esperanto-Asocio de Finnlando estis inter la plej aktivaj landaj asocioj de UEA lige kun la elektoj al la eŭropa parlamento, kiuj okazos meze de junio. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio la esperantistoj aktivis lige kun la elektoj, kun diversaj rezultoj.

 

En Britio la 4-an de junio populara programo de la tutlanda radio elsendis eron pri Esperanto kaj la kreskantaj kostoj de tradukado kaj interpretado en EU.  En la programero aŭdiĝis interalie la voĉoj de John Wells kaj Marjorie Boulton, kaj eĉ la prezentistino diris kelkajn vortojn esperante.

 

En Portugalio oni sekvis la finnlandan ekzemplon kaj sendis demandojn al la kandidatoj, tamen la respondoj ne estis same multaj kiel en Finnlando. En Flandrio Flandra Esperanto-Ligo skribis al ĉiuj flandraj kandidatoj kaj nun envenas plejparte pozitivaj  reagoj.

 
En Francio la landa asocio de UEA sendis al la kandidatoj  tekston de "Ĉarto"  kiun ĝi proponas al la kandidatoj. Tiu dokumento difinas programon de eksperimentoj  por promocii iom post iom esperanton. Similan strategion akceptis la italia landa asocio de UEA, kaj tie jam pli ol dek kandidatoj akceptis la proponon.

En Francio esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto ankaŭ decidis fari proprajn listojn de kandidatoj. Tiel kreiĝis la movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto. En la venontaj eŭropaj balotoj la movado esperas krei similajn listojn en pluraj landoj de la EU. En Francio la listo ricevis plurajn minutojn da tempo en la naciaj televid-kanaloj kaj radio-stacioj.

arkivita en: ,