Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Corsetti: "Ne ni devas honti"

Corsetti: "Ne ni devas honti"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-21 00:09
"Ne ni devas honti, sed tiuj, kiuj volas sklavigi la mondon", diras Renato Corsetti en nia intervjuo. Corsetti estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto en UEA, kaj lia elekta programo laŭ li estas identa kun la celoj menciitaj en la statuto de UEA. La rezultoj de la nun okazantaj elektoj de B-komitatanoj laŭ li ne povos influi lian deziron iĝi prezidanto. "Mi ne kredas. Kiel tio povus okazi?" li miras. Mem Corsetti ne kandidatas en tiuj elektoj.

Libera Folio: Kiuj estis viaj plej grandaj personaj sukcesoj kiel prezidanto dum la pasinta periodo, laŭ via persona opinio?

Renato Corsetti: Mi ne vere kalkulas miajn personajn sukcesojn. Miaj sukcesoj (ankaŭ personaj) estas la sukcesoj de la Esperanto-movado kaj miaj malsukcesoj (ankaŭ personaj) estas la malsukcesoj de la Esperanto-movado. Mi estas sufiĉe maljuna por esti for de la sistemo de persona kulto, nuntempe tre furora en amas-komunikiloj, kaj kompare al kiu, la personaj kultoj de la pasinteco estis nur provoj.

Mi pensas, ke UEA estas la ĉefa portanto de Esperanto je tutmonda skalo en ĉi tiu momento. Do, vole- ne vole, ĝi havas la respondecon pri la tuta Esperanto-movado. Se Esperanto malaperas en Peruo aŭ inter la dentkuracistoj, tio estas malsukceso de UEA kaj ankaŭ persona malsukceso de ĝiaj estraranoj kaj prezidanto. Se Esperanto progresas en Kazaĥlando aŭ inter la abel-bredistoj, tio estas ankaŭ persona sukceso de la estraranoj kaj prezidanto de UEA. Kompare kun tio, ĉio cetera estas partaj kaj lokaj celoj aŭ (mal)sukcesoj.

Kiajn celojn vi metis antaŭ vin, kiam vi ekoficis? Kiujn el ili vi sukcesis atingi?

Mi ĉiam havis la celon reporti ekvilibron en la agadon de UEA (kaj de la tuta movado) ekvilibron inter la celoj klare listigitaj en la statuto de UEA. Mi citas el la artikolo 3-a:

  • (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto
  • (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon
  • (c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo
  • (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Mi ne volas diri, ke antaŭe estis malekvilibro inter tiuj celoj, kaj aparte ĉe UEA, sed certe en la tuta movado oni ŝajne trovis pli kaj pli da malfacilaĵoj okupiĝi pri la unuaj tri celoj. Alivorte oni pensis: la mondo ne interesiĝas pri Esperanto, nu, al la diablo la mondo! Ni okupiĝos pri ni mem, pri niaj membroj kaj pri nia kulturo. Batalo por pli bona mondo ne estas aparte nia tasko. Ĝi estas unu el la fabeloj je kiuj kredis la utopiaj pra-finvenkistoj. Hodiaŭ la homoj volas lerni la anglan. Ne estas nia tasko klarigi al la homoj, ke ili sklavigas sin per tio.

Mi kredas ke pri tiu reportado de ekvilibro inter la celoj ni estas sur la bona vojo. La informaj rezultoj de la agado de la Brusela Komunikada Centro, por doni nur unu ekzemplon, aŭ la konsidero de Esperanto kiel potenciala malamiko en Bruselo fare de la lokaj kaŝ-puŝantoj de la angla lingvo, aŭ la ĵusa voĉdono pri Esperanto tie, montras, ke oni rajtas kaj povas paroli al la neesperantistoj. Ne ni devas honti, sed tiuj, kiuj volas sklavigi la mondon, devas honti.

Sed kiuj, laŭ vi, volas sklavigi la mondon? Ĉu vi supozas, ke la tuta movado kunhavas ĉi tiun konvinkon, aŭ ĉu povus esti, ke tiaj opiniesprimoj forpuŝos potencialajn membrojn kun aliaj konvinkoj politikaj?

Mi celas, ke ne ni devas honti, sed tiuj, kiuj volas doni al la mondo nur unu lingvon kaj nur unu kulturon, devas honti. Mi scias, ke ĉi tiu konvinko estas de nur parto de la movado, kaj ni plu tenas, kompreneble, tre rigore nian politikan neŭtralecon, kaj ni ankaŭ bonvenigas membrojn, kiuj malsamopinias pri ĉi tio. El la debato enmovada naskiĝu kono pri la situacio kaj pri la solvo.

Pri kio vi malsukcesis? Ĉu iun el la malsukcesoj vi esperas turni al sukceso dum via dua ofic-periodo?

Mi malsukcesis pri multo. Ĉiuj scias, ke dum la pasintaj jaroj la Centra Oficejo travivis administrajn malfacilaĵojn, kiujn mi esperas turni al facilaĵoj dum la venonta periodo, interalie danke al la nova Ĝenerala Direktoro kaj al novaj labormanieroj.

Sed mia plej granda malsukceso estas, ke mi ne konvinkis vin, la redaktantojn de Libera Folio, okupiĝi pri la unuaj tri celoj de la statuto de UEA. Ĉi tio estas ŝerco, kompreneble, sed ne tute ŝerca, ĉar fakte mi ankoraŭ ne sukcesis konvinki la landajn asociojn, kiuj laŭ mi restas la bastionoj de la agado almenaŭ' pri la unua celo de la statuto de UEA, kunordigite kaj celkonscie dediĉi sin al tiu unua celo, starigi sian informan fakon, ktp.

Mi devas diri, ke en Eŭropo ni faris grandajn progresojn en la lastaj jaroj tiudirekten. Eĉ la malgranda irlanda Esperanto-asocio kunlaboras kun Eŭropa Esperanto-Unio por informi ĉiujn siajn parlementanojn okaze de la Eŭropaj Elektoj. Ni ne parolu pri Francujo, kie ne nur okazas tio, sed ekzistas ankaŭ kelkaj esperantistoj, kiuj prezentis sin al la elektoj rekte sub la nomo Esperanto kaj ne timis la mokojn de l' homoj nek la batojn de l' sorto (en ĉi tiu kazo la elekto-leĝo).

Tamen en Eŭropo ankoraŭ ekzistas vastaj tavoloj de esperantistoj, kiuj akceptas la situacion kaj pensas pri siaj personaj celoj rilate la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo.

Finfine ankaŭ tio estas akceptebla sinteno. Ĝi estas la tria celo de la statuto de UEA. Sed, kiel mi diris , komence, la problemo pri ĉi tio kaj pri ĉiuj aferoj de la vivo estas ekvilibro. Mi mem ŝatas la Esperanto-komunumon kaj tre feliĉe vivas en ĝi, kolektas poŝtmarkojn kaj edzinojn en ĝi, tradukas poemojn, kiuj ne trovas eldonanton, kaj verkas artikolojn, kiuj ne trovas legantojn, partoprenas ĉiam, kiam tio eblas, kunvenojn kaj renkontiĝojn. Mi eĉ daŭre instruas Esperanton en mia loka klubo, en Fraskato (Frascati), kaj partoprenas ĝiajn solenajn vespermanĝojn, ĉar tio estas unu el la plej baze plaĉaj aferoj de la esperantista vivo. Sed la problemo daŭre estas pri ekvilibro. Oni ne rajtas forgesi aliajn agadojn. La Esperanto-komunumo ankoraŭ bezonas produktantojn de esperantistoj por plu daŭri.

Ĉu la rezulto de la elektoj de B-komitatanoj iel povus influi vian entuziasmon kandidati? [Renato Corsetti mem ne kandidatas en la elekto, sed supozeble iuj el la kandidatoj pli kaj iuj mapli proksimas al lia linio.]

Mi ne kredas. Kiel tio povus okazi?

En via kandidatiĝa letero vi diras, ke via programo estas precize priskribita en la statuto de UEA. Do, ĉu la nuna direkto de UEA estas tute kontentiga, kaj vi nenion volas ŝanĝi?

Unu el la aferoj, ekzemple, pri kiuj mi ankoraŭ ne sukcesas konvinki eĉ la plej elstarajn esperantistojn, estas ke oni ne povas progresigi Esperanton nur per "desuprismo" (konvinkante la eŭropajn parlamentanojn) aŭ per "desubismno" (varbante niajn homojn kaj instruante ilin unu post la alia kaj klerigante ilin) aŭ per "deflankismo" (informante lingvistojn kaj sciencistojn, kiuj poste pozitive raportos al politikistoj). Ĉiuj tiuj agadoj estas oportunaj kaj efikaj, sed nur se ili estas kombinitaj.

Sed ĉu ili ne estas kombinataj? Aŭ ĉu vi opinias, ke ĉiu individo en si mem kombinu ĉion tion? Ĉu entute eblus?

La zorgo kombini ĉi tiujn tri agadojn, evidente apartenas unuavice al la lokaj kluboj, al la landaj asocioj kaj al la internaciaj asocioj. Ofte la asocioj ne agas sur ĉiuj tiuj kampoj. Sufiĉas rigardi la respondojn de enketo al la landaj asocioj pri siaj informaj fakoj. La individuoj, kompreneble, faru tion, kion ili kapablas kaj povas fari sur unu el la kampoj. Mi certe ne kapablas komerci per Esperanto, kaj nur homoj kun scienca talento povas verki sciencajn artikolojn pri Esperanto.

Bedaŭrinde multaj el la esperantistoj, ĉar cetere ili mem pagas per sia tempo kaj per sia mono, havas rigidajn ideojn pri tio, kio estas farinda.

Unu el la aliaj aferoj, pri kiuj mi volas ŝanĝi multon, estas doni pli da graveco al la movado en ne-tiom-pagopovaj landoj en la sudo de la mondo. Se nun vi volas trovi klasojn, en kiuj tridek homoj junaj lernas Esperanton, vi devas iri al Burundio aŭ al Brazilo aŭ al similaj landoj. La movado, ne nur UEA, ankoraŭ ne povas facile enplekti tiujn homojn. Ĉiuj asocioj havas sian abonkotiz-helpan sistemon, sed ankaŭ tiuj sistemoj povas nur kovri parton de la problemo, kaj ĉiujare oni devas rekomenci de la komenco.

En enketo ĉe Libera Folio preskaŭ ĉiuj partoprenintoj opiniis, ke devus esti pli ol unu kandidato por la posteno de prezidanto. Ankaŭ Edvige Tantin-Ackermann konstatis, ke proponi liston sen alternativo estas neakceptebla kaj komplete maldemokratia. Ĉu vi ne vidas problemon de mankanta demokratio en tia senalternativa elekto?

Se ankaŭ Edvige Tantin-Ackermann, kiu estis la ĉefa aganto de la elekto-komisiono, diras tion, tio certe montras problemon.

Sed ne temas pri nova problemo. Tiun problemon mi spertis ree kaj ree  en la Esperanto-movado. Malabundas kandidatoj kaj la elektoj ĝenerale estas kiel tiuj kart-ludoj, en kiu la regulo estas "provu malgajni". Kiu iam estis en elekto-komisiono de loka klubo ĝis UEA konas la frazojn: "Ne. Mi ne povas. Eble post la pensiiĝo.", "Mi volonte helpus, sed bedaŭrinde miaj gefiloj postulas mian tutan atenton kaj monon. Eble post kelkaj jaroj.".

Bone, sed ni tute klare scias ke pluraj homoj pretis kandidati por la estraro, kaj iliaj nomoj tamen ne aperas en la raporto de la elekto-komisiono. Krome vi mem ja pli frue diris, ke ankaŭ vi mem ne vere emas reprezidantiĝi - ĉu vi ne volus rekomendi iun alian?

Mi ne rajtas enmiksiĝi en la laboron de la elekto-komisiono, kiu estas organo de la Komitato, kiu gvidas la tutan procedon. Mi povas,  kaj tion mi faris, transdoni al la Komisiono rekomendojn.

La fakto estas, ke esti prezidanto aŭ estrarano aŭ ankaŭ komitatano de UEA postulas amason da tempo kaj amas(et)on da mono. Mi scias, ke tio ne estas demokrata, ke ĝi estas la bazo mem de nedemokratio. Instruisto en elementa lernejo de lando kun malforta ekonomio neniam povos iĝi estrarano de UEA.

Sed ĉu ne tiu priskribo precize trafas Gbeglon Koffi? Li jam oficas la duan periodon. Aŭ ĉu vi volas diri, ke UEA ne plu havas monon por afrikaj estraranoj?

Fakte ne, mi volis nur paroli pri la ĝenerala situacio.

Homoj, kies financaj rimedoj ne permesas al ili vojaĝi al foraj kongresoj, estas en problemoj. Kion povus respondi al landa asocio, kiu nepre volas vin por sia jubilea kongreso, estrarano pri landa agado, kiu scias ke la linio "vojaĝ-elspezoj de estraranoj" estas malplena? Certe UEA devus esti en kondiĉo repagi ĉiujn kostojn de ĝiaj funkciuloj. Certe, sed ni ne estas en tiu kondiĉo. La solvo povus esti, kiel antaŭ jardekoj, en kelkaj asocioj: ĉiuj estraranoj devas loĝi je ne pli ol 100 kilometroj de Roterdamo. Neniu volas tion nun. Do, denove oni devas kompromisi.

Sed ne temas ĉefe pri mono. Temas ĉefe pri tempo. Vi certe imagas ke estrarano de UEA ricevas cento(j)n da mesaĝoj aŭ korespondaĵoj ĉiutage pri ĉiuj temoj de esperantistoj, kiuj petas, ke oni faru aŭ diru ion. Por fari aŭ diri tion oni bezonas horojn, multajn horojn. Kelkaj el la aferoj estas vere temporabaj: kial vi ne verkas antaŭparolon por la unua lernolibro por sud-baratanoj, sed atentu ne ofendi nord-baratanojn. Vi nur iomete eltrovu pri la historio de la rilatoj inter nordo kaj sudo en Barato. Decidu, ĉu estas pli oportune respondi jes aŭ ne al la jena 50-paĝa dokumento veninta de Unesko. Sufiĉas atenti tralegi ĝin. Sendu leteron al nia minstro pri edukado, en kiu vi subtenas nian novan projekton en la ukraina. Mi esperas, ke vi iomete konas la ukrainan (temas nur pri ekzemplo).

Ne ĉiuj disponas pri tiu tempo kaj tiu energio.

Ĉu vere ĉio tio estas taskoj por la prezidanto de UEA? Eble la prezidanto devus kapabli delegi pli da rutinaj taskoj al aliaj homoj, por ne droni en detaloj, kaj por havi pli da tempo por okupiĝi pri la grandaj linioj? Ĉu vi opinias, ke ne estas en la asocio aliaj kapablaj homoj, kiuj povus verki antaŭparolojn por lernolibroj aŭ legi dokumentojn de Unesko? Tiukaze la situacio estus ja plorinda.

Fakte mi opinias, ke multaj homoj en nia movado povas fari tiajn aferojn tre pli bone ol mi, kaj mi daŭre alvokas al tiuj homoj por ke ili transprenu taskojn kaj respondecojn. Legantoj de la komitata listo aŭ de aliaj ĝeneralaj listoj estas daŭre ĝenataj de miaj serĉoj de aktivuloj. Sed, kiel okazas en ĉiuj niveloj de la poresperanta agado, ĉiam la farendaĵoj estas multe pli multaj ol la disponeblaj homoj.

Al tio oni aldonu, ke prezidantoj, estraranoj kaj aliaj aktivuloj ĝenerale povas fari la laboron por Esperanto nur en sia libera tempo. Tio, cetere, okazis en ĉiuj tempoj. Mi hazarde legis antaŭ ne longa tempo tekston de Lapenna de la 60-aj jaroj, kiu ĝuste priskribis la saman situacion, kaj klarigas, ke li ne havas tempon por tralegi kaj komenti libron, kiun difinita samideano nepre volas ke li tralegu, kaj ke la Centra Oficejo povas tre pli bone ol li klarigi, kial la adreso de difinita membro ŝanĝiĝis.
arkivita en: