Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Corsetti plu prezidos

Corsetti plu prezidos

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-05-26 13:04
Renato Corsetti kandidatas por dua periodo kiel prezidanto de UEA. Ne estas aliaj kandidatoj por tiu posteno. La estraron forlasos Chong, Gbeglo, Lipari kaj Tonkin. "Nia movado verŝajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo kaj por konkuro interpersona", komentas Edwige Tantin-Ackermann.
En sia raporto, dissendita al la komitato de UEA, la elekta komisiono proponas ke Renato Corsetti daŭrigu kiel prezidanto. Kiel vic-prezidanton la elekta komisiono volas vidi s-ron Ivo Osibov, la nunan ĝeneralan sekretarion de UEA. La lokon de Osibov kiel ĝenerala sekretario laŭ la sama propono prenos s-ino Ulla Luin el Svedio. La elekto de Corsetti, Osibov kaj Luin ŝajnas en la praktiko certa, ĉar por tiuj tri postenoj ne estas proponataj alternativaj kandidatoj.

La estraron evidente forlasos la nunaj vic-prezidantoj Humphrey Tonkin kaj Lee Chong-Yeong - iliaj nomoj ne estas menciitaj en la propono de la elekto-komisiono. Same foriros la estraranoj Gbeglo Koffi kaj Michela Lipari.

La 26-an de majo la raporto estis publikigita en la retejo de UEA. Tie aperis ankaŭ prezentoj de la kandidatoj.

Krom Corsetti kaj Osibov, el la nunaj estraranoj rekandidatas Ans Bakker-ten Hagen (nun estrarano pri financoj kaj administrado) kaj Andrej Grigorjevskij (nun estrarano pri informado). Tamen ilia reelekto ne estas certa.

Aldone al Ulla Luin, kies elekto ŝajnas certa, novaj nomoj estas Maritza Gutierrez Gonzales, Claude Nourmont, Amri Wandel kaj Yu Tao. S-ino Gutierrez estas ĵurnalisto el Havano kaj komitatano A por Kubo. Claude Nourmont estas bibliotekisto loĝanta en Luksemburgio, sed komitatano A por Francio, kaj vicprezidanto de la landa asocio de UEA en Francio. Amri Wandel estas astronomiisto el Israelo, komitatano B kaj antaŭa estrarano de UEA. Yu Tao estas komitatano A por Ĉinio, kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo.

Entute estas do naŭ kandidatoj, el kiuj Corsetti, Luin kaj Osibov estos aŭtomate elektitaj, se la propono de la elekta komisiono restos la sola. Restas ses pliaj kandidatoj, el kiuj la komitato laŭ la propono devos elekti kvar. La elekta komisiono do komplete malsukcesis en sia deklarita intenco, ke por ĉiu estrara posteno estu minimume du kandidatoj.

- Nia movado verŝajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo kaj por konkuro interpersona, komentis Edwige Tantin-Ackermann en la raporto de la elekta komisiono.

La propono de la elekta komisiono jam kaŭzis intensan diskuton.
 
- Laŭ mi, la komisiono simple ne plenumis sian laboron, kaj necesas ke la komitatanoj proponu aliajn taŭgajn kandidatojn, opiniis Yves Bellefeuille.

- Povas esti ke la Komisiono ne plenumis sian laboron, tre bone. En Pekino, la Komitato elektos alian Elektan Komisionon, pli kapablan, kun magiaj povoj, respondis Edwige Tantin-Ackermann en la retpoŝta listo de la komitato.

Laŭ Edwige Tantin-Ackermann, kiu estas la plej aktiva membro de la elekta komisiono, la komisiono faris ĉion eblan por trovi multajn kandidatojn, sed tio ne sufiĉis, ĉar neniu volis kandidati.

- Ĉu oni kandidatigu kiun ajn, nur ke estu pluraj nomoj inter kiuj elekti, ŝi miras.

Estas interese, ke neniu el la kandidatoj por B-komitataneco, kiuj publike deklaris ke ili pretas kandidati ankaŭ por la estraro de UEA, ricevis lokon en la listo de kandidatoj. (Ja ricevis lokon inter la kandidatoj Ivo Osibov kaj Amri Wandel, sed ili jam estas komitatanoj.)

Laŭ Edwige Tantin-Ackermann pri la senalternativa elekto kulpas unuavice la tro pasiva komitato.

-  Ankaŭ mi legis en Libera Folio pri preteco de kelkaj personoj kandidatiĝi por la Estraro. Sed Libera Folio ne estas la Elekta Komisiono. Al tiu ĉi oni devas anonciĝi, prezenti la necesajn subtenojn, simple sekvi la preskribojn de la Regularo.

Male ol en antaŭaj jaroj, la elekta komisiono ĉi-foje alprenis tre pasivan rolon. Anstataŭ aktive labori, por ke kapablaj homoj, kiuj anoncis sian pretecon kandidati, ricevu subtenon de komitatanoj, ĝi nur faris ĝeneralajn alvokojn.

- Bedaŭrinde, malgraŭ ke kelkfoje mi pere de tiu ĉi listo puŝis al kandidatigo, tio ne efikis, lamentas Edwige Tantin-Ackermann en la komitata retpoŝta listo.

La elekta regularo evidente havas internajn kontraŭdirojn, ĉar aliaj kandidatoj, ol tiuj menciitaj en la listo de la elekto-komisiono, rajtos esti proponitaj dum la komitata kunsido nur, se la komitato unue malakceptis la kandidatojn proponitajn. Do, ĉiuj kandidatoj estas egalaj, sed kelkaj estas pli egalaj.

Tamen, se la komitato ial ne estus kontenta pri la propono de la elekto-komisiono, ĝi efektive povas elekti inter si pliajn kandidatojn, kaj tio ja okazis de tempo al tempo.

Laŭ la elekta regularo, aldona kandidatiĝo principe devus okazi buŝe, en la komitata kunsido kie la nova kandidato mem ĉeestu kaj prezentu siajn movadajn celojn. En escepta okazo la komitato rajtas akcepti ankaŭ la kandidatiĝon de neĉeestanta persono, se ĝi disponas pri sufiĉaj informoj. Ne estas klare, kion signifas "escepta kazo".

arkivita en:
Nordulo
Nordulo diras:
2004-05-24 20:17
Malfacilas esti elekta komisiono. Tre malofte homoj anoncas sian pretecon por eniri temporabajn kaj nepagatajn postenojn. Ĝuste tial, elekta komisiono kutime devas "elfosi" kandidatojn per rekta kontakto. Estas klara kontraŭdiro inter la aserto, ke oni "faris ĉion eblan", kaj ke eventualaj kandidatoj devis anonci sin rekte al la komisiono por esti prikonsiderataj.

Aliflanke, kulpas pri la nekonsidero ankaŭ tiuj homoj kiuj anoncis sian kandidatecon, sen kontakti la komisionon. Ne estus tro altrude sendi retmesaĝon kun iom "oficiala kandidatiĝo" al la komisiono.

Trie, se estas ĝuste priskribita en Libera folio la regularo por elektoj, ĝi meritas prikonsideron.

Laste, ni malgraŭ kritikoj ĝoju, ke kandidatiĝas multaj kapabluloj por komitataneco, kaj ke almenaŭ por kelkaj lokoj en la estraro ekzistas pluraj kandidatoj.

La ĉi-jara elekto ŝajnas paŝo en la ĝusta direkto, kvankam daŭre restas pluraj paŝoj. La kritikantoj proponu konkretajn plibonigojn, ne nur grumblu pri neperfekteco.

Bord Hekland
Norvegio

Ilja
Ilja diras:
2004-05-25 21:40
Ne estas senco vere provi trovi kulpantojn pri la (malbona?) propono de la elekta komisiono tia kia gxi estas.

Versxajne cxiu kaj cxio kunkulpas: elekta komisiono kiu ne suficxe aktivis, komitato kiu ne suficxe aktivas, kritikantoj kiuj strecxigas estraranan vivon, gxenerala ekstera impreso de E-movado kiu malinteresigas meti UEA-estraranecon en sia cv, Malfunkciado de certaj fakoj kaj servoj kiuj malebligas estraranon estrari, mankantaj financaj rimedoj kiu malebligas estraranojn agadi,...

Tuta serio da kialoj imageblas. Vere, gekaraj, ne sercxu kulpulon cxe konkretaj homoj.

Sola solvo, sed gxi estas nur longtemplima, estas pasxa post pasxa laboro por bonigi la funkciadon kaj bildon de UEA internan kaj eksteran por refortigi gxin. Tiel homoj havos kaj kialon kandidatigxi kaj eblecon signifajn aferojn fari kiel estrarano. Tio estas laboro farenda de ni cxiuj kune.

Aldona plia komento. Forteco aux kvaliteco de estraro ne nur de gxi mem dependas. Sed de aro de aktivuloj cxirkaux ili. Estraranoj ne estas superhomoj kiuj kapablu cxion, ili nur povas kunordigi kaj kunlabori kun aliaj.
Diskutante elekton de nova estraro do ankaux diskutu elekton de kelkaj "flankaj funkcioj", pli malvideblaj funkcioj. Kvalito en tiuj funkcioj ankaux kvalitigas la estraran laboron.
Ekzemplo de tia grava subtenanto de la estraro estas la financa komisiono, por kiu mi mem cetere rekandidatigxas.
Nordulo
Nordulo diras:
2004-05-26 14:20
Nu, mia titolo estis eble iom misgvida. Ne indas serĉi indivduajn kulpantojn, tiun vojon ni tro ofte sekvis, kaj ĝi ne plibonigas la situacion. Sed indas analizi, kio funkcias kaj kio ne, por trovi pli bonajn solvojn.

Ilja, vi ja pravas, ke la sola solvo estas longtempa laboro por plibonigi la funkciadon de UEA. Nur herooj (aŭ frenezuloj) kandidatiĝas por estraro, se ilin atendas nur plendoj kaj nerealismaj postuloj. Sincere dirite, kiel preskaŭ eksa esperantoaktivulo, min neniam ĉesas imponi homoj kiuj ŝajne havas senlime da energio por tiaj asociaĵoj.

Aldone al longtempaj aferoj, indas ja pritrakti, ĉu la nunaj proceduroj por elektoj estas kontentigaj. Laŭ hodiaŭa gazetara komuniko de UEA, la elekta komisiono pritraktu nur kandidatojn proponitajn de minimume du komitatanoj. Tiam apenaŭ mi, aŭ aliulo, povas kritiki ilin pro tio, ke ili ne pli aktive serĉis homojn.

Esperigas la nunaj elektoj por kandidatano B. Ne tiom gravas al mi kiu elektiĝas, sed la atento kaj seriozeco kiun donis la ĉifoja reala elekto, espereble signifos, ke ni havos pli laborpretan kaj entuziasman Komitaton, kiu pli reale povos kunlabori kun la estraro.

La problemo pri mankanta homforto kaj malmultaj kandidatoj tamen ne malaperos, ĉar ne tiomege progresos UEA dum la venonta tempo. Tial estas grave diskuti kiel ni ĉiuj, sub la severaj limigoj tempaj, financaj kan interesa povos plibonigi la funkciadon de nia asocio.

Cetere, sukceson al la financa komisiono!
;-)

Bord Hekland