Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / Naŭ el dek volas pli da kandidatoj en UEA

Naŭ el dek volas pli da kandidatoj en UEA

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-04 15:51
La manko de alternativoj en la elekto de prezidanto de UEA ricevas fortan kritikon. En ankoraŭ funkcianta enketo de Libera Folio, 90 procentoj el la partoprenintoj opinias, ke devus esti pli ol unu kandidato. Ankaŭ Edwige Tantin-Ackermann, la ĉefa aktivulo de la elekta komisiono, opinias la proponon de sia propra komisiono nedemokratia.

- Fakte mi volus ke por ĉiu posteno estu minimume du kandidatoj, por doni eblecon al la Komitato vere elekti. Proponi liston sen alternativo estas por mi neakceptebla kaj komplete maldemokrata, Edwige Tantin-Ackermann skribis dum la printempo al unu ebla kandidato.

Dum junio daŭras la balotado pri la B-komitatanoj de UEA, kiujn elektas la individuaj membroj de la asocio. Pluraj el la kandidatoj en tiu elekto esprimis sian malkontenton pri la laboro de la elekta komisiono.

- Se oni volas plurajn kandidatojn, oni ne povas nur sidi kaj atendi, oni devas tre aktive labori. Se oni vere volas trovi kandidatojn, oni miakrede povas solvi eventualajn problemojn pri formalaĵoj, kaj ne uzi ilin kiel pretekston por ne havi kandidatojn, skribis Hokan Lundberg en la retforumo de UEA.

Laŭ Jukka Pietiläinen, kiu same kandidatas en la komitataj elektoj, la elekta komisiono ne bone prizorgis sian laboron.

- Ĝi faris nur la minimumon. La komitato estus povinta serĉi kandidatojn pli aktive.

Aparte ĉagrenas s-ron Pietiläinen la senalternativeco en la elekto de la prezidanto.

- La asocio estas en malbona stato, se la prezidanto kiun multaj kritikis, ne havas alternativulon. La elektoto povas principe montri sian superecon se estas vera elekto en kiu oni taksas la kvalifikojn de la kandidato. Se la elekto okazas sen alternativo kaj sen multa diskuto, la kvalifikoj de la prezidanto ne estas taksataj.

Pietiläinen tamen esperas, ke ankoraŭ povos aperi pliaj kandidatoj por la estraraj postenoj. Ankaŭ ne estas certe, ke ĉiuj nunaj kandidatiĝoj restos validaj, li opinias.

- La nova komitato devas unue elekti la komitatanojn C, kaj se iuj kandidatoj por la estraro ne estos elektitaj, ilia kandidateco nuliĝos, ĉar nur komitatanoj povas fariĝi estraranoj, li atentigas.

Yves Bellefeuille, alia kandidato en la komitataj elektoj, same iom grumblas pri la laboro de la elekta komisiono.

- Mi eksplicite demandis al la komisiono, ĉu ĝi pretas rekomendi min en la estraraj elektoj kvankam mi ne jam estas komitatano: nur komitatanoj rajtas elektiĝi kiel estraranoj. La komisiono neniam respondis al mia demando, pro kio mi rezignis sendi mian kandidatiĝon al ĝi. Nun evidentiĝas ke la komisiono ja pretis rekomendi iun kiu ne estas jam komitatano, do jen alia perdita ŝanco por havi pli da kandidatoj.

Bellefeuille tamen preferas pensi pri la estonteco.

- Espereble pliaj kandidatiĝoj estos prezentitaj al la Komitato en Pekino kaj okazos veraj elektoj. Mi ankaŭ esperas ke oni organizos la elektojn tiel ke ĉiuj kandidatoj havos egalan ŝancon, anstataŭ uzi proceduron kiu donas grandan avantaĝon al iuj kandidatoj - pri tio mi jam skribis en miaj komentoj pri la Elekta Regularo.

Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado, ne volas diri ke la elekta komisiono laboris malbone.

- Ŝajnas al mi, ke la problemo estas pli profunda kaj rilatas al la stato de la asocio entute, li komentas.

Grigorjevskij opinias, ke alternativaj elektoj estus tre grava maniero intensigi diskuton pri la estonteco de UEA.

- Tio estus unika situacio, kiam oni povus kontraŭstarigi konkurencajn strategiojn pri la evoluvojoj por la asocio. Ankaŭ la ĉefa kandidato devus prezenti ion klaran kaj kapabli argumenti en tia situacio, kaj ne tuj eklegi festparoladon, opinias Grigorjevskij.

La ĉefa aktivulo de la elekta komisiono, Edwige Tantin-Ackermann,opinias la kritikojn maljustaj. Laŭ ŝi, pri la manko de kandidatoj kulpas la malaktivaj kaj senkapablaj komitatanoj.

- Ŝajne ili ne volas engaĝigon, kio signifas respondecon, ne volas klare kaj honeste diskonigi proprajn opiniojn pri la diversaj homoj, ili ne deziras aŭ kapablas indiki vojon por la estonto de la asocio.

La elekta komisiono havis nenian devon kontakti eblajn kandidatojn, opinias Tantin-Ackermann.

- Ĉu mi devas tion fari? Mi povas tion, sed mi ne devas. Ĉu mi faru paŝojn aŭ ne faru, permesu ke mi mem decidu.Krome, tiu kiu volas kandidatiĝi devas montri seriozecon kaj kapablon plenumi la taskojn kiujn li volas surpreni. Estas tre facile paroli, doni intervjuojn, aperi en revuoj kaj varme polemiki pri tio kaj tio alia. Malpli facile estas konkrete labori, ŝi diras.

La anoj de la elekta komisiono decidis forlasi siajn postenojn jam en Pekino, kvankam la komisiono laŭ la statuto devus ofici ankoraŭ unu jaron.

arkivita en: