Vi estas ĉi tie: Hejmo / Novaj Lapenna-sondosieroj

Novaj Lapenna-sondosieroj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-11-02 21:40
Novas sondosieroj de kaj pri Prof. D-ro Ivo Lapenna.
Novaj sondosieroj (elshuteblaj) de/pri Prof. D-ro Ivo Lapenna en la hejmpagho de Fondajho Ivo Lapenna okaze de la 125-jara datreveno de Esperanto. http://www.ivolapenna.org/125.htm (plej bone uzi Internet Explorer). Informas: Birthe Lapenna Vicprezidanto de Fondajho Ivo Lapenna www.ivolapenna.org
Esperantisto akceptita kiel volontulo por la Pekinaj olimpikoj de peng zhengming — Laste modifita: 2008-01-23 15:33
ZHONG Sheng,52-jara esperantisto el provinco Jianĝ, Ĉinio, elektitĝis kiel volontulo de la olimpikoj en Pekino. Li anoncis Esperanton kiel sian serv-lingvon por la kandidatiĝo. Li servos en la sportejo de Skermado. Ĉinaj esperantistoj preparas lanĉi projekton "Olimpikaj Hejmoj en Pekino por Esperantistoj tra la Mondo "
Radio : legi dum aŭskultado de Bruno Masala — Laste modifita: 2008-01-13 17:53
La arkivejo de Radio Vatikana disponigas la tekstojn de pluraj programoj, tiel ke eblas legi kion oni aŭskultas
forpasis s-ro Dong Shulin,membro de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo en Zaozhuang de Cxinio de Sun Mingxiao — Laste modifita: 2008-01-09 05:27
S-ro Dong Shulin,la membro de UEA kaj gastiganto de pasporta Servo en Zaozhuang de Cxinio forpasis en 6-a de januaro de 2008.Li estis B-komiatatano de TEJO en 1998-2000.
Granda portalo publikis e-lingvan artikolon de Laszlo SZOKE — Laste modifita: 2007-12-18 13:06
Okaze de Zamenhof-Tago la plej granda novaĵportalo el Hungario publikigis esperantlingvan artikolon. Laŭ iniciato de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) la redakcio de Index.hu akceptis proponon de kunagado dum 15a de decembro.
Esperantistaj spiritistoj kunvenis en Rio de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-12-16 14:30
Okazis en la 2-a de decembro la XIV Esperantista Spiritisma Renkontiĝo de Rio-de-Ĵanejro. Proksimume 70 personoj ĉeestis.
Trafa renkontiĝo en internlanda brazila urbo de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-12-16 14:29
La 2-an de decembro okazis en Paraíba do Sul, 123 kilometroj for de Rio-de-Ĵanejro, la 70-a Esperantista Renkontiĝo de la Paraiba Valo. Ĉeestis 57 personoj el 11 urboj.
4-a Esperantista Forumo de Suda Regiono de Rio-de-Ĵanejro de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-12-16 13:34
La 9-an de decembro okazis en Rio-de-Ĵanejro la IV Esperantista Forumo de Botafogo Esperanto-nukleo. Ĉirkaŭ 40 personoj ĉeestis.
Nova servilo – la teknikaj detaloj de Jan Ulrich Hasecke — Laste modifita: 2012-12-28 14:15
Dank' al niaj koraj subtenantoj, kiuj donacis diversgrandajn sumojn, Libera Folio ek de al 13a de decembro 2007 kuras sur pli moderna servilo. Kia bela kristnaska donaco!
Rat-Man, komiksa superantiheroo, parolas Esperanton de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2007-11-30 15:12
Rat-Man, la "plej granda heroo vivanta de MARVEL", parolas Esperanton: IEJ kaj JEFO fakte kuneldonis unikan numeron de la fama itala komikso en Esperanto. La libreto enhavas 5 klasikajn rakontojn, kaj unu originalan historion pri la unua renkontiĝo de la ratulo kun la Lingvo Internacia.
Barlastono sub minaco de fermiĝo de Ian Fantom — Laste modifita: 2007-11-22 22:43
La kolegio Wedgwood Memorial College en Barlaston, Britio, kie okazis Esperanto-kursoj dum jardekoj, kaj sur kies tereno nun troviĝas Esperanto-Domo, kun la esperanta Biblioteko Butler kaj la oficejo de la landa Esperanto-asocio, estas sub minaco de fermiĝo.
Jam estas disponebla la astrologia mapo de L. L. Zamenhof de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-11-23 13:34
Laŭ informo de S-ano CARLOS ALBERTO GOMES DA SILVA, respondeculo pri la retpaĝaro de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, jam estas disponebla en la fako “Prelegoj en Esperanto” la teksto de la prelego LA ASTROLOGIA MAPO DE ZAMENHOF, de Aloísio Sartorato.
Universitata Movado en Liono de Alekĉjo Arpitano — Laste modifita: 2008-01-05 18:04
Ne tro kredu kion diras viaj televidoj: ili ne montras al vi verojn.
premioj de foto-konkurso en dua internacia festivalo de Esperanto de Sun Mingxiao — Laste modifita: 2007-11-05 04:23
En dua internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang okazis foto-konkurso de esperantistoj .10 esperantistoj el 5 landoj sendis 59 fotojn en tri temoj.27 fotoj gajnis premiojn.
E-o en Ukraino de Roland Platteau — Laste modifita: 2007-11-01 01:11
Esperanto lauxdire instruota en la lernejoj de Ukraino
Kulturo kaj civitaneco pere de Esperanto en Brazilo de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-11-02 14:53
En la 27-a de oktobro okazis la Unua Esperanta Posttagmezo de la Urbo Japeri (elparolu Ĵaperi’). La renkontiĝon organizis Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) kaj Niterói Esperanto-klubo (NITEK).
[...] de Sun Mingxiao — Laste modifita: 2007-10-24 04:55
Sukcese okazis la dua internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang de Sun Mingxiao — Laste modifita: 2007-11-02 15:49
Estas malfacile okazigi internacian eventon en Azio, tamen en la ĉina urbo Zaozhuang jam dufoje okazis internacia festivalo de Esperanto, en kiu partoprenis 80 esperantistoj. La urbestro partoprenis kaj salutis en la festivalo.
Eu-komisionano Orban startigis vere plurlingvan oficialan ret-forumon de Andrea Fontana — Laste modifita: 2007-10-06 18:46
Eu-komisionano Orban startigis vere plurlingvan oficiala ret-forumon. Alvoko al la esperantistoj partopreni en ĝi.
Ago-tago en Rio-de-Ĵanejro de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-10-05 21:32
Interlingvistika Revuo - 2008 de Jozefo Lejĉ — Laste modifita: 2007-09-26 07:15
Interlingvistika Revuo atendas vian artikolon.
Agoj pri dokumento