Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / alesk / Universitata Movado en Liono

Universitata Movado en Liono

de Alekĉjo Arpitano Laste modifita: 2008-01-05 18:04
Ne tro kredu kion diras viaj televidoj: ili ne montras al vi verojn.
Universitata Movado en Liono

Okupado!

Kiel vi sendube ĉiuj scias, studentoj en Francio ekokupis la universitatojn.

Sed mi volas klarigi tiujn agadojn al vi, ĉar mi mem partoprenas en ili kaj mi scias kion ni faras, diras, agas, elektas.
Kaj mi senĉese petegas vin, aŭskulti tre tre kritike kion diras la televidoj aŭ la ĵurnaloj.

Kial tio okazas

Unua ago, kiun oni devas fari kiam oni konstatas tiom da movademo, estas provi kompreni kio okazigis tion. Ja studentoj ne ribelas por nura amuziĝo (eĉ se ribelado povas okazigi amuziĝon, kiel mi montros al vi en iu venonta parto de tiu ĉi artikolo).

Leĝo Pécresse

Studentoj ja ribelas pro iu aĉega leĝo, proponita de la ministrino Pécresse. Tiu leĝo proponas vendi la universitatojn al firmaoj.

Tiu ĉi leĝo ankaŭ diras ke universitatoj ne plu estos regataj de la universitata prezidento + la profesoroj + la zorgantoj (tiuj, kiuj laboras en la universitato, kiel bibliotekistoj, superrigardantoj, sekretarioj, ktp), sed estus regataj de la universitata prezidento + de la patronoj de la firmaoj kiuj posedas la universitaton.

Rezultoj

Tio eble povus ŝajni bona afero al kelkaj liberalismaj homoj, sed mi devas substreki la subajn faktojn:

1- Pro firmaa financado de la universitatoj, la studkostoj multe altiĝos: en Francio, la universitatoj estas senpagaj kaj malfermitaj por ĉiuj studentoj. Se studkostoj altiĝas, multaj studentoj el malriĉaj familioj ne plu povos studi. Ankaŭ ekzistas risko ke aperos porriĉulaj universitatoj kaj pormalriĉulaj universitatoj. Por egaleco ni luktas.

2- La universitatoj estas ŝtataj. Tio signifas ke la ŝtato financas ilin egalece kaj ke ĉiuj fakoj estas financataj. Se la universitatoj estus financataj de firmaoj, ricevus monon nur la mongajnaj fakoj. Humanismaj fakoj (kiel muzikologio, filozofio, lingvistiko, lingvostudoj) tute ne plu estus financataj, do tiuj fakoj tiam fermindus. Por diverseco ni luktas.

Sed ne nur...

Tiu leĝo ne estas la nura hontindaĵo. La nuna registaro resendas nigrulojn al iliaj devenlandoj pro faŝismaj kialoj (ĉar ili tro nigras por vivi ĉi tie). Multaj el tiuj nigruloj venis pro mizero (ili tro maldece vivas do esperas pli bone vivi en Eŭropo) aŭ pro politikaj kialoj (ilia etno estas persekutata). Resendi ilin estas ofte antaŭmurdo.

La nuna registaro faras ankaŭ multajn faŝismaĵojn. Interalie, la dekobligon de la kameraoj en ĉiuj lokoj, la DNA-registradon por ĉiuj...

Kontraŭ faŝismo ni luktas.

Studenta agado

Por montri ke ni, studentoj, malkonsentas kun tiu ĉi hontinda leĝo, ni elektis okupadi la universitatojn.

Demokratiaj Balotoj

Mi vere volas substreki la fakton ke antaŭ ĉia agado okazas baloto por scii ĉu ni agadu aŭ ne, kaj kiel ni agadu.

Lunde la 12an de novembro 2007 okazis en la universitato baloto por scii ĉu ni devas okupadi la universitaton aŭ ne. Ĉiuj studentoj kiuj sentis sin koncernitaj de la leĝo elektis kunveni en la sportejo de la universitato. Tiu sportejo estas la plej granda ĉambro de la universitato, kaj ĝuste eniris pli ol 2000 studentoj el 2300 entute (eble la 300 aliaj tute fajfas pri sia estonteco). Post 2-hora pledado dum kiu parolis dekoj de homoj (paroltempo estis elektita je 2 minutoj maksimume), ni ekbalotis. La oupado estis man-voĉdone aprobita de almenaŭ 3/4 de la tuta ĉeestantaro.

Tial tiu baloto tute valoras kaj laŭleĝas. Laokupado estis voĉdonita por 1 semajno (do ĝis lundo la 19an de novembro)

Por egaleco ni luktas.

Okupadoj de la universitato

Okupado ne signifas ke universitato estas fermita. Okupado signifas ke la universitato apartenas al ni, ke ni posedas ĝin kaj rajtas organizi kontraŭstaron.

Ni elektis fermi nek la bibliotekon, nek la kulturdomon (kie okazas koncertoj kaj teatraĵoj), por ke studentoj povu daŭre studi dum la okupado. Bedaŭrinde la estraro de la universitato malpermesis al la studentoj ricevi kulturon, ĉar ili fermis tiujn 2 kulturlokojn. Sed kio pli gravas estas ke ili akuzas ke ni faras tion.

Kontraŭ mensogoj ni luktas.

Kiel la registaro agadas

Detruo kaj Brulado

Okazis multaj fiaĵoj de la polico en Parizo, sed mi ne havas sufiĉajn informojn por paroli pri ili al vi. Mi scias nur ke blindulo estis forte atakita de la polico. Eble se mi trovas informojn, mi povos rakonti tion al vi.

Ĵaŭdon la 15an de novembro okazis alia baloto por okupadi alian universitaton de Liono. Kaj mi aŭdis ke dumnokte, inter ĵaŭdo kaj vendredo, policanoj kaj armeo foririgis la studentojn el la universitato. Tio estas kontraŭleĝa.

Vendrede matene, oni alvokis min por sciigi al mi ke amikoj kiuj restis nokte en la universitato malkovris teruraĵon: lokalo kie troviĝas universitataj asocioj estis malplenigitaj: la tuta mono malaperis (entute, estas pli ol 5000€, kiujn oni rikoltis dum pluraj jaroj por mone subteni se okazas io...), paperoj estis bruligitaj. Ni nur sukcesis malebligi la foriron de ŝarĝaŭto, en kiu troviĝis ĉiuj nebruligeblaĵoj el la lokaloj. Ni tiel reprenis komputilojn, meblojn, fridujojn, kaj tiel plu.

Unu el tiuj asocioj nomiĝas Art'Issa, kaj per ĝi mi disdonas kursojn de esperanto en la universitato.

Apud la malplenigitaj lokaloj ni trovis fumantan cindraron el la paperoj prenitaj en la lokaloj. Meze de ili troviĝis multaj libroj, interalie esperantistaj libroj kiujn mi uzas por miaj kursoj. Mi ja ricevis ilin el donacoj, aŭ printis ilin mem el Lernu.net, sed estas nun terura manko por niaj kursoj.

Ŝajnas ke la registaro provas provoki nin por ke ni perforte reagu, sed tiuj agadoj povas memorigi al niaj geavoj iun epokon, kiam bruniĝis la tuta Eŭropo. Faŝistan estontecon ni ne volas.

Kontraŭ kulturmurdo ni luktas.

Cindraro

Cindraro en kiu troviĝas interalie la dokumentoj (libroj, afiŝoj, paperoj, skribaĵoj, dokumentoj) uzitaj por la Esperanto-kursoj. En tiuj cindroj troviĝas ankaŭ oficialaj dokumentoj de la asocioj.

Ni pensas ke ili faris tion kiel venĝon kontraŭ la okupantaj studentoj, ĉar multaj el ili apartenas al la asocioj kies paperojj estis bruligitaj.

Ankaŭ centoj da eŭroj malaperis... sed neniu scias kiespoŝe ili nun estas.

Polico kaj Armeo en la universitatoj

Ĵaŭde vespere, responde al nia baloto pri okupado de la universitatoj de Liono, polico helpita de iu fako de armeanoj (ĝendarmoj) atakis la pacajn studentojn por foririgi ilin de la okupitaj lokoj.

Tio okazis ne en mia propra universitato, do mi ne ĉeestis, ĉar mia universitato estas daŭre okupata, sed mi aŭdis diraĵojn pri perfortaĵoj far la polico al la studentoj.

Kontraŭ polica ŝtato ni luktas.

Sed ni kontraŭstaras

Ni tamen ne malesperas, kaj ni antaŭeniras kaj rezistas vigle kontraŭ tiaj faŝistaĵoj.

Nova vivo en la universitato

Okupita universitato ne signifas mortintan universitaton! Ĉiutage ni estas en la universitato, kaj ni provas pli-malpli vivi en ĝi. Kelkaj kursĉambroj iĝis dormejoj, aliaj kursĉambroj iĝis kuirejoj kaj manĝejoj, en aliaj ni okazigas kursojn, debatojn.

Ĉiutage ni ankaŭ politike parolas pri la agadoj. En la movado, ni ĉiuj elektis forgesi nian propran politikan partion por konstrui ion kune kaj senpartie.

Okazas kuna matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo, dum kiuj ni babiladas pri ĉiaj temoj.

Por Parollibero ni luktas.

Nova vivo

Nova vivo okazas nun en la universitato.

Solidareco

Ni, studentoj, estas solidaraj kun la aliaj luktantoj kiuj agadas kontraŭ la registaro kaj ĝiaj liberecmurdantaj leĝoj.

La trajnŝoforoj ekribelis, kaj ni sekvas ilin solidarece.

Por Paco ni luktas.

Ni ne solas

Ni, studentoj, ne solas en la lukto.

Pluraj profesoroj jam kunvenis en la movado por montri sian subtenon.

Ankaŭ multaj lokaj zorgantoj kunvenis, ĉar ili ankaŭ estas koncernita per la leĝo.

Sendependeco

Ni, studentoj el ĉiuj sindikatoj kaj ekstersindikataj, elektis ne videbligi niajn sindikatojn, por ke la movado estu libera kaj neniu provu alsiigi la lukton.

Tamen, la sindikato UNEF parolas en sia nomo pri la lukto. Ankaŭ kontraŭ tiaj agadoj ni luktas, ĉar ili povas simple malstarigi la movadon.

Kontraŭ egoismo ni luktas.



Konklude, ni nur volas montri al vi kiel vere okazas tiu movado, kaj ni petas vin ĉesi kredi ĉian stultaĵon diritan de la monaj medioj (televido, radio, amasĵurnaloj).

Sendependaj medioj ekzistas. Esperanto estas pontolingvo por disvastigi aktualaĵojn tra la mondo kaj sciigi la veron.

Sed kio indas substreki, estas ke tiu leĝo ne estas nura fakto. Kaj eĉ se nia movado stariĝis pro tiu leĝo, ni ĉiuj deziras kontraŭi la tutan sistemon kiu produktas kaj tiajn leĝojn kaj mizeron kaj faŝismon kaj senlaborecon kaj malegalecon.

Mi elkore petas al vi disvastigi tiun ĉi artikolon por ke pli kaj pli da homoj eksciu pri la movado.