Vi estas ĉi tie: Hejmo / Novaj Lapenna-sondosieroj

Novaj Lapenna-sondosieroj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-11-02 21:40
Novas sondosieroj de kaj pri Prof. D-ro Ivo Lapenna.
Novaj sondosieroj (elshuteblaj) de/pri Prof. D-ro Ivo Lapenna en la hejmpagho de Fondajho Ivo Lapenna okaze de la 125-jara datreveno de Esperanto. http://www.ivolapenna.org/125.htm (plej bone uzi Internet Explorer). Informas: Birthe Lapenna Vicprezidanto de Fondajho Ivo Lapenna www.ivolapenna.org
TV Supren de Paulo Pereira Nascentes — Laste modifita: 2007-09-21 03:51
Inauguro de televidkanalo
Starigo de Universitata Kurso de Esperanto ĉe Universidad Los Lagos, Ĉilio de Hector Campos Grez — Laste modifita: 2007-09-20 04:13
Dum diplomo por universitat-nivela profesoroj, ŝerce prezentis ideon pri starigo de esperantan kurson, kaj la ideo eblas nun realigi.
Sukcesa ĉeesto de esperanto en la nacia tago de Katalunio de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-09-21 10:44
Por la kvara sinsekva jaro Kataluna Esperanto-Asocio havis budon en la Asoci-Foiro en Barcelono, okaze de la nacia tago de Katalunio, la 11an de septembro. La budo fariĝis renkontiĝejo de la loka esperantistaro, disvendiĝis preskaŭ la tuta lernomaterialo kaj la kaso pleniĝis per rekorda cifero en tiu foiro. En la posttagmeza manifestacio centoj da flugfolioj estis amase disdonitaj kaj elstaris ankaŭ verda flago, kiu utilis por montri nian ĉeeston kaj klarigi la demandojn de sufiĉe multaj scivolemaj kunmanifestaciantoj.
[...] de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-09-19 12:33
La mediteranea skandalgazeto de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-09-15 18:27
Okaze de la jokohama UEA-prezidantiĝo de Probal Daŝgupto, Osmo Buller prave kaj trafe nomis "mediteranea skandalgazeto" la retan misinformilon "Heroldo Komunikas".
Retejo pri originala literaturo esperanta nun pli aktuala de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-09-08 10:50
Sten Johansson aktualigis sian retejon OLE pri Originala Literaturo Esperanta.
São Paulo sin pretigas por ŝtata kongreso de esperanto de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-09-08 10:51
Esperantistaj Spiritistoj renkontiĝas en Brazilo de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-09-08 10:52
Rusiaj E-tagoj - unuafoje ĉemare de Andrej Grigorjevskij — Laste modifita: 2007-09-06 08:58
RET-07 (Rusiaj Esperanto-tagoj) aŭguste 2007 okazis ĉe Azova maro, sude de Rusio. Venis 183 personoj el 8 landoj - la plej amasa kaj internacia RET en la nova jarmilo.
[...] de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-09-03 11:02
"Team Esperanto" invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn de Robert L. Read — Laste modifita: 2007-08-30 22:24
Projekto Gutenberg elektronike eldonas librojn tute senkoste kaj libere. Teamo de e-istoj enmetis librojn tie. Nun estas 29 haveblaj libroj. La projekto bezonas pli da helpantoj. Precipe, ni bezonas donacon de kopirajtoj de libroj verkita en Esperanto, por aldoni al la publia liberverkaro.
Enhavo kaj kovrilo de Beletra Almanako n-ro 1 de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-08-30 22:19
Jen la enhavo kaj kovrilo de BA1
Libro pritraktas la situacion de memmortigintoj en la spirita mondo de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-08-26 22:19
Eldonejo Lorenz lanĉis la libron "Memmortigo kaj ĝiaj konsekvencoj". Temas pri esperanta traduko de fama brazila spiritisma libro.
Elstara brazila esperantisto forpasis de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-08-26 18:09
Forpasis la 25-an de aŭgusto en São Paulo la brazila esperantistino Elvira Fontes.
[...] de Valdas Banaitis — Laste modifita: 2007-08-23 20:24
Rejvo - muziko kaj movado esperante! de Oleg Pokotylo — Laste modifita: 2007-08-22 13:17
Brazila e-radioprogramo 30-jariĝas de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-08-14 10:16
Kuristo disvastigas esperanton en Rio de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-08-10 12:43
"Jes, mi volas!" de Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2007-08-07 14:52
Pli ol tri mil homoj subtenis la ideon organizi UK 2009 en Bjalistoko. La subskribojn sub alvoko al Universala Esperanto-Asocio kolektadis Bjalistoka Esperanto-Societo, redakcio de gazeto Poranny kaj multaj volontuloj. La kolektado sub Esperanta nomo „Jes, mi volas!” trovis grandan interesiĝon de loĝantaro kaj turistoj.
La Subĉiela Galerio de Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2007-08-07 14:51
- sub ĉi tiu nomo la 31-an de julio 2007 aperis ĉe stratoj en Bjalistoko tabuloj, kiuj memorigas objektojn por ĉiam malaperintajn de la urba pejzaĝo, sed tre gravajn por historio de la urbo.
Agoj pri dokumento