Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jorge / La mediteranea skandalgazeto

La mediteranea skandalgazeto

de Jorge Camacho Laste modifita: 2007-09-15 18:27
Okaze de la jokohama UEA-prezidantiĝo de Probal Daŝgupto, Osmo Buller prave kaj trafe nomis "mediteranea skandalgazeto" la retan misinformilon "Heroldo Komunikas".

Okaze de la jokohama UEA-prezidantiĝo de Probal Daŝgupto, Osmo Buller prave kaj trafe nomis "mediteranea skandalgazeto" la retan misinformilon "Heroldo Komunikas".

Mi jam abunde okupiĝis pri la lingvaĵo de tiuj lingvaj manipulistoj, sed lastatempe mi trovis pliajn interesajn trajtojn en ilia agado. Nuntempe, en la tuta mondo (almenaŭ en la tuta virtuala mondo aŭ cibermondo) pli kaj pli populariĝas la t.n. Interreto 2.0, en kiu la legantoj kaj uzantoj mem rajtas kontribui al la verkado kaj kreskado de la tesktoj, aŭ al aldono de komentoj, ligoj, taksoj ktp al reteroj (tekstoj, fotoj, filmoj k.s.) enretigitaj de aliaj.

En Esperantujo, ekzemploj estas la esperanta Vikipedio, Klaku.net aŭ, en la ĵurnala sfero, Libera Folio. Kontraste, la retpaĝo de la silfera "Esperanta Civito" (EC) restas bloke netuŝebla, neopiniebla, nekomentebla. Oni devas gluti la stultigan pilolon tuta. Nur ĝiaj administrantoj kaj prilaborantoj havas rajton krei aŭ modifi la enhavon.

Jen ili sentas nenian honton eldiri pri aliuloj, cetere jam mortintaj, ke "kaj Waringhien (unua aliĝinto al la Esperanta PEN, post la kunfondintoj Martinelli, Nemere, Silfer) kaj Auld (prezidanto de la Esperanta PEN) estis raŭmistoj" [HeKo 338 7-B, 11 sep 07], kio certe meritus korekton. Aŭ umbilikisme nomi sin mem "eminentaj intelektuloj (Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, Claude Piron, Giorgio Silfer kaj aliaj)" [EC / Establoj / KCE / 1975-1982: la ekflorado].

Al pastra prediko, nenia kritiko! La primitiva aranĝo de la EC-retpaĝo ĉi-foje plene servas al la interesoj de tiu grupeto de delirantoj, simile kiel la nordkoreuja televido incensas la figuron de la intelekte ne malpli delira Kim Jong-il.

Jorge Camacho

pistike65
pistike65 diras:
2007-09-15 22:28
Ne forgesu ke, se vi subskribas la Karton kaj aliĝas al la Akto, vi povas fariĝi subsidue suverena establo, subjekto de internacia juro tra la strukturoj de la Akto!
Ĵaluznik kaj Koruptski
pistike65
pistike65 diras:
2007-09-15 22:29
Mi ne scias kiel Ĵaluznik kaj Koruptski akaparis mian identecon! Eble mi forgesis gxin en la Postdomo...?
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2007-09-15 22:31
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l' enhavo,
de la verdo, de la flavo,
pistike65
pistike65 diras:
2007-09-15 22:34
igas onin tute muta,
prarauxmisme rezoluta,
kvankam la enhav' de HeKo
estas bruna kiel


padonu mineŝtaŝ bria
padon'
padon'
'kon
'kon

paŭzo
naŭzo
iafantomo
iafantomo diras:
2008-12-04 22:22
Pri William Auld Silfer bele rakontadis en prelego ĉe La Londona Esperanto-Klubo ĵus antaǔ la morto de Auld.

Fine de la prelego mi demandis, "Kiel fartas William Auld?" Silfer respondis, ke li estas en hospitalo, kaj ke lia edzino vititas ŝin. Do mi demandis, "Ĉu vi estas en kontakto kun William Auld?". "Jes", li respondis, tute gaje kaj elsvingante la brakojn, "Ni Civitanoj ĉiam restas en kontakto unu kun alia".

Mi do demandis, kiom longe William Auld estis raǔmisto. "Nu", li respondis, "evidente ne estis antaǔ 1980". Sekvis rido, kaj tiam li daǔrigis, por rakonti, ke William Auld vere estis raǔmisto depost mallonge post la Dua Mondmilito.

Mi kredis neniun vorton de tio kion diris Giorgio Silfer. Mi ja povas kredi ke William Auld estis de li entirita pro la literatura flanko, sed la William Auld kiun mi konis certe havis fortajn opiniojn pri la subteno de Esperanto por la celo por kiu ĝi estis kreita.

Kiam poste mi aǔdis ke William Auld mortis, mi sentis ke la tono de Silfer, se li vere estis en kontakto kun Auld kiel li diris kaj sciis pri la aktuala situacio, estis netaǔga.

Mi ricevis duoblan senton de blufado.




Jorge
Jorge diras:
2008-12-05 00:00
La oldan Auld
Perla kaj Giorgio kaptis
vampire kaj vulture.
Jorge
Jorge diras:
2008-12-05 17:14
Kompatinda William Auld, kredeble vi turniĝas en la tombo!:

http://esperantio.net/index.php?id=735
pistike65
pistike65 diras:
2009-03-26 11:46
Ofte mi promesis al mi mem ne plu okupigxi pri cxi tiu amas-malamas-komunikilo, sed ne rezistas la tenton okaze de la apero de
http://www.esperantio.net/index.php?id=825
en kiu HeKo festas sian dekjarigxon per senteble minuskompleksa memkomparo al Libera Folio.
Amiko jxus leginta cxi tiun priHeKan HeKajxon, komentis jene:
"La vera diferenco inter Libera Folio kaj HeKo: la lastemenciita estas produktata de megalografomania pensiulo kiu havas nenian pli gravan okupon. La unua estas produktata de simila ulo ankoraux ne pensiita."

amike
István Ertl