Vi estas ĉi tie: Hejmo / Novaj Lapenna-sondosieroj

Novaj Lapenna-sondosieroj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-11-02 21:40
Novas sondosieroj de kaj pri Prof. D-ro Ivo Lapenna.
Novaj sondosieroj (elshuteblaj) de/pri Prof. D-ro Ivo Lapenna en la hejmpagho de Fondajho Ivo Lapenna okaze de la 125-jara datreveno de Esperanto. http://www.ivolapenna.org/125.htm (plej bone uzi Internet Explorer). Informas: Birthe Lapenna Vicprezidanto de Fondajho Ivo Lapenna www.ivolapenna.org
Konkurso de limerikoj de Jorge Camacho — Laste modifita: 2007-08-30 22:21
konkurso de limerikoj
[...] de Przemysław Wierzbowski — Laste modifita: 2007-08-06 01:03
Fino de kursoj de Esperanto en Kantono, Ĉinio de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-07-30 18:39
Fine de junio finiĝis du kursoj de Esperanto en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Unu el ili okazinta en universitato estis gvidita de la ĉina samideano Liu Weizhuang, ĝenerala sekretario de la Esperanto-Asocio de Kantono, kaj Augusto Casquero, prezidanto de la Hispana Esperanto-Asocio, kaj tie oni disdonis la koncernajn diplomojn al la lernantaro.
brazilanoj ploras! Ora medaloj aŭ perdi vivojn? de Jonathan Rodrigues Silveira — Laste modifita: 2007-07-21 13:29
brazilanoj ĉi-semajne bedaŭris la teruran aeran akcidenton.Terura akcidento okazis ĉi semajne, sed bedaŭrinde, nur tiel la brazilanoj memoros ke pli validas vivoj ol medaloj!
Corsetti: EU-leĝaro estu komprenebla al ĉiuj de Ian Fantom — Laste modifita: 2007-07-20 14:54
Prezidanto de UEA prikomentas la malkaŝon, ke la proponata EU-traktato estis farita por esti nekomprenebla. Esperanta versio de gazetara bulteno elsendita al britaj ĵurnalistoj de la ĵus revivigita 'Esperanto Lobby'.
Kultura Kooperativo de Esperantistoj fariĝis 56-jara de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2007-07-16 19:37
Antaŭ 56 jaroj, estis fondita en Rio-de-Ĵanejro Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Loka klubo en Norvegio 100-jariĝis de Ulf Lunde — Laste modifita: 2007-07-02 07:09
La loka Esperanto-klubo en Trondheim, Norvegio, festis sian 100-jariĝon kaj samtempe invitis la Norvegan Esperantistan Ligon okazigi sian Landan Kongreson en Trondheim.
Klaku.net, la nova libera socia retejo de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-06-28 14:33
Cele al disvastigo de esperanto kaj esti mejloŝtono de la esperanta blogaro, skipo de esperantistoj kreis la socian projekton Klaku.net
Usona esperantisto trejnis instruistojn en Pekino de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-06-21 15:08
De la 15-a ĝis la 18-a de junio, usona esperantisto Dennis vizitis Pekinon por trejni instruistojn de Esperanto en la Pekina Bazo por Esperanto-instruado al Infanoj.
Per esperanto la ĉina futbalo iras al la mondo de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-06-20 11:43
La 11an de junio, en la ĉina urbo Fuĝoŭo (Fúzhōu), ĉefurbo de la provinco Fuĝjano (Fújiàn), okazis la oficiala inaŭguro de nova futbal-klubo, C.D. Tortosa, omaĝe al la kataluna teamo Club Deportiu Tortosa. Temas pri la dua ĉina teamo kun la nomo “C.D. Tortosa”, ĉar jam en Kantono (Guǎngzhōu) fondiĝis, la pasintan 20an de oktobro, samnoma sport-klubo, kiel rezulto de la interrilatoj inter la kataluna teamo kun Ĉinio – interrilatoj, en kiuj esperanto grave rolas.
Nun eblas antaŭmendi "Modernan Historion de Ĉinio, Japanio kaj Koreio" de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-06-05 06:49
En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron La Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio. La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton.
Usonano instruas Esperanton al ĉinaj bonzoj de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-06-05 23:30
La 15-an de majo, usona esperantisto Dennis komencis instrui Esperanton en la budhisma templo Duobao en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio.
Malplena Nesto de Jozefo Lejĉ — Laste modifita: 2007-06-11 21:29
La premiita projekto Nesto fermis siajn pordon. Tion decidis la kreinto de Nesto, la brazilano esperantista Adonis Saliba.
Elsendoj de Radio Vatikana arkivitaj en la reto de Bruno Masala — Laste modifita: 2007-05-31 13:03
La TTTejo www.radio-vatikana-esperanto.org estis lanĉita antaŭ 6 monatoj, la 3an de decembro 2006a. De tiam, ĝi ebligis 15.000 elŝutojn de mp3-sonarkivoj. Ĝi nuntempe disponigas 350 sonarkivojn: elsendoj el la jaroj 2004 ĝis 2007. Ĉiuj programoj de la pasintaj 6 monatoj estas je dispono kaj por la antaŭa periodo haveblas precipe la dimanĉaj elsendoj.
Rondonópolis funebras Ludovikon de Jozefo Lejĉ — Laste modifita: 2007-06-03 15:51
Policanoj ŝajnigas savi, sed faris realajn viktimojn en Rondonópolis, brazila urbo kie oni trovas inform-ŝildojn en Esperanto. La eta urbo funebras la pafmortigon de Ludoviko, dektrijara lernanto.
[...] de Roland Platteau — Laste modifita: 2007-05-29 18:47
Ĉu esperantistoj en firmao Opel ? de Roland Platteau — Laste modifita: 2007-06-03 15:49
ĉu vi volas veturi en "vivaro" aŭ en "movano" ? Ĉu nur hazarde tiuj vortoj aspektas esperantaj, aŭ ne ?
E-kurso en Guangzhou, urbo de suda Ĉinio de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-05-27 07:48
Esperanto-kurso en Guangzhou, urbo de suda Ĉinio
E-kurso funkcias en la Pekina Normala Universitato de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-04-30 17:48
De la pasinta semestro Esperanto-kurso funkcias posttagmeze de vendredo en la Pekina Normala Universitato (PNU).
Esperanto-Bosko en Pekino kreskas de Li Jianhua — Laste modifita: 2007-04-17 15:20
La 14-an de aprilo, 2007, membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) akvumis arbojn de Esperanto-Bosko en Chaoyang-parko en Pekino.
Agoj pri dokumento