Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / JonathanRodrigues / [...] / brazilanoj ploras! Ora medaloj aŭ perdi vivojn?

brazilanoj ploras! Ora medaloj aŭ perdi vivojn?

de Jonathan Rodrigues Silveira Laste modifita: 2007-07-21 13:29
brazilanoj ĉi-semajne bedaŭris la teruran aeran akcidenton.Terura akcidento okazis ĉi semajne, sed bedaŭrinde, nur tiel la brazilanoj memoros ke pli validas vivoj ol medaloj!
brazilanoj ploras! Ora medaloj aŭ perdi vivojn?

politikistoj malfermu okulojn!

Deksepan tagon,ĉi-semajne, ĉiuj brazilanoj ploris pro okazo jam delonge timita: La plej terura aera akcidento jam okazinta en suda ameriko. Aviadilo kun pli ol cent vojaĝantoj perdis direkton dum ĝi estis alvenanta en la flughaveno, en la urbo São Paulo, ĉirkaŭ la sesa horo.Post kiam ĝi tuŝis la teron,la aviadilgvidisto perdis kontrolon, kaj gvidis la aviadilo maldesktren trafante grandan konstruaĵon. Ĝis nun pli ol 186 mortintoj estas trovitaj,el ili, pluraj kiuj ne estis en la aviadilo, sed kiuj dum la akcidento laboris en la loko trafita de la aviadilo. Dum ena ĥaoso,kaj terura civita milito,la brazila registaro faris malfacilan elekton: gajni internacian famon, aŭ solvi enajn problemojn.Bedaŭrinde, la oraj medaloj ne anstataŭas la perditajn vivojn. Nun brazilanoj esperas ke la uloj kiuj regas tiun ĉi belan landon,iutage malfermos la okulojn,jam delonge fermitajn.