Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jozefo Lejĉ / Rondonópolis funebras Ludovikon

Rondonópolis funebras Ludovikon

de Jozefo Lejĉ Laste modifita: 2007-06-03 15:51
Policanoj ŝajnigas savi, sed faris realajn viktimojn en Rondonópolis, brazila urbo kie oni trovas inform-ŝildojn en Esperanto. La eta urbo funebras la pafmortigon de Ludoviko, dektrijara lernanto.
Rondonópolis funebras Ludovikon

Policanoj apudas la buso

Rondonópolis estas apenaŭ videbla punkto en la okcidenta brazila mapo. Tamen fariĝis granda al okuloj de la brazilaj esperantistoj, ĉar tie, dank'al vigla loka Esperanto-Klubo, eĉ troveblas inform-ŝildoj en Esperanto ĉe la urba stacidomo. Sed la pacema Rondonópolis ĵus vekiĝis el terura premsonĝo. La 26-an de Majo, okazis Civitana Manifestacio, kiam defilis lernantoj kaj militistoj. Celante brile ŝlosi la urban feston, grupo de ok lokaj policanoj ŝajnigis sturme savi buson, kie estus danĝeraj banditoj. Oni ne atendis detalon: kelkaj policanoj uzis verajn kuglojn ĉe siaj pafiloj. Tiun fatalan fuŝaĵon la spektantaro terurigite malkovris pro la fakto, ke ŝajna pafado ne kapablas rompi busajn fenestrojn. Plie, iuj jam estis falintaj teren... Unu el tiuj lastaj viktimoj estis la dektrijara lernanto Luís Henrique (en Esperanto Ludoviko Henriko). Vundita je la kapo, li ne malfruis morti ĉe hospitalon. Aliaj dudek vunditaj entutas la bedaŭrinda agado de la nekredebla milita stulteco. Dum la aŭtoritatuloj promesas puni la policanojn, la loĝantaro peze funebras la malaperon de sia Ludoviko. [Laktoido]