Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / bluacxielo / Usona esperantisto trejnis instruistojn en Pekino

Usona esperantisto trejnis instruistojn en Pekino

de Li Jianhua Laste modifita: 2007-06-21 15:08
De la 15-a ĝis la 18-a de junio, usona esperantisto Dennis vizitis Pekinon por trejni instruistojn de Esperanto en la Pekina Bazo por Esperanto-instruado al Infanoj.
Usona esperantisto trejnis instruistojn en Pekino

Komunikado

De la 15-a ĝis la 18-a de junio, usona esperantisto Dennis vizitis Pekinon por trejni instruistojn de Esperanto en la Pekina Bazo por Esperanto-instruado al Infanoj. La bazo estis fondita de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) en infanĝardeno en la lasta oktobro. Antaŭtagmeze de la 16-a, Dennis diskutis pri eduka maniero de Esperanto al infanoj kune kun Li Weilun, prezidanto de PEA, Zheng Bocheng, ĝenerala sekretario de PEA, Li Jianhua, junulara komitatano de PEA kaj Huang Xueqin, estro de la infanĝardeno kaj la Pekina Bazo por Esperanto-instruado al Infanoj. Posttagmeze de la 17-a de junio, Dennis prelegis en la bazo al asocianoj de PEA. Li konigis sian sperton en Ĉinio, sian frukton de disvastigo de Baza Esperanta Kurso (BEK) en Duobao-templo en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio kaj edukadan manieron al infanoj de usona internacia lernejo en Ilinojso, Usono. Poste, Dennis interŝanĝis opiniojn pri la problemoj interesaj por la membroj de PEA. Dennis venis al Ĉinio en la fino de marto. Li instruis Esperanton al budhanoj per BEK en Duobao-templo kaj diskutis kun koncernaj oficistoj de la Nankina Universitato pri la edukado de Esperanto en tiu universitato. La Nankina Universitato estas ĉina fama universitato en Nakino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. La universitato fondiĝis en 1902 kaj Cui Jianhua, estro de la fremdlingva instituto de la univesitato estas esperantistino.