Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Verdlanco / Loka klubo en Norvegio 100-jariĝis

Loka klubo en Norvegio 100-jariĝis

de Ulf Lunde Laste modifita: 2007-07-02 07:09
La loka Esperanto-klubo en Trondheim, Norvegio, festis sian 100-jariĝon kaj samtempe invitis la Norvegan Esperantistan Ligon okazigi sian Landan Kongreson en Trondheim.
Loka klubo en Norvegio 100-jariĝis

muzikantoj ludis dum la festeno

La 16-an de junio la loka Esperantoklubo de Trondheim, Grupo Esperantista de Trondheim (GET, fondita en 1907) festis sian 100-jariĝon per jubilea festeno kadre de la Landa Kongreso de la norvegaj esperantistoj. GET estas aktiva klubo kun plejparte junaj membroj, sed kun forta sento de tradicio. La klubo ne nur regule kunvenas, sed ĉiun jaron nepre aranĝas Zamenhof-feston en decembro kaj Ĝardenan Feston en junio, kun bonaj manĝaĵo kaj tortoj, kaj ĉiam kun kroketludado.

Ĉi-jare la fruaj alvenintoj al la Landa Kongreso povis ĝui ankaŭ tiun feston. Okaze de sia jubileo, GET ricevis gratulojn de esperantosocietoj kaj en kaj ekster Norvegio. Dum la jubilea festeno oni laŭtlegis inter alie gratulon de Esperantosocieto "Antaŭen" en Tampere. Poste okazis kantado kaj de pompaj Esperanto-himnoj kaj de tradukitaj norvegaj popolkantoj, kaj S-ro Torstein Kvakland laŭtlegis iom de malnovegaj kunvenprotokoloj de la kluba arĥivo. Tiamaniere oni sukcesis rekrei tian etoson, kia oni povas imagi ke ĝi estis en la fruaj jaroj, lerte kombinante flamantan amon al hejmo, patrujo, naci' kun fiera sento de aneco en internacia rondo familia!

S-ro Otto Prytz, veterano de la norvega Esperantomovado, faris dankparoladon dum la festeno kaj konstatis (ne por la unua fojo), ke trondhejmanoj vere scias kiel jubilei. Grupo Esperantista de Trondheim havas TTT-paĝon kie spekteblas filmo de la festeno .

Dum la kongreso en Trondheim okazis ankaŭ la Landa Kunveno de la Norvega Esperantista Ligo (NEL, fondita en 1911). Ĉi-jare la defioj de la Landa Kunveno estis multaj, ne malplej pro krizoj kaj en la ekonomio kaj en la distribuado de produktita informmaterialo. Tamen, post la dutaga kunveno, la partoprenantoj ŝajnis esti kontentaj. Kiel kutime, la diversaj sekcioj de NEL kaj aliaj norvegaj E-organizoj kaptis la okazon de la Landa Kongreso, kiam pluraj el la plej aktivaj esperantistoj en la lando aperas samloke, por okazigi siajn proprajn jarkunvenojn kaj elektojn.

Okazis la jarkunveno de la norvega Eldonejo Esperanto, kiu decidis malfondiĝi pro plurjara manko de mendoj. La ĉefaj kialoj ŝajnas esti ke la merkato ŝrumpis kaj ke norvegaj esperantistoj preferas mendi siajn librojn rekte de eksterlando per Interreto. Samloke kaj -tempe okazis ankaŭ la Landa Kunveno de la Norvega Junularo Esperantista.

Post la fino de la formala parto de la Landa Kongreso okazis perpieda ekskurso kun la profesia ĉiĉerono kaj multjara esperantisto Knut Lyngstad. Li rakontis pri la historio kaj la malnovaj konstruaĵoj de la urbocentro. Li ankaŭ ĉiĉeronis en la granda katedralo de Nidaros, inter alie montrante la lokon de la tombo de Erling Skakke, norvega famulo de la mezepoko. Laŭ la ĉeestantoj, tiu kombino de la jubileo de GET kaj la Landa Kongreso de NEL estis sukceso ĉiel.