Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jozefo Lejĉ / Malplena Nesto

Malplena Nesto

de Jozefo Lejĉ Laste modifita: 2007-06-11 21:29
La premiita projekto Nesto fermis siajn pordon. Tion decidis la kreinto de Nesto, la brazilano esperantista Adonis Saliba.

Laŭ Saliba, "Projekto NESTO jam atingis pli ol 60 landoj kaj jam havis plurmilajn lernantojn kaj centojn da instruistoj." Spite al tiu nekontestebla bonfarto, la 31-a de Majo 2007 estas la fina tago por la projekto. La baza ideo estis enkonduki novajn personojn en la scenejon de Esperanto per la interreta medio. La interesinto pri Esperanto eniris en la paĝaron de Nesto, kie troviĝis lern-metodoj, KaPe (baza) kaj Gerda (meza). Krom la ebleco de memlernado, Nesto sukcesis kunigi signifan reton da instruistoj, kiuj virtuale deĵoris ĉe la komputilo.

Sekve de tio, oni povus fini la bazan kaj la mezan kursojn en ĉirkaŭ ses monatoj. Ankaŭ remarkindas tio, ke la nepagpovaj lernantoj rajtis ricevi stipendiojn. Nesto estis branĉo de Grupo Monda, ne-registara organizo premiita per Cigno okaze de UK-2006. Nun Nesto restas malplena. Ŝvebas mistera nubo super la abrupta ĉesiĝo de tiu porinstrua servo. Tamen, restas aliaj eblecoj nestiĝi. Kiu musklakas la restitan ligilon de Nesto, tiu estos aŭtomate resendita al Lernu!, kaj novaj flugiloj povos provi la ne tiel facilajn, sed instigajn ventojn de Esperanto, post la elnestiĝo. [Laktoido]