Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / bluacxielo / Nun eblas antaŭmendi "Modernan Historion de Ĉinio, Japanio kaj Koreio"

Nun eblas antaŭmendi "Modernan Historion de Ĉinio, Japanio kaj Koreio"

de Li Jianhua Laste modifita: 2007-06-05 06:49
En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron La Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio. La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton.

En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron La Historio por Malfermi Estontecon -- Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio. La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton.

La libro montras praktikan utilecon de Esperanto, kaj estis laŭdita de Komitato de UEA lastjare. Ĝi havas ĉirkaŭ 300 paĝojn. La Esperanto-traduko kaj eldono estas apogita de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto Asocio.

La libro aperos dum la venonta Jokohama UK. Por pagi la koston de la eldono, ni petas antaŭmendon de pacamaj esperantistoj. La prezo estas Won 8,000 (Jeno 1,600, Eŭro 10). La nomoj de tiuj, kiuj antaŭmendas 5 ekzemplerojn aŭ pli estos listigitaj kiel "Financaj kontribuintoj" en la libro. La limdato por tio estas la 30-a de junio.

Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808

Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.