Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / vasall / "Jes, mi volas!"

"Jes, mi volas!"

de Przemysław Wierzbowski Laste modifita: 2007-08-07 14:52
Pli ol tri mil homoj subtenis la ideon organizi UK 2009 en Bjalistoko. La subskribojn sub alvoko al Universala Esperanto-Asocio kolektadis Bjalistoka Esperanto-Societo, redakcio de gazeto Poranny kaj multaj volontuloj. La kolektado sub Esperanta nomo „Jes, mi volas!” trovis grandan interesiĝon de loĝantaro kaj turistoj.
"Jes, mi volas!"

Urbestro Tadeusz Truskolaski.

La 6-an de aŭgusto estis kolektataj la lastaj subskriboj. Ĉi-tage la alvokon por organizi Kongreson en la jaro de 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko subskribis oficiale urbestraro, sciencistoj, politikistoj, artistoj kaj sportistoj.

La 7-an de aŭgusto la urbestro Tadeusz Truskolaski flugos al Jokohamo kaj tie renkontiĝos inter alie kun UEA-estraro kaj urbestro de Jokohamo. Li prezentos al UEA Bjalistokon kiel eblan kongresurbon post du jaroj.

Jen estas teksto de la alvoko, kiun en versioj pola kaj Esperanta subskribadis loĝantoj:

"Alvoko al Universala Esperanto-Asocio Ni, loĝantaro de Bjalistoko, estas fieraj pro la fakto, ke ĝuste en nia urbo naskiĝis Ludoviko Zamenhof – la kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Lia verko estas ĉiam viva, pri kio atestas kreskanta nombro de samideanoj kaj ĉiujaraj Universalaj Kongresoj. La heredaĵo de Zamenhof ekzistas ankaŭ en Bjalistoko. Lian nomon havas Porinfana Kliniko, ekzistas la lernejo en kiu juna Ludoviko komencis lernadon, centre de la urbo estas starigita la monumento omaĝe al lia memoro. Tie vi trovos ankaŭ la straton, kiu de la jaro 1919 nomiĝas Zamenhof-strato. Li daŭre ekzistas en la dankema memoro de la loĝantaro. Ni klopodas ne forgesi pri liaj alvokoj je frateco inter popoloj. En la jaro 2009 okazos la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj ni scias, ke la jubilea kongreso okazos en Pollando. Certe la plej bona elekto estus Bjalistoko – la naskiĝurbo de la kreinto. Ni petas vin subteni nian agadon rilate al la rajto organizi 94-an Universalan Kongreson en la jaro 2009. Multaj esperantistoj havos okazon „pilgrimi” la lokon, en kiu antaŭ 150 jaroj komenciĝis la historio de la internacia lingvo Esperanto.

Bjalistoko, la 29-an de Julio 2007"