Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / strigo's Home / Starigo de Universitata Kurso de Esperanto ĉe Universidad Los Lagos, Ĉilio

Starigo de Universitata Kurso de Esperanto ĉe Universidad Los Lagos, Ĉilio

de Hector Campos Grez Laste modifita: 2007-09-20 04:13
Dum diplomo por universitat-nivela profesoroj, ŝerce prezentis ideon pri starigo de esperantan kurson, kaj la ideo eblas nun realigi.

Dum la lastaj kvar monatoj, mi partoprenas en post-studa diplomo pri universitata instruado, kiu permesos al mi kaj miaj kolegoj instrui ĉe publikaj universitatoj en Ĉilio.
Oni petis al ni krei novan kurson por virtuala instruado, taŭga por ĉiuj gestudentoj de la Universitato Los Lagos. Mi proponis kompreneble esperanton, kaj subite la semo falis en fruktodonan grundon, kaj jen kio estis nur ŝerco, mi devas nun realigi por la venonta lernojaro 2008 ( marto-junio).
Do, se vi kara leganto povas helpi al mi per sugestoj, ideoj, lernolibroj, KD kaj ceteraĵoj, mi treege dankos vin.
Temas pri la unua sperto de instruado de esperanto en Universitato ĉilia, per virtuala sistemo!!!
Mia retadreso estas esperanto.chile@gmail.com