Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jorge / Enhavo kaj kovrilo de Beletra Almanako n-ro 1

Enhavo kaj kovrilo de Beletra Almanako n-ro 1

de Jorge Camacho Laste modifita: 2007-08-30 22:19
Jen la enhavo kaj kovrilo de BA1

Jen la enhavo kaj kovrilo de BA1, la unua numero de la nova librofoma literatura revuo Beletra Almanako. Klakante sur la supra menuo, oni trovos pli da informoj pri BA kaj pri la manieroj mendi kaj kontribui. Klakante sur la bildo, oni povos vidi la kovrilon pli granda.

edmundo
edmundo diras:
2007-08-31 10:41
Estas tre bedaŭrinde, ke la poŝto de Usono al Eŭropo (kaj supozeble ankaŭ al aliaj mondopartoj) estas nun tiel multekosta. Se oni antaŭmendas BA, ĝi kostas EUR 6 ... plus EUR 7 por sendokostoj! Oni devas serĉi solvon por tio: aŭ presi ĝin en Eŭropo, aŭ trovi manieron transporti grandan kvanton malmultekoste al distribuanto en Eŭropo. (Mi supozas, ke granda parto de la merkato ja estas en Eŭropo.)
uxbecker
uxbecker diras:
2007-08-31 20:01
Kiel eldonisto de BA, mi tute konsentas kun Edmundo. Bedaŭrinde la usona poŝto ekde kelkaj semajnoj ofertas nur aerajn ekspedojn eksterlandajn, neniujn surfacajn aŭ ŝipajn. Mi dume rekomendus mendi grupete por malplialtigi la sendokostojn. Eldono en Eŭropo estus bona, kaj ni devas pripensi tion, aliflanke mi ne tro ŝatus la ideon perdi iom la kontrolon pri la fina kvalito de la libro (ne estante proksima al la presejo). --- Tute aliflanke, mi tamen petas konsideri ke BA1 havas 176 paĝojn, do fakte estas libro, kaj 13 eŭroj por mazdika libro (inkl. sendokostojn!) ne estas absolute malnormala, eĉ kiam vi mendas de libroservo en via propra lando. Sed ni devos vidi kion ni povos fari pri tio. Eble iu havas realigeblan ideon.