Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Elstara brazila esperantisto forpasis

Elstara brazila esperantisto forpasis

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-08-26 18:09
Forpasis la 25-an de aŭgusto en São Paulo la brazila esperantistino Elvira Fontes.
Elstara brazila esperantisto forpasis

Elvira Fontes faras kurson per TV Cultura

Ŝi konatiĝis kun Esperanto en la komenco de la 1960-aj jaroj kaj de tiam laboradis por la lingvo, precipe por Esperanto-Asocio de São Paulo (EASP). Tie ŝi agadis interalie kiel gvidantino de plurnivelaj kursoj, direktorino de la departemento pri instruado kaj kiel prezidantino mem de la Asocio dum 10 jaroj.

Ankaŭ dum multaj jaroj ŝi redaktis la oficialan organon de EASP, la revuo La Lampiro. Ŝi prizorgis la ekzamenajn sesiojn de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj estris la Brazilan Sekcion de ILEI. Elvira Fontes verkis du furorajn lernolibrojn, ankoraŭ uzataj de multaj esperanto-grupoj tra la tuta lando, nome "Unuaj Paŝoj" kaj "Survoje al Esperantujo".

En la 1970-aj jaroj ŝi gvidis kurson de esperanto per TV Cultura, kaj krome unufojon semajne artikolis por unu el la tiamaj plej popularaj taggazetoj "Diário Popular". Pro siaj laboroj favore al esperanto, Elvira Fontes fariĝis honora membro de EASP, BEL kaj UEA. Oni ankoraŭ ne sciigis la esperantan komunumon pri la horo kaj la loko de la entombigo.