Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / DanieleBinaghi / Rat-Man, komiksa superantiheroo, parolas Esperanton

Rat-Man, komiksa superantiheroo, parolas Esperanton

de Daniele Binaghi Laste modifita: 2007-11-30 15:12
Rat-Man, la "plej granda heroo vivanta de MARVEL", parolas Esperanton: IEJ kaj JEFO fakte kuneldonis unikan numeron de la fama itala komikso en Esperanto. La libreto enhavas 5 klasikajn rakontojn, kaj unu originalan historion pri la unua renkontiĝo de la ratulo kun la Lingvo Internacia.
Rat-Man, komiksa superantiheroo, parolas Esperanton

Kovrilo de la komikso Rat-Man

Rat-Man estas la plej sukcesa nuntempa bildstria karaktero kiu foriris de la manoj de itala artisto, Leo Ortolani. Malgranda super-antiheroo, Rat-Man amuzas kaj eĉ ridigas siajn legantojn per multe da misokazaĵoj, kune kun siaj kunroluloj kaj kun famegaj homoj (fantaziaj kaj realecaj). "Rat-Man estas katastrofo kun superpovoj, la senespera defendanto de la justeco, la timema kavaliro, la plej erarema el la herooj"...

Lia sukceso en Italio instigis, en 2001, Daniele Binaghi proponi al la aŭtoro Leo Ortolani doni la eblon traduki kelkajn el la bildstrioj por senpaga publikigado en esperantistaj revuoj. Post iom da jaroj, la intereso vekita en multaj eksterlandanoj pri Rat-Man naskis la projekton RoMEo (Rat-Man en Esperanto), kiu kunigis la italan IEJ kaj la francan JEFO por kuneldono de komiksa libreto.

La libreto estis presita en Slovakio, ĉe eldonejo Espero, kaj nun estas vendata ĉe IEJ kaj JEFO. Ĝin eblas mendi pere de la oficiala retejo de la projekto RoMEo.

Ĝia ĉefa enhavo estas 5 klasikaj rakontoj de Rat-Man (La Skuegaj Originoj de Rat-Man, Rat-Man Kontraŭ la Araneo, La Minaco Verda, Ĉincja la Barbara kaj Titanic 2000), tradukitaj de internacia teamo; sed, krom tiuj, estas multe da informoj pri Rat-Man kaj lia universo, kaj pri Esperanto mem en la itala kaj franca (oni celas ne nur esperantistojn, sed ankaŭ komiks-kolektantojn). Kaj jen mallonga sed tutoriginala historieto pri la unua renkontiĝo de la ratulo kun la Lingvo Internacia, desegnita de la juna komiksisto Andrea Rossetto.

"Rat-Man" en Esperanto estis prezentita oficiale dum la fama foiro "Lucca Comics & Games", en Lucca, Italio, komence de novembro, kun ĉeestantaj Ortolani kaj Rossetto, por kies subskriboj amaso da homoj ĉirkaŭis la lokan esperantistan giĉeton.

Eksteraj ligiloj:
axel584
axel584 diras:
2007-11-29 10:50
ĉe la ttt-ejo de JEFO : http://esperanto-jeunes.org/Rat-Man-eo?lang=eo
bab
bab diras:
2007-11-29 13:33
El http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_in_popular_culture :

”In 1970, Richard Corben wrote and illustrated a fantasy story entitled "Rowlf" (aka "The Story of Rowlf") that was published in Voice of Comicdom issues 16 & 17. The story is about a dog who, through a magic spell gone wrong, is rendered half human/half dog and must rescue his mistress from demonic invaders who all speak Esperanto. The work was reprinted in three parts in Heavy Metal Magazine, issues 32-34 in 1979 and 1980.”

”En 1970 Richard CORBEN skribis-ilustris fantastan rakonton "Rowlf" (eĉ: "La rakonto de Rowlf"), kiun publikis numeroj 16 kaj 17 de Voice of Comicdom. La rakonto pritemas hundon, kiu pro misa sorĉoformulo ekaperas duonhoma-duonhunda. Li devas savi sian amatinon de demonaj invadintoj parolantaj Esperanton. La aĵo represiĝis tri-ere en Heavy Metal Magazine, numeroj 32-34 jare de 1979 kaj 1980.”

Mi supozas ke la demonoj en esp-igo parolus la Anglan, ĉu ne? :-P

bab
bab diras:
2007-11-30 14:56
Se iu povas provizi min per Rowlf, mi volonte mem entreprenas ĉi taskon.
Jorge
Jorge diras:
2007-11-30 15:08
Se en anglalingva komikso demonoj parolas esperanton, t.e. strangan, nekompreneblan lingvon parolatan de preskaŭ neniu, en esperantigo de la komikso mi paroligus la demonojn volapuke aŭ tokipone.
bab
bab diras:
2007-12-01 12:18
La demando je tia ĉi traduko estas, ĉu oni celas redoni la impreson donitan al la originaj legantoj, aŭ ĉu oni celas ”renversi la verkon” kiel artprojekto je sia propra merito.

Multaj el la 197X-aj legantoj verŝajne estis preskaŭunulingvaj anglalingvanoj, por kiuj la demonaj dialogoj prezentis, efektive, ”strangan, nekompreneblan lingvon” (parolatan ja de demonoj!).
Sed mi suspektas ke multaj post-197X-aj legantoj fakte estas scipovantoj de Esperanto, kiu pro kuriozo retrospuris la komikson. Do por ili la demonoj parolas tute kompreneblan lingvon – la amuza afero estas, ke Corben elektis por ili Esperanton.

Mi mem pli aprecus tradukon el tiu ”poliglota” perspektivo, kie oni intence kaj ironie interŝanĝas la lingvajn rolojn, kvazaŭ imagante sin mondo kun Esperantlingva Usono kaj Zamenhof kiel lingvopaĉjo de la Angla. Rowlf ja estas rakonto fantasta, havanta realismon propran, ne de nia ”ekstera” mondo.

Laŭ mi simpla traduko laŭ la devizo ”la origina legantaro perceptis nekompreneblon kaj strangon, ni do perceptu same” en tiu ĉi speciala kazo estus neinteresa kaj ne meritanta la penon.
Sed mi bonvole aŭskultas viajn argumentojn plue! :-)
bab
bab diras:
2007-12-01 12:20
[…] legantoj […] kiuJ pro kuriozo […]