Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Bruno Masala / Radio : legi dum aŭskultado

Radio : legi dum aŭskultado

de Bruno Masala Laste modifita: 2008-01-13 17:53
La arkivejo de Radio Vatikana disponigas la tekstojn de pluraj programoj, tiel ke eblas legi kion oni aŭskultas
Radio : legi dum aŭskultado

l

Legi la tekston de radio-elsendo sendube estas granda helpo por komencantoj kaj progresantoj en Esperanto. Ĉe radio-vatikana-esperanto.org, jam 18 sonarkivoj de Radio Vatikana kunhavas la tekston, plejofte kompletan, de la programo. Baldaŭ venos pliaj.

Tiuj sonarkivoj estas distingitaj per ikono de tekstfolio kun verda punkto. Eblas ankaŭ selekti ĉiujn sonarkivojn kun teksto, klakante sur la sama ikono, kape de la listo.

La arkivejo http://www.radio-vatikana-esperanto.org/ nuntempe disponigas pli ol 450 sonarkivojn. Plej multaj havas kelklinian resumon-priskribon.

Tiuj priskriboj ebligas retrovon de sonarkivoj serĉante per vorto. Ekzemple, tajpante 'kristnasko', vi povas retrovi ĉiujn elsendojn kiuj temas pri Kristnasko; tajpante 'mateo', ĉiujn elsendojn kiuj komenciĝis per legaĵo el la evangelio laŭ Mateo; tajpante 'corsetti', vi povas retrovi intervjuon kun Renato Corsetti ktp.

Bruno Masala