Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / ladislao / Granda portalo publikis e-lingvan artikolon

Granda portalo publikis e-lingvan artikolon

de Laszlo SZOKE Laste modifita: 2007-12-18 13:06
Okaze de Zamenhof-Tago la plej granda novaĵportalo el Hungario publikigis esperantlingvan artikolon. Laŭ iniciato de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) la redakcio de Index.hu akceptis proponon de kunagado dum 15a de decembro.
Granda portalo publikis e-lingvan artikolon

Ĉefpaĝo de novaĵretejo Index.hu

La novaĵretejo Index.hu estas la plej vizitata retpaĝo el Hungario, havante ĉiutage pli ol duonmilionon da vizitantoj. En la historio de la Zamenhof-Tagoj en Hungario tiu ĉi iniciato estis la plej sukcesa, ĉar ĉi-jare la Asocio aktivigis seriozan kaj grandan retĵurnalon en la memor-agado mem. La elekto de temo bulvard-ĵurnalisma ne estis hazarda: HEA intencis montri pruvon, ke Esperanto taŭgas ankaŭ por priskribi eventon, kie oni ekis enketon pri iu koboldeto bubema – ankoraŭ nekonata…

Du horojn post la publikigo de esperanta artikolo sur la retĵurnalo Index.hu, ĝi jam troviĝis ĉefpaĝe. Tio ĉi povis havi du kialojn: (1) la redakcio de la portalo ne havis alian novaĵon; (2) la e-lingva artikolo ricevis tiom da vizitoj, ke oni metis ĝin ĉefpaĝen. Espereble ĉi lasta okazis…

Laŭ Esencoj

La artikolo aperinta:
Fibuŝajn leterojn dissendis Sankta Nikolao