Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Ago-tago en Rio-de-Ĵanejro

Ago-tago en Rio-de-Ĵanejro

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-10-05 21:32
Estas planita por la venonta sabato, la 6-a de oktobro, la okazigo de pluraj “Ago-Tago” (surstrata disvastigo de Esperanto per disdono de flugfolioj) en la urbo Rio-de-Ĵanejro kaj ĉirkaŭaĵoj. Jen: - Ĉe Largo da Carioca, en la urbocentro, organizota de Kultura Kooperativo de Esperantistoj , sub la gvido de Givanildo Ramos Costa, de la 9-a matene ĝis la 3-a posttagmeze. - Ĉe la stratangulo de Avenuo Atlântica kaj strato Santa Clara, en Copacabana, organizota de Copacabana E-Klubo, sub la gvido de Ara Mendonça, de la 9-a ĝis la 1-a posttagmeze. - Ĉe “Praça da Matriz”, en urbo São João de Meriti, organizota de la esperantistaro de “Baixada Fluminense”, de la 9-a matene ĝis la tagmezo. - Ĉe “Calçadão de Bangu”, en kvartalo Bangu, organizota de E-Grupo Ismael Gomes Braga, ekde la 2-a posttagmeze. - Ĉe “Praça Araribóia”, en urbo Niterói, organizota de Niterói Esperanto-Klubo, de la 9-a matene ĝis la 1-a posttagmeze. (Laŭ informoj de Aloísio Sartorato)