Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jozefo Lejĉ / Interlingvistika Revuo - 2008

Interlingvistika Revuo - 2008

de Jozefo Lejĉ Laste modifita: 2007-09-26 07:15
Interlingvistika Revuo atendas vian artikolon.

Interlingvistika Revuo honore invitas vin sendi vian artikolon pri jenaj temoj (nepre en Esperanto): 1) Interlingvistiko, Lingvistiko kaj Esperanto, Soci- aŭ Psikolingvistiko, Esperantologio, Lingva Filozofio, lingvaj aŭ kulturaj rajtoj, kultura diverseco; 2) Kompara Literaturo, Kompara Semiotiko, recenzo pri verkoj pri aŭ en Esperanto, instruado de Esperanto (metodo, gramatiko, sperto, k.t.p.); 3) scienca aŭ literatura tradukado al Esperanto. Sendotaj tekstoj estu jam reviziitaj.

Kune, oni devas sendi koncizan noton kun nomo de la aŭtoro, profesio, koncernaj universitato, asocio, lando, retadreso, k.t.p. Vizitu la retejon de ILR. La Z-tago por sendado de artikoloj por la januara numero de 2008 estas, kompreneble, la 15-a de Decembro 2007. Elprenu vian verkon el la tirkesto kaj partoprenu! Samideane, La redaktoroj.