Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / trigo / Esperantisto akceptita kiel volontulo por la Pekinaj olimpikoj

Esperantisto akceptita kiel volontulo por la Pekinaj olimpikoj

de peng zhengming Laste modifita: 2008-01-23 15:33
ZHONG Sheng,52-jara esperantisto el provinco Jianĝ, Ĉinio, elektitĝis kiel volontulo de la olimpikoj en Pekino. Li anoncis Esperanton kiel sian serv-lingvon por la kandidatiĝo. Li servos en la sportejo de Skermado. Ĉinaj esperantistoj preparas lanĉi projekton "Olimpikaj Hejmoj en Pekino por Esperantistoj tra la Mondo "

Vespere la 21-an de januaro ZHONG Sheng,52-jara esperantisto el provinco Jianĝi, Ĉinio, ricevis la telefonan sciigon el la provinca aŭtoritato ke li sukcesis kandidatiĝi kiel volontulon de Olimpikoj en Pekino.

La sekvan tagon, jam sur la paĝo de la loka ĵurnalo, aperis la raporto pri la afero, en kiu raportisto intervjuis kelkajn volontulojn, el ili pri ZHONG Sheng: "Per Mondlingvo (Esperanto laŭ ĉinlingva esprimo) bonvenigos amikojn el la tuta mondo". En la intervjuo Zhong diris: "Mi kredas ke malmultas volontuloj kun mia aĝo (52), kaj kun mia lingvo Esperanto".

Fakte, Zhong estas la plej aĝa el la 80 sukcesintoj el la 6.000 kandidatoj de la provinco. Volontuloj ĉefe devenas de junaj studentoj. Aĝlimo: 18-55. El la familio ZHONG 3 familianoj kandidatiĝis, inkluzive de lia filino kiu studas en Pekino. Tamen,ŝi malsukcesis,kaj envias sian patron.

La olimpikoj en Pekino,inkluzive de olimpikoj por handikapitoj, bezonas 70.000 volontulojn. Dum pli ol duonjaro nombro de la kandidatuloj proksimiĝas al miliono. Zhong konfesis ke li bone utiligis la unikecon de Esperanto ĉar la ekzamenintoj fakte ne bone sciis kiel statas la afero pri Esperanto,kiu almenaŭ belas laŭ la ĉina nomo. Zhong ankaŭ, vid-al-vide, klarigis multe al sia ekzamenanto kio estas kaj kiel statas Esperanto.

Por Pekina okazigo de olimpikoj la aŭtoritatoj emfazas lingvan diversecon, almenaŭ por la volontula servo, kvankam sendube la angla certe superregos en la tuta afero. Laŭ la plano, Zhong servos en la sportejo de skermado dum semajno, post semajna trejnado.

Ĉu tiam kaj tie li mirakle renkontiĝos kun iu esperantista sportisto aŭ vojaĝonto? Jam kelkaj esperantistoj preparas lanĉi projekton "Olimpikaj Hejmoj en Pekino por Esperantistoj tra la Mondo ". Ili bonvenigus ne nur esperantistajn sportistojn sed ankaŭ esperantistajn vizitantojn en siaj hejmoj. Kontaktu ilin per retadreso:trigo@tom.com