La Centra Oficejo ekparolis angle

Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.

De multaj jaroj en la Centra Oficejo krom la dungitaj oficistoj de UEA regule laboras ankaŭ volontuloj de TEJO kaj UEA, kiuj kontraŭ senpaga loĝado kaj modesta rekompenco plenumas multajn taskojn por la asocioj.

Lastatempe volontuloj ricevis pli respondecajn taskojn, kiam financaj malfacilaĵoj devigis UEA-n ŝpari monon. Ekzemple la Jarlibro, kiu ĉiam antaŭe estis redaktita de pagata oficisto, ĉi-jare estis preparita de volontulo kun malmulta sperto pri la Esperanto-movado.

Eĉ se la volontuloj ne ĉiam havis perfektajn konojn pri la kulturo kaj movado, ili dum la antaŭaj jaroj tamen ĉiam kapablis bone komuniki en Esperanto, kaj dum la volontulado perfektigis sian lingvoscion. Antaŭ unu jaro TEJO tamen decidis ne plu postuli, ke novaj volontuloj scipovu Esperanton.

Anstataŭe TEJO en sia anonco ĉe Eŭropa Volontula Servo en majo 2016 skribis nur, ke la kandidato "montru interesiĝon pri Esperanto kaj pretu lerni ĝin". La unua volontulo efektive lernis Esperanton dum sia volontulado en la Centra Oficejo, ĉar ŝi estis la sola neesperantlingvano en la oficejo.

Kiam aperis pliaj neesperantistaj volontuloj la ekvilibro tamen ŝanĝiĝis. La novaj volontuloj parolas angle inter si, kaj anstataŭ Esperanton la laborantoj de UEA nun estas same devigataj paroli la anglan por povi komuniki kun la novaj volontuloj.

Laŭ fontoj kun bona kono pri la situacio en la Centra Oficejo, iuj el la novaj volontuloj montras nenian interesiĝon pri Esperanto kaj rifuzas diri eĉ unu vorton en la lingvo, kion ja eblas kompreni – ili venis al la Centra Oficejo ne ĉar ili mem specife interesiĝis, sed ĉar Eŭropa Volontula Servo sendis ilin tien.

La kafoĉambro de la Centra Oficejo en pli fruaj jaroj estis la loko, kie la oficistoj ĉiutage je difinita horo kolektiĝis por babili pri aktualaj temoj de la oficejo, de la movado kaj de la tuta mondo. La kafkunvenoj iĝis institucio de la asocia kulturo, kaj dum ili precipe la novaj volontuloj povis multon lerni pri la funkciado de UEA kaj la tuta Esperanto-movado.

La komunaj esperantlingvaj kafoklaĉoj tamen nun iĝis maloftaj – ne nur pro tio, ke jam ne ĉiuj laborantoj scipovas Esperanton, sed ankaŭ pro la ĝenerale malboniĝinta laboretoso. Anstataŭ kune kafumi, multaj oficistoj nun preferas preni sian kaftason kaj reiri kun ĝi al sia labortablo.

Enric Baltasar.

La prezidanto de TEJO, Enric Baltasar, tamen ne vidas problemon en tio, ke Esperanto ne plu estas la komuna lingvo por ĉiuj laborantoj en la Centra Oficejo de UEA:

– Rilate al tio ke nun aŭdeblas pli da angla, estas nature ke tio okazas kiam oni havas malaltan nivelon en iu specifa lingvo kaj povas uzi alian dum lernado, des pli ke en kvardek tagoj venis du neesperantparolantaj novuloj. Kompreneble mi preferus ke ĉiuj havu altan nivelon komence de sia volontulado, sed ĝi ĝuste estas oportuno por memevoluigo, sendepende de onia komenca nivelo.

Laŭ Enric Baltasar la decido akcepti volontulojn kiuj ne scias Esperanton, estis farita por “kreskigi la volontulan strukturon”. Laŭ li la unua sperto estis bona, kaj tial TEJO decidis daŭrigi sian “malfermiĝemon”:

– Ne estas novaĵo ke ni foje publikigas malfermajn alvokojn en pluraj lingvoj, kaj konsekvence ricevas kandidatiĝojn de homoj kiuj ne parolas Esperanton, kun tre pozitivaj rezultoj post la unua volontulo kiu komencis sian volontuladon sen paroli nian lingvon. Menciindas ke en la alvokoj aperas pri la serĉata kandidatprofilo: “havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, montru intereson lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado”. Tiu frazo jam estas indiko kiu malpravigas la aserton ke niaj volontuloj ne lernas Esperanton.

Efektive tamen ankaŭ la plej freŝa anonco de TEJO tute ne mencias “bonan scipovon de Esperanto”, kvankam oni ja mencias ke “ideala kandidato” scipovu Esperanton. La sola firma postulo estas, ke la kandidato “montru interesiĝon lerni Esperanton”. Kaj evidente tio neniel garantias, ke la volontuloj efektive provos lerni Esperanton, des malpli ke ili parolos ĝin kun aliaj laborantoj de la Centra Oficejo.

Atentigo: Jam post la publikigo de la artikolo ni ricevis konfirmon pri tio, ke ne nur TEJO sed ankaŭ UEA nuntempe akceptas volontulojn kiuj ne scias Esperanton.

Aldono 2017-10-30: TEJO aperigis oficialan respondon al ĉi tiu artikolo. La respondo estas duoble pli longa ol la artikolo, kaj ĉefe enhavas rebatojn de asertoj, kiuj tute ne aperas ĉi tie. Tamen veras, ke nia uzo de la vorto "sendi" pri volontuloj estis mismontra. Efektive la volontuloj mem elektas veni al la Centra Oficejo – sed ne bezonas lerni Esperanton, kiel la estraro de TEJO klare skribas en sia respondo sub punkto 8.

Lasi respondon

70 Komentoj pri "La Centra Oficejo ekparolis angle"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
Francisco Javier Moleón
Gasto
Eble indas rememorigi, ke la CO estas movada administrejo kaj ne lingvolernejo. Certe ne estas la tasko de oficistoj helpi homojn lerni/poluri la lingvon: oni ne dungis ilin por tio. TEJO (ĉu ne sendependa organizo?) faru siajn eksperimentojn en sia oficejo per siaj rimedoj, anstataŭ en ĝia oficejo per ĝiaj rimedoj. El mia deĵoro en la CO, en la gloraj oldaj tempoj, mi memoras la miron kaj pozitivan bildon pri Esperanto, kiun vekis ĉe neesperantaj vizitantoj kaj eksteraj konatoj la ekscio, ke en la oficejo homoj el deko da landoj komunikas inter si nur en Esperanto. Aĥ, sed tiuj estis… Legi pli »
Licxjo
Gasto
Do . . . ekde nun estos atendo ke ĉiu parolu la anglan. Sekve ne plu estos kialo paroli–aŭ eĉ provi lerni–Esperanton. Kaj ni jam scias ke la "volontula laboro" pri la Jarlibro 2017 estis tuta katastrofo. Kiun oni ĝis nun ne korektis, kaj kiun oni ŝajne nun pli-malpli forgesis. Mi kiel Dumviva Membro supozis ke mi iam ricevus korektitan volumon . . . stulta mi. Tiu ĉi decido estas firma kaj klara paŝo antaŭen al la kompleta disfaligo de UEA kaj la CO. Mi scias ke TEJO estas nun "sendependa". Do, forigu ilin el la CO. Ili trovu sian… Legi pli »
Unuel
Gasto

Tamen konsideru, ke ne nur TEJO, sed ankaŭ UEA ŝajne nuntempe havas neesperantistajn volontulojn, eĉ se ili skribas "sinprezentojn" en mirinde bona Esperanto.
https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/10791

Júlio César Pedrosa
Gasto

Tio ŝajnas al mi troja ĉevalo en Esperantujon… Kial lerni Esperanton, se eĉ en Esperanta medio oni jam povas libere paroli la anglan? Krokodilado ekperdas sian sencon.

Viktor Jaskovec
Gasto

Mi konsentas kun Vi, sed ĉu tio estas komenco de la fino de E-o?

Bernardo K
Membro

"La fino de Esperanto"? Verŝajne ne.
"La fino de UEA? Aŭ de la "movado""? Jen pli tikla demando — sed eblas.

Jes jen Jens
Membro

Nu, la problemo ja estis ke antaŭe homoj povis diri "Kial mi lernu la Anglan se Esperanto estas tiom pli facila", dum nuntempaj pli kaj pli da junaj Eŭropanoj povas demandi "Kial mi lernu Esperanton se mi kaj multaj aliaj jam sufiĉe bone scias la Anglan". Dum ni ankoraŭ (ka)tenas nin ĉe la malnova ideo ke la lingvo estas socia komunikilo, ni ne sukcesos adapti nin al ŝanĝiĝantaj kondiĉoj. Reale la homa lingvo estas individua esprimilo.

Folia Printempo
Gasto

Sed! Mi eklerni Esperanton ĉar mi estis malbona lernanto pri lingvo. Ankaŭ ne estas justa, ke ĉiuj landoj devas lerni la anglan por ĉio… Mi ne sciass multe da esperanto ankoraŭ… Nek pri esperanta movado, sed mi ne ŝatas ĉi tio afero… ):

Przemysław Wierzbowski
Membro
Postuli de junaj homoj, kiuj ŝatus partopreni Eŭropan Volontulan Servon, ke ili flue parolu iun ajn lingvon, estas kontraŭ la reguloj de la programo. Pasintjare en Bjalistoka Esperanto-Societo ni faris siaspecan eksperimenton: por la unua fojo ni invitis kiel volontulon junan francinon, kiu venis al ni tute ne konante Esperanton. Ŝi estis tre motivita kaj ene de mallonga tempo vere ekregis la lingvon. Tio, kio ĉagrenas min en la kazo de CO, estas la diro pri volontuloj, kiuj eĉ ne volas lerni Esperanton. Unuavice mi trovus kulpon en la gastiganta organizo, ne en la juna homo mem. Mi havas la… Legi pli »
Jovana
Gasto

Przemek, vi asertas ke "Oni ankaŭ devas certigi, ke la volontuloj ricevas taskojn konformajn al iliaj kapabloj", kio estas tute prava. Kaj oni devus ankaŭ disponigi al la volontuloj servojn konformajn al la leĝoj de Nederlando. Eble estus interese por la estraroj de UEA kaj TEJO esplori kiom da iliaj volontuloj estas laŭleĝe kaj oficiale registritaj ĉe la urbodomo de Roterdamo kaj ĉe kiu adreso. Se ili (la volontuloj) ne estas registritaj laŭ la nederlanda leĝo, iu devas klarigi kial tio ne okazas/is. Tiu kiu venigas la volontulojn devas koni ankŭ la leĝojn de la gastiga lando.

Leon Roijen
Gasto

UEA kaj TEJO kiuj akceptas ne-Esperantistojn. La idioteco ne konas limojn.
Mi ekkredas, kion iama instruistino de Esperanto kaj komitatanino de UEA diris: Esperanto postvivos ne dank’ al la Esperantistoj, sed malgrau la Esperantistoj.

Licxjo
Gasto
Estus bone, ĉu ne, scii la verajn, aktualajn celojn kaj de TEJO kaj de UEA. Post tiom da jaroj de multpaĝaj laborplanoj, kiuj rezultigis nenion konkretan, ĉio ŝajnas al mi nun tre neklara kaj nebula. Mi scias ke ekzistas “oficialaj” celoj, sed kiuj estas la funkciaj? Ĉu niaj organizoj ne celas iumaniere al disvastigado de lernado, uzado, kaj informado de Esperanto kiel reala, valida, uzebla lingvo en la mondo? Se ene de la organizo(j) mem oni rezignas pri Esperanto, jen la fino, el mia perspektivo. (Ne de Esperanto, nur de la organizoj). Krom tio, kiujn konkretajn taskojn oni imagas por… Legi pli »
Vicente
Gasto

Kio okazas kun la estraro ke ili ne defendas kaj postulas altnivelajn esperanto-parolantojn por la gravega laboro de UEA? Estas miloj da junuloj ĉirkaŭ la mondo kiuj dezirus volontuli tie kaj ke ili jam bone parolas… Estas stultaĵo.

Przemysław Wierzbowski
Membro

ili ne rajtas (oficiale) postuli altnivelajn parolantojn kadre de ĉi tiu programo.

dennis keefe
Gasto
Resumo: (51 vortoj) TEJO verkis allogan varbaĵon por altiri volontulojn, sed eblas pripensi pri aldona, intensa kurso de Esperanto (inter 4 kaj 8 horoj ĉiutage dum tuta monato) kiel parto de la trejnado de tiuj novaj 12-monataj staĝanoj ANTAŬ ol ili komencas labori. Demando estas kie kaj kiel povas okazi tia tre intensa kurso. Komentado: (249 vortoj) La varbaĵo en la TEJO-paĝo estas sufiĉe alloga kaj klare diras, ke la volontulo devas lerni Esperanton antaŭ aŭ post sia alveno al la Centra Oficejo. Se post la alveno, tiu sama varbaĵo mencias, ke stabanoj kaj pedagogiloj disponeblas por studi Esperanton roterdame.… Legi pli »
Jovana
Gasto

Dennis, via ideo ke "eblas pripensi pri aldona, intensa kurso de Esperanto (inter 4 kaj 8 horoj ĉiutage dum tuta monato) " estas tute nerealisma kaj eĉ kontraŭ la kontrakto inter UEA/TEJO kaj la koncerna volontulo. En la kontrakto estas neniu mencio ke la volontulo devas lerni unu lingvon aŭ alian. Kiel tia volontulo deklaris (ne en Esperanto): "mi ne venis ĉi tien por lerni vian lingvon. Mi venis por post la volontulado resti en Nederlando."

dennis keefe
Gasto
Dankon, Jovana, pro via atentigo pri tio, ke la nuntempa devigo lerni Esperanton antaŭ la komenco de oficeja laboro en Roterdamo, verŝajne, estus kontraŭ la la NUNA kontrakto inter UEA/TEJO kaj la volontulo. Por pli bone kompreni tiun nuntempan kontrakton, ĉu vi scias kie ni povas vidi ekzemplon de ĝi? Ĉu vi scias en kiu lingvo estas la UEA/TEJO kontrakto? Por VENONTA kontrakto, ĉu eblas ŝanĝi, se bezonate, la enhavon por KLARE diri, ke por labori en oficejo kie la estroj, kunlaborantoj, dungitoj parolas Esperanton, ankaŭ la volontuloj devas uzi tiun lingvon laboro-kadre? Tro da demandoj, eble. Vi ne bezonas… Legi pli »
Jovana
Gasto

Al ĉiuj viaj demandoj povus respondi la ĝenerala direktoro de UEA, se ŝi volus kaj ricevus benon de la estraro.

verdamaro
Gasto

Europa Volontula Servo havas siajn regulojn, kiuj ne povas libere esti sxangxitaj de kontrakto inter UEA/TEJO kaj la volontulo. TEJO ne povas devigi la EVS-volontulojn paroli Esperanton, same kiel gxi ne rajtus devigi ilin paroli nederlande, se la nederlanda estus gxia laborlingvo. Male, lingva subteno estas rajto de la volontulo. Cetere, por lingvoj ne inkluzivitaj en la reta servo por lingvolernado de Erasmus+, la gastiga organizo teorie ecx rajtus peti 150eurojn kiel financadon de tia lingva subteno, kiun gxi devas provizi, kvankam mi ne scias cxu EU aprobis/us se oni petus por Esperanto.

Licxjo
Gasto

Mi scivolas, de kie venus la mono por tia instruado? Certe oni atendus pagon por la instruisto, kaj por la volontuloj estus kostoj de vojaĝado kaj loĝado/manĝado se la kurso okazus for de la CO.

Krom tio, kostoj por materialoj, kaj kostoj por la ejo de instruado.

dennis keefe
Gasto
Resumo: (30 vortoj) Tute nerealisma aŭ sufiĉe praktika? Mi iom plivastigas la kritikon de Jovana pri Esperanto-lernado farenda ANTAŬ ol volontulo eklaboros ĉe UEA, kaj mi komentas pri la financaj demandoj de Licxjo. Komentado: (274 vortoj) La komento de Francisco Javier Moleón kaptas la plejparton de la problemo dungi laboristojn por UEA . Mi citas, “Eble indas rememorigi, ke la CO estas movada administrejo kaj ne lingvolernejo. Certe ne estas la tasko de oficistoj helpi homojn lerni/poluri la lingvon: oni ne dungis ilin por tio.” Mia demando (rilate farotajn, NE faritajn, kontraktojn), estis: Ĉu eblas krei intensan kurson por la… Legi pli »
Neil Blonstein
Gasto

Mi aprezas viajn detalajn sugestojn.

Felipe Queiroz
Gasto
Mi tute ne scias (kvankam mi povas pensi pri tio) pri la necesoj de UEA kaj TEJO rilate al tiu laboro. Mi nur diras ke ni ne devas esti malamiko de la angla lingvo, tute male: nia problemo estas kun la aktuala geopolitika kondiĉo aŭ sinteno de tiu lingvo kaj ties regantaj landoj. Kion mi volas diri? Eble volontulo kiu bone regas la anglan kaj malbone regas Esperanton (sed nun lernantas) povas esti pli bona ol flua parolanto de Esperanto (eĉ se ĉi tiu ankaŭ bone regas la anglan). Kial? Ĉar la laboro ne estas nur lingva. La ĉefa problemo… Legi pli »
Marc Bavant
Gasto

Kompreneble la "aventurulo" estas problema, sed same problema estas tiu, kiu bone faras sian (nelingvan) laboron, sed ne sukcesas akiri la laborlingvon de la komunumo (ĉar fakte li ne volas). Ni vidas tion ĉiutage kun la senditoj de tiuj EU-programoj, kiuj nenion lernas de la loka kulturo, sed restas en sia bobelo de usona-angla, laŭdire tutmonda subkulturo, kaj facile elturniĝas, ĉar ilia neadaptiteco vekas kompaton.

Marc Bavant
Gasto

Tre ŝoke, ke tiu afero okazas en la CO. Tamen ne tiel nova en la movado, ĉar mi jam plurfoje rimarkis en kongresoj junulojn, kiuj inter si parolis en la angla (kaj ne krokodilis). Estas indiko, ke tiuj ne komprenas la signifon de Esperanto.
Se ial montriĝas utile dungi junulojn, kies lingvonivelo ne taŭgas, oni almenaŭ certigu al si, ke ili rapide kapablos akiri la necesajn sciojn en medio nur-E-parolanta.

Francisco Javier Moleón
Gasto

Eble estas ne malinterese legi la sinprezentojn de la plentempaj volontuloj en la CO, kiuj hodiaŭ aperis en la (tute publika) komitata listo: https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/10791

La sinprezentoj estas en Esperanto (ĉu tiu fakto ne devus nin surprizi?).

ekzistas
Gasto

Mi protestas kontrau la angla en CO de UEA ( kampanjo de R. Schnell)

Nikolao
Gasto

UEA mortigas sin

Hegedűs Imre
Gasto

Dume parolantoj de Esperanto ne povas volontuli – aŭ ili trovis neniun?

Nikolao
Gasto

Komenco de morto de UEA.

Matthieu
Gasto
Mi nur volas diri, ke en E@I ni de kvar jaroj konstante havas volontulojn per la Eŭropa Volontula Servo, kaj plurfoje okazis, ke volontuloj venis kun malalta aŭ preskaŭ nula nivelo de Esperanto kaj ni komence devis komuniki kun ili angle aŭ ruse, sed ili rapide lernis komuniki Esperante, kelkaj eĉ kun surpriza rapideco. Mi tamen surpriziĝas pri tio, ke oni skribas, ke "la Eŭropa Volontula Servo sendis ilin tien". La volontulado devas esti aprobita de la senda organizo, la gastiga organizo kaj la volontulo mem. Ŝajnas kurioze, ke iu akceptus volontuli en Esperanta organizo, se tiu havas tute nenian… Legi pli »
Jovana
Gasto

Matthieu, kaj la ĉerizoj kaj la tomatoj estas fruktoj, eĉ ĝenerale ruĝaj. Tamen ili ne nepre kompareblas. Kie estas la sidejo de E@I kaj kie estas la sidejo de UEA? Se vi ne vidas la diferencon, trovu ĝin. Kaj tiam vi komprenos kial pli da homoj volas volontuli en Nederlando, eĉ por Esperanta organizaĵo… dum ili ne povas esti devigataj lerni la lingvon.

Matthieu
Gasto

Mi ne komprenas la rilaton.

Andreas
Membro

Chu antau la (eventuala) dungo je kandidato por posteno de volontulo estis laborintervjuo (almenau telefona au Skajpa; prefere kompreneble vizagh-al-vizagha)?
Mi demandas, char en tia situacio la intervjuanto kredeble rimarkus, kiom la kandidato entute estas inklina al tio, ankau laulingve adapti sin al la labormedio de la Centra Oficejo.

Folia Printempo
Gasto

Mi skribas ĉi tie ĉar mia respondo estis cenzurita…

Mi ne scias multe da esperanto, nek esperanta movado… sed mi ne ŝatas ĉi tio afero.
Mi eklernis esperanton ĉar mi estis (aŭ estas) malbona lernanto pri lingvoj kaj esperanto helpis min. Ankaŭ mi pensas ke ne estas justa, ke oni devas lerni la anglan por ĉio…

Ve! Mi finos lerni la rusan aŭ la ĉinan… Anglanuloj ĉiam volas esti ĉefuloj…

Riko
Gasto

Kaj tiel mortas la lingvon. Dankon, Baltasar.

Marteno
Gasto

la lingvon mortas per akuzativajn erarojn

Grigorii Arosev
Gasto

Mi estas ege skeptika pri la t. n. “esperanto-movado”, tamen tio, kion mi legis en la artikolo, konsternas: en E-asocio tiaj aferoj ne povas okazi.
Jen estas komenco de la fino.

Licxjo
Membro
Mi legis la respondon de TEJO, kiu celas klarigi ĉefe kiel funkcias la EVS. Mia reago post legado estas ke ili provis diri "Ni longe vortumu nian perspektivon, kaj jen la fino de la afero." Plej ĝenas min tiuj ĉi frazoj: "Evidente pluraj el la komentoj venas de homoj kun apenaŭa kompreno pri la aferoj menciitaj en la enonduko. Ilin teorie devus helpi la redaktoro, kiu klarigus ĉion en la artikolo. Bedaŭrinde tiel ne okazis ĉi foje. La legantoj ricevis manplenon da informoj, foje duonveraj foje eĉ malveraj, sed ĉiukaze ne vere kompreneblaj sen koni la fonon. Tiel certe ne… Legi pli »
Martin
Gasto

"Ne al oficejo sangon boliganta …"

Robert Weemeyer
Gasto

La Estraro de TEJO hodiaŭ publikigis oficialan, detalan respondon en la ĉefpaĝo de tejo.org.

Marteno
Gasto

se vi legis la artikolon, certe indas legi ankaŭ la respondon de TEJO-Estraro al ĝi: la TEJO-Estraro diras, ke kelkaj frazoj en tiu ĉi artikolo estas nur parte veraj, kaj kelkaj eĉ komplete malveraj! la retpaĝaro ne permesas al mi afiŝi ligilon en la teksto, sed mi indikis la ligilon kiel "mian retpaĝaron", do eble vi atingos ĝin se vi klakos sur mian nomon aŭ simile

SandorHideg
Gasto

Espereble kelkaj apokalipsaj komentantoj sxangxus la opinion, se estus konate kion utilan faras konkrete la esperanto-neparolantaj volontuloj.

Se ne eblas trovi samtauxgan kanditadon kun jam esperanto lingvokono, tiam estas bone se iu faras tiun taskon sen tio, ol maltauxgan sed flue parolanton.

Lojaleco kompreneble estas baza postulo por ajna kunlaboranto.

CharlotteS
Membro
Kiel la respondeculoj por la volontuloj de TEJO, mi ŝatus respondi. Ambaŭ de niaj novaj volontuloj, Olga kaj Valia, kiuj ĵus komencis siajn volontuladojn, lernas Esperanton. Ili havas lingvajn mentorojn kaj subtenon, lerni la lingvon. Kiel por ĉiuj, kiuj lernas novan lingvon, estas malfacila uzi ĝin kiam la lingva nivelo ankoraŭ ne estas alta. Mi esperas ke kun la lingvaj mentoroj de niaj volontuloj kaj novaj modernaj kursoj kiel Ekparolu, ili ambaŭ baldaŭ uzos Esperanton en iliaj labortagoj, sed ne ĉiuj lernas Esperanton dum unu monato. En TEJO ni jam sukcese integrigis kelkajn volontulojn, kiuj antaŭ ilia alveno ne scipovis… Legi pli »
Jovana
Gasto

Estas vero ke "ne ĉiuj lernas Esperanton dum unu monato." Sed en unu monato oni povas lerni minimume la ĉiutage uzatajn salutojn.

Sola Malsamideano
Gasto

Mi nur cxesus uzi la lingvon de zamenof kiam la policanoj de la unuigita mondsistema unumondsxtato alvenus al mi kaj peragrese kaj per pafile cxesigus min. Finfine ! Ba al al Imperian Lingvon !
ROMPU MIN NUR ROMPU MIN.

José Antonio Vergara
Membro
“Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras” (Zamenhof, Proverbaro Esperanta, n-ro 15) Mi ankoraŭ memoras mian miron kiam mi renkontis tiun ĉi proverbon tuj lerninte esperanton, antaŭ pluraj jaroj, pro ĝia frapa simileco al proverbo ofte uzata en mia kultura medio (sudamerika hispanlingvujo). Nun, ĝia komunprudenta saĝo tuj venis en mian kapon reage al la ĉi-supra artikolo. Mi opinias tute salutinda la atingon de TEJO konvinki la burokratojn de EVS sendi volontulojn al la sidejo de UEA. Des pli bone ke kelkaj el ili interesiĝas pri esperanto kaj eĉ komencas lerni ĝin tra tiuj monatoj de servado. Ĉu tamen la… Legi pli »
Marc Bavant
Gasto

Kara José Antonio,
Mi disopinias kun vi precipe pri "Tio ŝajnas al mi tute normala solvo, aparte en plene tutmondiĝinta urbo kie tiu realmonda lingva fakto okazas pli malpli ĉie." Esperanto ne estas ŝafa agnosko de la "reala mondo", E-istoj volas sxangxi tiun realon. Do oni parolu E-on ankaŭ kun tiuj, kiuj neplene ĝin regas, ke ili lernu ĝin.

José Antonio Vergara
Membro
Kara Marc, laŭ mia impreso, multaj esperantuloj volas ŝanĝi nenion ajn, eĉ nenion el la tutmonda lingva sistemo (kiu ja estas malefika, maljusta, ktp), sed ja interesiĝas pri esperanto kiel ilo por alternativa lingvumado, mem kontribuas al ĝia ekzistado kiel homa realaĵo, ofte dediĉas al ĝi multe da tempo, energio kaj materiaj rimedoj, ktp. Oni parolu en esperanto kun tiuj, kiuj bonvenigas tion, inkluzive la volontulojn en la CO. Lernu ĝin ĉiuj kiuj ial emas fari tion, sed oni altrudu ĝin al neniu ajn. Esence, Esperanto estas lingvo de libereco. Probable ĉi-fadene mi poste legis ke la plej konfliktovekan kazon… Legi pli »
Jes jen Jens
Membro
Nu, eble oni povas diri ke la impreso ke Esperantistoj estas ne mondoŝanĝemaj venas de tio ke estas ekstreme malfacile kompreni pri kio oni fakte okupiĝas, se oni okupiĝas pri la lingvo. La homa lingvo en si mem estas ŝanĝiĝema — sed ĉu la lingvoŝanĝoj kondukas al progreso aŭ degenero? Se la lingva evoluo kondukas nek al progreso, nek al degenero, ĉu tiel okazas ĉar la progreso kaj la degenero nuligas unu la alian, aŭ ĉar la homa lingvo kiel tia estas perfekta en si mem? Se okazas reciproka nuligo, ĉu tiam oni povas malnuligi la degeneron per lingvoplanado? Aliflanke,… Legi pli »
Jovana
Gasto
Ĉu vi vidis kontrakton inter EVS kaj UEA/TEJO? Certe ne, ĉar se jes, vi ne skribus stultaĵojn kiel "Nu, kompreneble se iu el la voluntuloj malferme montras sin agrese malamika al esperanto aŭ UEA, ja estus preferinde afable inviti ŝlin ĉesi sian deĵoradon." Via sugesto estus rompo de kontrakto flanke de UEA/TEJO, ĉar en la kontrakto estas nenia mencio pri Esperanto, escepte en la nomo de UEA. Dum en la kontrakto oni ne mencias la devon ne esti malamika al Esperanto, oni ja rajtas esti tia eĉ kiel volontulo en la CO de UEA. Aliflanke, tiuj kiuj fanfaronas pri la… Legi pli »
Yves Bellefeuille
Membro

Ju pli mi vidas la sekvojn de tiu kontrakto inter UEA kaj TEJO, des pli ŝajnas al mi ke la tuto estas granda fuŝo.

José Antonio Vergara
Membro

Kiel amuze!! Mia komento jam ricevis 6 malaprobajn voĉojn ĝis nun , kaj nur 1 aproban (nu, ĝi ne vere validas, ĉar mi ne rezistis la tenton mem klaki sur la dikfingra signeto, he he). Kvazaŭ defendante la keltiberan urbon Numanco, por iuj la CO restas kiel sankta loko, la sola sur la mondo kie nia lingvo regas eĉ neceseje. La kajmanado tie estas do netolerebla.

István Ertl
Membro

Nu, mi mem neniam audis anglalingvan furzon dum dek jaroj en la CO.

reinferrer
Membro

Ehehe! Tiam estis iomete monotone en la CO, ĉar oni furzis nur unulingve. Cetere, mi rakontos anekdoton. Foje, surprizite ke mi ankoraŭ ne estis ĉe la tablo por la kaf-paŭzo (tio okazis en 1998, kiam mi volontulis ĉe UEA), István Ertl demandis min: “Ĉu vi ne trinkos la konstitucian kafon de UEA?”. Hodiaŭ iu “barbaro” demandus min: “Aren’t you going for the constitutional UEA coffe?” Je tio, mi respondus en la angla, se mi scipovus ĝin perfekte: “Ni vivas en la 21-a jarcento kaj UEA ne povas permesi al si konstitucion. Nek kafon”.

José Antonio Vergara
Membro

Fakte mi imagis hipotezan situacion en kiu iu malfeliĉulo panike malkovrus -post la koncerna ago- ke mankas neceseja papero en tiu speciala ĉambreto, kaj do devus laŭte sed digne voki helpon tra duonmalfermita pordo: li aŭ ŝi kriu strikte en Esperanto, ĉar alie oni rifuzos alporti la bezonataĵon!!!

Jorge Camacho
Gasto

>Mia komento jam ricevis 6 malaprobajn voĉojn ĝis nun , kaj nur 1 aproban

Eble char vi skribis vol'unt'ulo anst. volont'ulo

😉

Ana Ribeiro
Gasto

Mi ĝenerale pensas ke estas bona ideo akcepti komecantojn kaj homojn kiuj ne tiom scipovas pri esperanto. Mi vidis kiel bona ekzemplo Ana Stretcu, kiu tute ne sciis esperanton kiam ŝi ekvolontulis en la CO, sed kiam mi vizitis ĝin en Aprilo, vere flue ĝin parolis (tiel ni esperantigos homojn per TEJO) . Pri volontuloj kiuj ne volas lerni esperanton, tio ne povas esti, kaj mi jam imagas pri kiu vi parolas (ĉiam kiam mi komentas esperante ĉe ŝia FB, ŝi respondas angle), do tiaj volontuloj devus esti avertitaj.

Molnár László
Gasto
Estimataj gekomentantoj plejparte skribis pri la voluntuloj. Mi pensas, ke temas pri multe pli grava afero simple pro tio, ke la CO estas simbola loko . Sen kulpigi iuj ajn, sercxi propekan kapron, mencii nomon, sciante, ke neceso legxojn ne konas, kaj ofte mankas suficxa mono por trankvile, gxoje, kontentige labori ktp, mi pensas : indas konsideri ankau malpli popularajn, t.n. tiklajn partojn de la afero. Por kiel simpla esperantisto, eksterulo lau la artikolo spursekveblas la procezo ek de la “…tiuj estis ja la gloraj oldaj tempoj ” /F.J.M / gxis la hodiaua – nomu gxin – malgxojiga situacio. Lau… Legi pli »
amuzulo
Membro

Multaj teoriumas uzi Esperanton kiel laborlingvon en internacia organizo kaj proponas, ke oni povas dungi neesperantiston, kiu lernos Esperanton, kaj nun TEJO efektive faras tion kaj jam sukcese. Mi mem babilis kun Ana Stretcu kiam mi estis en Roterdamo kaj mi tute ne imagis, ke ŝi ne scipovis Esperanton kiam ŝi alvenis!

En Amikumu, ni simile dungis komencanton, kiu ne povis bone paroli kaj li jam bonege progresas en Esperanto. Mi ne havas dubon, ke TEJO esperantigos la novajn volontulojn kaj mi laŭdas ĝian kuraĝon tiurilate!

Licxjo
Gasto

Mi absolute havas dubon pri tio, ĉar nun la "lingva dinamiko" en la grupo jam ŝanĝiĝis al la angla. Ne estos ia ajn premo aŭ kialo lerni Esperanton, aparte se jam estas volontuloj tie kiuj rifuzas diri eĉ unu vorton en Esperanto. Unu sukcesa rezulto pri Ana Stretcu estas nur tio: unu rezulto.

CharlotteS
Membro

Nu, TEJO havas kvar volontulojn en la CO, kaj du el ili havas bonan lingvonivelon. Kiel mi skribis en mia alia komento, ili ambaŭ havas lingvomentoron.

Licxjo
Gasto

Se mi montriĝos malprava, mi estos tute feliĉa. Sed mi kredas ke forta naiveco regas malantaŭ tiu ĉi decido.

Jovana
Gasto

Bedaŭre, vi pravas.

Ana Ribeiro
Gasto

mi ankaŭ volas aldoni ke Ana Stretcu estis tutcerte tre elstara rezulto de tiu programo, sed ŝi ne estis la nura kiu lernis esperanton dum la deĵorado en la CO, Feriel Djendi kaj Roxanne Romainn ne parolis esperanton antaŭ kaj lernis dum deĵorado. Estas unu persono nuntempe kiu plimalpli damaĝas bildon de ege interesa programo.

Jes jen Jens
Membro

Oni povas demandi sin ĉu la vasta uzado de "nura" kie estus pli ĝusta "sola", ne estas pro tio ke precipe dualingvaj parolantoj de la Angla konfuzas "nur" kun la Angla vorto "only". "Nura" signifas pli-malpli "bagatela" kaj tradukiĝas en la Anglan per "mere".

wpDiskuz